Al la enhavo

Saluton, kaj demandi..

de Hauxkins, 2009-marto-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Hauxkins (Montri la profilon) 2009-marto-24 00:08:13

Saluton, ĉiu! Mi estas nova membro de "Lernu" kaj nova parolanto de Esperanto ankaû!

Mi havas demando..ĉu estas vorto por "google"? Ĝi estas vorto grava por komunaĵo kiu "loĝas" (eble "ekzistas" anstataû?) en interreto, ĉu ne?

Ĝis!

Rob

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-marto-24 01:00:26

Jes- la maniero traduki nomojn kaj de serĉiloj kaj de retkomunumoj varias laŭ la individuo; kutime oni simple konservas la originalan prononcon kaj literumon. Foje, tamen, oni konformigas la vorton al la fonologio esperanta, speciale por montri transitivecon. Mallonge, do, vi rajtas elekti libere inter

a) google

kaj

b) guglo

Benjameno

bbc (Montri la profilon) 2009-marto-24 06:03:52

mi elektas b.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-24 07:12:36

gugolo rideto.gif

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 17:26:17

crescence:gugolo rideto.gif
Laŭ mi "gugolo" estas la plej bona maniero. Ĉar tio tre bone respektas kiel oni prononcas "google"

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 20:05:07

crescence:gugolo rideto.gif
Mi proponis aliloke "Gogolo" ( rido.gif )...

Sed... mi kapitulacas : GUGOLO estas sendube la plej taŭga !

Crescence : Gratulon ! !

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 20:11:41

Mi pensas, ke nomoj de firmaoj ne esperantigatu. Tio estas pli klara, se oni konas la firmaon, sed ne la esperantan vorton. Tial, mi uzas "Google" (kaj se ne estas klara per kunteksto, ĉu la vorto estas la subjekto aŭ la objekto, mi uzas "Google-n")

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 22:39:37

“Gugólo” laŭ mi ne estas bona. Mi preferas aŭ “Guglo” aŭ “Google” (kiel angle).

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 06:40:39

Mi preferas uzi Google.
Apud unua uzo vi povas indiki prononcon: Google (Gugl).
En akuzativo aldoni priskriban vorton: seĉilon Google.
Se preferas esperantigi, apud unua uzo aldonu anglan skribon: Guglo (Google)

Reen al la supro