Al la enhavo

Strangaj vortoj

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:01:05

vojaĝo=aĝo de vojo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:02:53

uzino=uzanta virino aŭ uzata virino? lango.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:19:53

Estas malnova Esperanto-ŝerco, kiu rilatas al la temo.

Kial la ĝirafo neniam estas sola?
Ĉar ĝi ĉiam havas kolegon!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-09 04:08:54

horloĝo= la loĝo de la horo lango.gif
(Kvankam ĝi similas...)

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-10 14:22:54

Terurĉjo:uzino=uzanta virino aŭ uzata virino? lango.gif
Uzino verŝajne estas aĵoj kiel surhavi lipruĝon, ŝminko, robojn ktp. Ĉu ne?

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-16 05:23:50

"Altiri" estas stranga verbo, ĉu ne? Kaj magneto kaj aviadilo altiras. Magneto al-tiras. Aviadilo alt-iras. (Dank' al Montagu C. Butler)

-- Gary Yu

hoplo (Montri la profilon) 2007-majo-16 05:35:37

en la vorto de la tago hieraŭ estis la vorto: fortikigita...

mi pensis: for - tiki - gi - ta.
kaj mi trovis por la supozita radiko: tiko: speciala telo de tolo. Nun mi pensis:

forigi speciala telon....

nun: fortika estas la radiko kaj oni forprenas nenion, ne havas telon.... sed estas iu, kiu estas fiksita....

Ĉu iu scias kiu signifas "gesi"?

...

FORgesi.... senkulpa.gifdemando.gif

Sxak (Montri la profilon) 2007-majo-17 13:24:43

Manĉuro

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-18 19:50:16

hoplo:Ĉu iu scias kiu signifas "gesi"?

...

FORgesi.... senkulpa.gifdemando.gif
Pli bone estus diri "malmemori", ĉu ne? lango.gif

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-20 00:56:40

Dieto = eta dio?

Mi jam provis plurajn dietojn por redukti la korpopezon, sed ankoraŭ ne sukcesis. Ŝajnas ke mi bezonos grandan dion por forigi mian ventregon, ĉar la etaj dioj neniel helpas min.

-- Gary Yu

Reen al la supro