Al la enhavo

Ĉu "vojaĝo al Kazohinio" estis eldonita stumpigita?

de Sxak, 2009-junio-18

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2009-junio-18 12:44:24

Do, antaŭ nelonge mi trovis jenan strangaĵon:
Mi havas la duan eldonon (1998) de la libro "Vojaĝo al Kazohinio". Tiu libro troviĝas en la "baza legolisto de Eo", estas tre fama, vere tre leginda, ktp. Sed estas jen kia problemo: Atente traleginte ĝin mi trovis, ke almenaŭ en mia ekzemplero estas almenaŭ unu manko.

Kelkajn paĝojon (eble 5 aŭ 6) post komenco de la 4a ĉapitro, en mia ekzemplero fine de la paĝo 59 estas jena teksto:
"Sandor Szatmari": -- Tiel, ke neniu forprenu la propraĵon de la alia kaj nenies propraĵo estu forprenata de la aliaj?
Estas trange, ke la vorton propraĵo unue mencias hino, kies socio evidente ne havis tiun nocion, sed la plej interesa sekvas....
Sur la sekva paĝo la 2a alineo de supre estas tia:...

"Sandor Szatmari":Sed li klarigis per la tre naiva tono, ke li jam scias, kio konfuzas nian klarvidon. Kiam la riĉulo donas la monon por la varoj, li havas la senton,kvazaŭ li ekvilibrigus iun kaj eĉ, se li jam malproksimen transpaŝis sian propran parton, li ankoraŭ kredas, ke li restis inter la limoj....
Kelkaj momentoj restis nekompreneblaj por mi ĉi tie, mi faris etan esploron kaj jen kion mi trovis....
La libro estis verkita en 2 lingvoj: en la hungara kaj en Esperanto. La aŭtoro komencis verki ĝin en unu lingvo, poste, esperante eldoni ĝin el la alia, reverkis en la alia, kaj rezulte la libro havas 2 originalojn: la esperantan kaj la hungaran. En la reto troviĝas la hungara versio kaj traduko de ĝi en la anglan. La angla traduko plej verŝajne estis farita el la hungara versio, mi trovis unu signon pri tio: la esperanta "fendologio" en la hungara versio nomiĝas "bötológia" kaj en la angla "Boetology". kio laŭ mi indikas la hungaran devenon de la angla versio. Sed kiam mi rigardis, kio estas skribita en la angla versio en tiu loko, kiun mi priskribis supre mi ege miris...
http://mek.niif.hu/01400/01456/html/chapter_4.html

Tiu alineo, kie en la esperanta versio la hino mencias propraĵon en la angla aspektas tiel:
"That nobody should take from anyone else what is due to that person.
"due" tamen ne estas propraĵo, do videblas, ke la hino diras pli malprecize... Sed antaŭ la menciita de mi 2a alineo de la paxgo 60 la angla versio havas longan tekston 2paĝan laŭaspekte, kiu tute forestas en mia libro!!!
Evidentiĝis, ke en la angla versio ĝuste Gulivero klarigas al la hino la signifon de la vorto propraĵo en tiu mankanta teksto....

Do mi havas kelkajn demandojn:
0. Kio entute estas tiu sufiĉe longa angla teksto? Ĉu ĝi estas ankaŭ en la hungara versio?
1. Se iu havas la unuan eldonon, bonvolu kontroli, ĉu ankaŭ en via versio tiu dua menciita de mi alineo tuj sekvas la alineon "Mi miris, kiel povas ĉi tion demandi ĝuste li..."
2. Ĉu iu scias, ĉu ekzistas pliaj truoj en la esperanta teksto?
3. Ĉu entute ekzistas esperanta versio de tiu mankanta fragmento?

Reen al la supro