Al la enhavo

Frazrolo komplemento

de popojan, 2007-oktobro-17

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-21 04:39:15

popojan:Mi elpensis tiujn tri frazojn kiuj diferencias nur per unu litero, do bonvolu komenti, se mi bone komprenis la nuancojn:

Mi rigardas infanon ludanta. == Mi rigardas infanon kaj rigardas kiel ĝi ludas.

Mi rigardas infanon ludantan. == Mi rigardas infanon, kiu ludas.

Mi rigardas infanon ludante. == Mi ludas kaj rigardas infanon.
Sendube, la dua kaj la tria frazoj estas tute kompreneblaj kaj gramatike ĝustaj.
La dua estas: Mi rigardas ludantan infanon.
La tria estas: Ludante, mi rigardas infanon.

Nur la unua (kaj similaj al ĝi) okazigas dubojn inter estimataj diskutantoj.

La frazo tre ne plaĉas al mi, sed, verŝajne, pro la influo de mia gepatra lingvo, ĉar mi dirus: "Mi VIDAS infanon ludanta". La frazo signifas, ke mi vidas tiun infanon nek staranta, nek skribanta, nek ion alion faranta, nome ludanta.
Eta rimarko: iam mi dankas Dion pro tio, ke la rusa lingvo havas pli ol du kazojn, nome, ses, kaj mi uzus tiukaze tute alian kazon, ol, ekzemple, nominativon aŭ akuzativon, se mi dirus la frazon ruse.

Mi ne komprenas la frazon "Tiu ombro estas nigran panteron". Ĉu "tiu ombro estas la ombro de nigra pantero"?
Mi komprenas diferencon inter "Tio estis pasinta somero" kaj "Tio estis pasintan someron".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-21 07:16:20

Mi rigardas al infano, kiu ludas (ludanta en la korto).
Mi rigardas al ludanta infano.
Kutime mi preferas uzi rektan vort-ordon, se ne necesas akcenti ion.
Ludante, mi rigardas al infano.

Li aspektas laca=Li aspektas kiel (kvazaŭ) laca persono.
Li ŝajnas al mi laca.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-oktobro-21 11:01:02

Terurĉjo:Mi ne komprenas la frazon "Tiu ombro estas nigran panteron". Ĉu "tiu ombro estas la ombro de nigra pantero"?
Mi komprenas diferencon inter "Tio estis pasinta somero" kaj "Tio estis pasintan someron".
En la unua frazo, mi skribas kvazaŭ estas objekto post la verbo "esti" kun la -n de la akuzativo. Malveras gramatike sed en franca, en angla (aliaj latinaj lingvoj? +...) ne faras malsimiloj se objekto aŭ ne, (kiel skribas RiottNrrd), kaj estas malfacila scii se ni devos meti, post la verbo, -n aŭ ne al objektsimila substantivo.

Por mi estas suplementa malfacileco, kontraŭ la kazuzuloj okulumo.gif kiuj devas esti komprenemaj se ni ne uzas ĉiam la -n ĝuste

Pri la dua frazo, mi demandiĝas kial tiu mova ideo kunas "-n" same la akuzativo. Kial ne aliaj leteroj (aŭ nenio)?

Reen al la supro