Al la enhavo

Multe da k multaj

de Terurĉjo, 2007-septembro-16

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-16 18:33:19

Multe da homoj loĝas en vilaĝo. Multaj homoj loĝas en vilaĝo.
Mi legis multe da libroj. Mi legis multajn librojn.
Li renkontis multe da homoj. Li renkontis multajn homojn.
Ŝi vizitos multe da landoj. Ŝi vizitos multajn landojn.

T0dd (Montri la profilon) 2007-septembro-18 03:24:29

Vi trinkis multan kafon.
Vi trinkis multe da kafo.

Vi manĝis kelke da frukto.
Vi manĝis kelkan frukton.

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-18 20:06:07

T0dd:Vi manĝis kelke da frukto.
Vi manĝis kelkan frukton.
Kiam temas pri "kelk-" kaj nombreblaj kvantoj, mi ĉiam aŭdas ĝin plurale (kelkajn fruktojn, kelke da fruktoj -- ĉi-lasta multe pli malofte). Por celi nur parton de iu ununura elemento, mi opinias ke "iom" estas pli taŭga kaj pli simpla ("iom da frukto"). Tamen "kelke" ne ŝajnas al mi malĝusta.

T0dd (Montri la profilon) 2007-septembro-19 03:14:05

Mi konsentas, ke la formo "kelka kafo" estas malofta, tamen laŭ PIV kaj ReVo ĝi estas tute en ordo. ReVo difinas la vorton "kelka" ĉi tiel: "Nedifinitan kvanton de tuto, kies dividoj ne estas esprimeblaj per nombroj" kaj montras kelkajn Zamenhofajn ekzemplojn..."antaŭ kelka tempo" kaj similaj.

Se temas pri frukto.... Ŝajnas al mi ke "kelka frukto" signifas iu nedifina kvanto da ia ajn frukto aŭ fruktoj. "Kelkaj fruktoj", laŭ mia kompreno, signifas plurajn specojn de frukto.

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-19 06:23:09

T0dd:Mi konsentas, ke la formo "kelka kafo" estas malofta
Sed tamen tiu formo (kaj "kelka tempo") ne estus sama kiel "kelka frukto". Temus tiukaze pri nenombrebla kvanto, kaj tial mi akceptus ĝin.

T0dd (Montri la profilon) 2007-septembro-20 03:40:25

Vi eble pravas, mnlg. Sed ĉu vi opinias ke oni povas diri "Mi aĉetis multan frukton"? Ŝajnas al me jes, oni povas. Kaj mi kredas ke la vortoj "multa" kaj "kelka" funkcias paralele. Alivorte, se oni povas uzi "multan", oni povas uzi "kelkan."

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-29 00:58:49

Unue min interesis diferenco inter esprimoj "multe da" kaj "multaj". Al mi ŝajnas ke ili ne egalas kaj signifas ion diversan. Ĉu?
Plu. Al mi ne plaĉas la frazoj "multa frukto" kaj "kelka frukto", dume plene akcepteblas "multe da kafo" (akvo, lakto, vodko lango.gif ). LMMO, oni ne rajtas diri "multa io" aŭ "kelka io" pri kalkuleblaj aĵoj: multa domo?, multa lando?, multa birdo?? nur multaj kaj kelkaj (aŭ multe da kaj kelke da). Sed kia estas diferenco?
Ĝenerale ekzistas du nocioj, kiam temas pri fruktoj: unue, kelkaj samaj de unu speco: du pomoj, tri citronoj, kvar piroj, kvin bananoj ploro.gif . Due, kelkaj diversaj specoj de fruktoj: pomoj, citronoj, piroj kaj t.p.
Se "mi aĉetis multajn fruktojn", mi aĉetis multe da diversaj specoj de fruktoj.
Se "mi aĉetis multe da fruktoj", mi aĉetis grandan kvanton de fruktoj, tute egale, ĉu de unu speco aŭ de kelkaj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-23 22:05:22

Tamen mi ne kontentas, ĉar mi ne ricevis respondon kaj ne kontentigis mian scivolemon pri la diferenco inter la esprimoj "multe da" kaj "multaj".
Kiam mi parolas, ke "mi legis multe da libroj", tio signifas, ke mi estas tre legema kaj klera. okulumo.gif
Se ja mi parolas, ke "mi legis multajn librojn", tio subkomprenas, ke multajn, sed ne ĉiujn.
Mi opinias, ke la esprimo "multe da" estas simpla certigo, aserto, dume la esprimo "multaj" preskaŭ ĉiam celas al "sed".
Ekzemple:
[LISTO]
Multaj personoj alvenis por voĉdoni...sed ne ĉiuj.
Mi vizitis multajn urbojn...sed ankaŭ multajn ne sukcesis.
Li korektis multajn erarojn en fremdaj mesaĝoj...sed ne ĉiujn.
Mi firme laboris multajn jarojn...sed multajn jarojn mi pigris.[/list]Mi petas disigi miajn dubojn.

yugary (Montri la profilon) 2007-novembro-02 05:51:34

T0dd:Vi eble pravas, mnlg. Sed ĉu vi opinias ke oni povas diri "Mi aĉetis multan frukton"? Ŝajnas al me jes, oni povas. Kaj mi kredas ke la vortoj "multa" kaj "kelka" funkcias paralele. Alivorte, se oni povas uzi "multan", oni povas uzi "kelkan."
Ŝajnas ke T0dd estas influata de la kutima nenombrebleco de la vorto "fruit" en la angla lingvo. En la angla, kiam oni diras "fruits", tio signifas ne simple "fruktojn" sed "diversajn specojn de fruktoj". Anglalingvanoj diras, "I bought some fruit" aŭ "I ate some fruit." Sed Esperante, estas kutime diri simple, "Mi aĉetis fruktojn." Mi ne volas diri ke estas erare skribi, "Mi aĉetis kelkajn fruktojn" aŭ "Mi aĉetis kelke da fruktoj"; tamen mi ja kredas ke "mi aĉetis kelkan/multan frukton" estas erare. Se oni parolus pri manĝaĵo farita el fruktoj, oni ja povus diri, "Mi manĝis kelkan/multan fruktaĵon."

Gary Yu

Reen al la supro