Til innholdet

ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj

fra fizikisto,2010 9 11

Meldinger: 30

Språk: Esperanto

sinjoro (Å vise profilen) 2010 9 30 15:16:50

mat956:
mister:Franclingve:
por maŝino sur la butono estas skribita:
Marche/Arrêt [marŝ/are] funkcio/halto.
Oni plej ofte diras en la franca:

por ŝalti:
- "allumer" (ekbruligi) kiam temas pri lumo aŭ aparato
- "mettre en marche" (ekfunkciigi) kiam temas pri aparato (ne pri lumo)
--> el tio oni kreas la butonon "marche" (aŭ kelkfoje "on" kiam estas made-in-china-aĵo shoko.gif )

por malŝalti:
- "éteindre" (estingi) kiam temas pri lumo aŭ aparato
- "arrêter" (malfunkciigi) kiam temas pri aparato (ne pri lumo)
--> el tio oni kreas la butonon "arrêt" (aŭ kelkfoje "off" senkulpa.gif )
Sed la fadeno temas pri tio, kio estas skribita sur la butonoj, ja ne "mettre en marche". Nu, eble temas pri tre longa butono okulumo.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 10 6 16:54:44

Verda butono = malŝaltita
ruĝa butono = ŝaltita
simple....
BUMMMMMMM!!!!!!!!!

Senegaùlo (Å vise profilen) 2010 10 7 15:24:33

Interromane:

ligar/konektar (ligado/konektado/konektor)
desligar/deskonektar (desligado...)

Abusonhhoson (Å vise profilen) 2010 10 24 07:03:59

En ĉina lingvo
malŝalti:关
ŝalti:开

vidas vandenis (Å vise profilen) 2010 10 24 08:16:19

Eddycgn:Verda butono = malŝaltita
ruĝa butono = ŝaltita
simple....
BUMMMMMM!!!!!!!!!
Ĉu ne male?

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 10 26 19:59:21

vidas vandenis:
Eddycgn:Verda butono = malŝaltita
ruĝa butono = ŝaltita
simple....
BUMMMMMM!!!!!!!!!
Ĉu ne male?
Tio estas la danĝero!
Eble pli bone :
+ aŭ –

oksigeno (Å vise profilen) 2010 11 24 19:17:43

En la portugala de Portugalio
Ŝalti: ligar (ligi)
Malŝalti: desligar (malligi)

karasutengu (Å vise profilen) 2010 12 7 10:54:10

Saluton.

En japana.

Ŝaltilon ŝaltas → 入れる(enirigis)

Ŝaltilon malŝaltas → 切る(tranĉas)

Sed en elektra termino.

Ŝaltilon ŝaltas → 回線を閉じる(Elektran lineon fermas)

Ŝaltilon malŝaltas → 回線を開く( Elektran lineon malfermas)

Ĉar tiu devenas de ŝaltila formo .

Ĝis

tesi_s (Å vise profilen) 2010 12 13 09:51:38

fizikisto:En la germana: ein kaj aus

En la angla: on kaj off
En la slovena:
ŝalti - odpreti/vključiti
malŝalti - zapreti/izključiti

Ĝis okulumo.gif

darkweasel (Å vise profilen) 2010 12 13 12:33:33

darkweasel:Ĉar iuj ŝajne ne komprenis tion:
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.

Tibake til toppen