Więcej

U-finaĵo de verboj

od Matthieu, 5 listopada 2007

Wpisy: 2

Język: Esperanto

Matthieu (Pokaż profil) 5 listopada 2007, 21:07:21

“Mi volas, ke vi venu.”
“Li vekis min, por ke mi ne malfruu.”

Kial oni devas ĉi tie uzi la U-finaĵon? Tiu ne vere ĝenas min, ĉar simila regulo ekzistas en mia lingvo, sed oni ankaŭ tute komprenus, se mi dirus “Mi volas, ke vi venas.”

Ĉu iu povas klarigi tion?

Antaŭdankon!

Terurĉjo (Pokaż profil) 5 listopada 2007, 23:13:02

Mutusen:Kial oni devas ĉi tie uzi la U-finaĵon? Tiu ne vere ĝenas min, ĉar simila regulo ekzistas en mia lingvo, sed oni ankaŭ tute komprenus, se mi dirus “Mi volas, ke vi venas.”
Kiam mi komencis lerni Esperanton, tia "konstruaĵo" multe min mirigis, ĉar en mia gepatra lingvo, la rusa, tiucele estas uzata kondicionalo anstataŭ imperativo en Esperanto. PMEG, kiel kutime, bone klarigas tian uzadon.
Sed al mi tre plaĉis du ekzemploj:
Mi diris, ke li venos. → “Li venos.” Tion mi diris. (Simpla rakonto).
Mi diris, ke li venu. → “Li venu!” Tion mi diris. (Rekta ordono).

Wróć do góry