Al la enhavo

oni

de crescence, 2009-aprilo-01

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 06:32:19

Saluton,

Ĉu la vorto "oni" havas du sencojn, kiel en franca ?

1. oni = uloj (Mi ne partoprenas.)
ekz : Oni bone kantas en tiu ĥoro.

2. oni = ni (Mi partoprenas.)
ekz : Oni bone kantas en tiu ĥoro, kiam mi ne malĝuste kantas.

Dankon

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 07:26:21

Saluton!

crescence:Ĉu la vorto "oni" havas du sencoj, kiel en franca ?

1. oni = uloj (Mi ne partoprenas.)
ekz : Oni bone kantas en tiu ĥoro.

2. oni = ni (Mi partoprenas.)
ekz : Oni bone kantas en tiu ĥoro, kiam mi ne malĝuste kantas.

Dankon
El PMEG pri oni:

"En iuj lingvoj oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne eblas en Esperanto: — Kiel vi fartas, amikoj? — Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas."

Kolonjano

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 12:50:19

Ĉu oni estas konstanta plurala kiel en rusa aŭ singulara kiel en angla? Ja "oni" venas de rusa "oni" = "ili" kiu estas uzata por senpersonaj propozicioj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 13:05:29

Saluton!

nikko:Ĉu oni estas konstanta plurala kiel en rusa aŭ singulara kiel en angla?
Laŭ PMEG pri oni:

"Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra."
Ja "oni" venas de rusa "oni" = "ili" kiu estas uzata por senpersonaj propozicioj.
Ĉu vi certas pri tio?

Same bone oni povus aserti, ke oni devenas de la franca on.

Kaj ZAMENHOF kiel klerulo siaepoka ja bone sciis la francan.

Kolonjano

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 15:43:22

KoLonJaNo:

Kaj ZAMENHOF kiel klerulo siaepoka ja bone sciis la francan.

Kolonjano
Sed hejme parolis rusan. rido.gif

ONI kongruas ankaŭ kun angla one.

yugary (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 09:50:56

nikko:
KoLonJaNo:

Kaj ZAMENHOF kiel klerulo siaepoka ja bone sciis la francan.

Kolonjano
Sed hejme parolis rusan. rido.gif

ONI kongruas ankaŭ kun angla one.
Fakte, la uzado de la vorto one en la angla por signifi 'oni' komenciĝis pro la influo de la franca dum la epoko kiam la normanoj jam okupis Anglujon. (Rimarku ke la franca on devenas de la latina homo kaj havas nenian rilaton al la numeralo unu.) Tamen, en ordinara, ĉiutaga interparolado, anglalingvanoj uzas ne one sed you por diri 'oni'! La angla vorto you do signifas kaj unu-nombra vi, kaj multenombra vi, kaj oni! Kiel konfuza lingvo ĝi estas! Sed bedaŭrinde, lingvoj fariĝas internacie uzataj ne pro ilia taŭgeco sed pro la ekonomia potenco de siaj uzantoj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 10:33:27

Saluton!

yugary:
nikko:ONI kongruas ankaŭ kun angla one.
Fakte, la uzado de la vorto one en la angla por signifi 'oni' komenciĝis pro la influo de la franca dum la epoko kiam la normanoj jam okupis Anglujon. (Rimarku ke la franca on devenas de la latina homo kaj havas nenian rilaton al la numeralo unu.)
Bona klarigo pri la deveno de on|one|oni. rideto.gif
Tamen, en ordinara, ĉiutaga interparolado, anglalingvanoj uzas ne one sed you por diri 'oni'! La angla vorto you do signifas kaj unu-nombra vi, kaj multenombra vi, kaj oni! Kiel konfuza lingvo ĝi estas!
Tiu konfuzo infektis ankaŭ la germanan:

Jam delonge mi konstatas, ke iuj homoj emas uzi du (germanlingva singulara vi) anstataŭ man (= oni).

Eble ili ne ŝatas la "anonimecon" de man. Tamen oni prefere uzu du nur, kiam temas pri afero, kiu fakte koncernas la personon, al kiu oni parolas.

Krome du kontraste al la ĝentila kaj formala Sie -- ŝajne Z. uzis Vi tiuokaze -- supozigas pli intiman rilaton inter parolanto kaj alparolato, kiu foje tute ne ekzistas, kaj tiam ja evidentiĝas, ke man preferendas.
Sed bedaŭrinde, lingvoj fariĝas internacie uzataj ne pro ilia taŭgeco sed pro la ekonomia potenco de siaj uzantoj.
Germanujo ne estas Nederlando aŭ Svedujo, sed tamen oni verŝajne supozas, ke almenaŭ junuloj kaj mezaĝuloj sufiĉe bone komprenas la anglan. (Ĝenerala enkonduko de instruado de la angla en mezlernejojn okazis nur antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj.)

Alikaze reklamistoj ne tiom ofte uzus (fuŝ)anglajn frazojn en siaj afiŝoj aŭ filmetoj, ĉu? okulumo.gif

Konservative kaj ekmezaĝule,
Kolonjano

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 11:42:02

KoLonJaNo:
Germanujo ne estas Nederlando aŭ Svedujo, sed tamen oni verŝajne supozas, ke almenaŭ junuloj kaj mezaĝuloj sufiĉe bone komprenas la anglan.
Alikaze reklamistoj ne tiom ofte uzus (fuŝ)anglajn frazojn en siaj afiŝoj aŭ filmetoj, ĉu? okulumo.gif
Mi pensas ke estas male. Reklamo ne plu havas iun ajn enhavon, do la reklamistoj uzas la anglan, ĉar tiam la spekantoj ne tiel facile rimarkas la sensencaĵojn. Eĉ ne estus problemo, se la spektanto tute ne komprenus la anglan.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 13:30:05

Saluton!

horsto:
KoLonJaNo:Alikaze reklamistoj ne tiom ofte uzus (fuŝ)anglajn frazojn en siaj afiŝoj aŭ filmetoj, ĉu? okulumo.gif
Mi pensas ke estas male. Reklamo ne plu havas iun ajn enhavon, do la reklamistoj uzas la anglan, ĉar tiam la spekantoj ne tiel facile rimarkas la sensencaĵojn. Eĉ ne estus problemo, se la spektanto tute ne komprenus la anglan.
Do mi ne apartenas al la celgrupo de tiuj fuŝreklamistoj,

ĉar

mi malofte spektas reklamon en televido, ĉar malofte io spektinda aperas en iu el la privataj kanaloj.

kaj

mi iomete tro bone scias la anglan por povi ignori|ne rimarki la fuŝojn, kiam spektas resp. rigardas.

Kolonjano

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 05:14:27

KoLonJaNo:Saluton!
Alikaze reklamistoj ne tiom ofte uzus (fuŝ)anglajn frazojn en siaj afiŝoj aŭ filmetoj, ĉu? okulumo.gif
Rusaj reklamistoj ankaŭ ŝatas enmeti (fuŝ)anglajn frazojn: latinaj literoj pli algluas atenton, ol la kirilaj.

Reen al la supro