Al la enhavo

La freneza veto : O. Clanchin, prezidanto de Firmao, volas igi Esperanton lingvo de la komerco !

de erikano, 2009-marto-23

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-25 15:46:37

Rogir:ĉiuj pigraj Francoj kaj Italoj,
Ne ekzistas okulumo.gif (krom mi malgajo.gif )

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-25 18:07:54

Pigraj ĉar ili ne lernis kaj ne volas lerni la anglan.

MV1 (Montri la profilon) 2009-marto-28 13:44:17

Tio esta interesa afero. Mi scivolas...

MV1 (Montri la profilon) 2009-marto-28 13:49:23

Rogir:Pigraj ĉar ili ne lernis kaj ne volas lerni la anglan.
Hej! Mi ne esta pigra!

lango.gif

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-28 14:25:16

henma:
erikano:* : mi skribis "francanoj" kaj "italianoj" vole / volinte. Vidu, pri tio, la fadenon pri "Suomio aŭ Finnlando"... rido.gif
Mi komprenas kial vi skribis ilin tiel, sed, ĉu ne estos pli bone uzi aŭ "francanoj kaj italanoj" aŭ "francianoj kaj italianoj"?

Amike,

Daniel.
sal.gif
Saluton al ĉiuj !

Oni tutsimple diras :
francoj kaj italoj
kiam temas pri la loĝantoj de:
- Francio (aŭ Francujo),
- Italio (aŭ Italujo)

Amike

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-28 15:02:05

Rogir:Pigraj ĉar ili ne lernis kaj ne volas lerni la anglan.
demando.gif
Saluton Rogir !

Se ne voli falu en la anglan alikulturigon de la tuta Eŭropo estas fariĝi "pigra", tiam mi depostulas, alte kaj laŭte, "mian pigrecon".

Kaj mi aldiris ke kvalifiki "pigrajn" la italoj kaj la francoj estas por la malplej : ne simpatia.

Sed mi forgesas, la britoj majstregas tiel bone la lingvojn de Danto kaj Moliero, ke oni ne vidas kial la italoj kaj francoj pene klopodus por lerni la lingvon de Ŝekspiro!!!

Amike.
senkulpa.gif

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-28 15:18:45

sal.gif
Saluton !

Tre interesa afero, kiu meritas esti sekvata.
Amike.
Noël

(Mi permesas, oni diras : "... tradukita de bretonaj Esp...". (La agento de la agado estas enigita per "de").
Oni uzas per kiam temas pri la instrumento, la rimedo, la ilo, uzita de la agento.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-28 23:41:15

Ne lerni anglan estas pigra, jes. Sed ankaŭ ne lerni francan, italan, hispanan, polan, svedan ktp estas pigra kiam vi loĝas en trideklingva unuiĝo. Mi volas lerni tiom lingvojn, sed ne havas la tempon aŭ la volforton.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-30 22:21:33

Noël LECOMTE:
Saluton al ĉiuj !

Oni tutsimple diras :
francoj kaj italoj
kiam temas pri la loĝantoj de:
- Francio (aŭ Francujo),
- Italio (aŭ Italujo)

(...)

Mi permesas, oni diras : "... tradukita de bretonaj Esp...".
Oni uzas per kiam temas pri la instrumento, la rimedo, la ilo, uzita de la agento.
SALUTON Noël sal.gif

.... Mi permesas : TIU FORUMO NE ESTAS PRI lerno, lernado, fundamento, gramatikaj uzoj, vortaro aŭ aliaj ajn aferoj DE la lingvo*, sed ESTAS pri KOMERCA UZO de la LINGVO ! sal.gif

Amike : Laŭ mi, multege pli grava afero ol "lingvistiko" ! okulumo.gif

Ĉu vi opinias ke, samtempe, la "angla simpla lingvo" (alie nomita "GLOBISH") zorgas pri "gramatiko" ??? Certe ne.

La konkurenco estos maldelikata !!!! lango.gif

(*multegaj forumoj temas pri "lingvistiko". Sendubo : TRO-EGE ! Samtempe, GLOBISH progresas malgajo.giflango.gifploro.gifrideto.gif )

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-24 21:38:10

NOVAĴOJ, pro tiu fadeno...

Mi vidis du novajn komercajn uzojn de Esperanto :

- En reklamo por "Monster.com" :

http://www.dailymotion.com/video/x43x5y_monster-...

- En luda retejo kun komerca-subteno de Mc Donald's :

http://www.findthelostring.com/
(Rigardu leteron en la video, kaj en la paĝo supre la teksto "The secret codex")

Ĉu vi vidis aliajn (komercajn uzojn)??

Reen al la supro