Al la enhavo

Ŝatokupoj krom Esperanto

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

T0dd (Montri la profilon) 2007-septembro-03 21:18:16

Andybolg:
Verŝajne vi povus uzi la vorton "golfludaĵo" (aŭ eble "golfludado"?) por klarigo?

- La ludo golfludo
- La (golf)ludaĵo de Tiger Woods
En mia kazo, mi povas uzi "golfludaĉo"...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 04:54:30

Ho, estimata Todd!
Mi interesiĝas pri ŝatokupoj, pri tiuj aferoj, kiuj tre plaĉas al Lernu-anoj.
Tial ne parolu pri ludaĉo. Se vi plenanime okupas vin per golf-ludo, eĉ se vi ne estas profesiulo ludante, vi havas en via vivo anguleton por ripozi (ĉar ripozo estas ŝanĝo de agado lango.gif ), por renkontiĝi kun homoj, kiuj plaĉas al vi kaj t.p.
Ofte ŝatokupo, ne ĉefa paĝo de nia vivo, tamen estas nia vivmaniero.

mastro Jano (Montri la profilon) 2007-septembro-07 15:17:55

Mi ŝatas bredi kaprojn. Ili estas malgrandaj uzinoj, kiuj somere el trudherboj produktas manĝaĵojn, ili donas al mi ĉiutagan okupitecon subĉielan kaj ili komprenas lingvon
ESPERENTO, kiu havas nur -e- vokalojn, sed ilia lingvoscio ne estas granda.

Estas lingvo Esperanto,
simila al kaprolakto.
Bona ilin oni trovas,
se per ili vivi povas.
Eble sonas nekredeble,
kapro scias esperente.
Voku kapron per la lingvo
kaj emfazu tion svingo.
Povos sperti vi la scion,
svingu frondan robinion!
Eĉ! Ne estas superstiĉo,
scio pri neces’-sufiĉo.
Se eliri ĝi necesas,
en la stalo laŭte mekas.
Vortfaradon ĝi neglektas,
per la buŝo fojnon plektas.
Ja sufiĉas plende meki,
venas mastro, kapron melki.

Filu (Montri la profilon) 2007-septembro-10 19:09:53

Mi ŝatas skribi tiamaniere, ke ambaŭdirekte legeblas io (aŭ la sama, aŭ io alia).

Jen kiel mi skribis la nomon de mia koramikino (Nadine):

Filu (Montri la profilon) 2007-septembro-10 19:11:25

...kaj tiun de mia filineto (Adélie):

estrellarmand (Montri la profilon) 2007-septembro-11 13:49:29

Mi ŝatas legi, rigardi filmojn en originala versio, kreskigi heimajn plantojn, lerni fremdajn lingvojn, trinki bonan vinojn aŭ bonan kafon dum babilas kun amikoj, ludi hispaniajn kartojn (visca el guinyot!), ludi rumikubo...

bboy_smash (Montri la profilon) 2007-novembro-17 17:08:21

Nu, mi ŝatas aŭskulti muzikon (precipe repon), fari "parkuron" kaj "rompdancon". Ankaŭ mi ŝatas legi scienfikciaĵojn, historiajn kaj sciencpopularigajn librojn. Ankaŭ spekti filmojn.... Multajn aferojn, ĉu ne??

Ĝis!!

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-17 17:35:32

Filu, tio estas interesa.
Kiel nomiĝas tiaj skribaĵoj en Esperanto? (La franca nomo estas ambigramme, do eble “ambigramo”.)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-17 19:13:23

Ankaŭ ruse tiaj skribaĵoj nomiĝas "амбиграмма". La vorto originas el la malnova greka lingvo.
Tiel nomiĝas vortoj, kiuj estas legeblaj same de ambaŭ direktoj.
Sed en Esperanto ili nomiĝas palindromoj.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-18 05:53:51

Mi vidis filmo pri golf-ludaĉo, cun Adam Sendler. Mi deziras ludi golfon kiel Adam Sendler, sed mi havas kelkaj venontaj, jam venintaj, monatoj de longa malvarma neĝa Sibiria vintro. Kion mi farus? Pri palindromoj mi ne interesiĝas...

Reen al la supro