Al la enhavo

ESPERANTO baldaŭ en la brazilaj mezgrad-lernejoj ? Subteno por brazila leĝpropono

de erikano, 2009-junio-27

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-27 22:40:26

(Laŭ H. Masson ridulo.gif

Subteno por brazila leĝpropono

Sendu mesaĝojn al la brazilaj senatanoj, petante ke ili aprobu la ŝanĝon de la leĝo nº 9.394, de la 20a de decembro 1996, por aldoni la opcian instruadon de esperanto en la mezgrada lernejo.
Skribu prefere en la portugala. Se vi ne scipovas ĝin, skribu en hispana, angla, franca, itala, aŭ en via nacia lingvo kun traduko en Esperanto.
Krom la paca celo de Esperanto, menciu ankaŭ la propedeŭtikecon kaj la defendon de minacataj lingvoj.

Sendu mesaĝojn individue. Grupigitaj mesaĝoj estos taksataj kiel rubaĵo kaj ne estos liverataj al la senatanoj.
Laŭ James Piton : “la senatano Cristovam Buarque estas unu el la nepridisputeblaj aŭtoritatoj pri edukado kaj amasa klerigado, super parti-politikaj tendencoj. Do estas elstare oportune por la publika bildo de Esperanto en Brazilo, ke tiu homo proprainiciate (post kontakto kun esperantistoj en Braziljo, tre verŝajne) lanĉis tiun leghoprojekton en la Brazila Senato. La projekto estas preta, kun subtena voĉdono de la du raportintaj senatanoj, por voĉdonado en la koncerna priedukada komisiono de la Brazila Senato. Post tio ĝi devas iam eniri la tagordon de la Senato kaj se la senatanoj aprobos, ĝi devas iri al la Deputita Ĉambro por (mal)ratifo. Tiam la leĝon devos sankcii la Federacia Prezidanto (ni havas en Brazilo prezidantisman sistemon)“

Pli kompletaj informoj, kaj retadresoj por subteno :

http://parolumondo.com/senatanoj.htm

Reen al la supro