Al la enhavo

Pri RSS ĉe lernu!

de Jev, 2007-novembro-12

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 17:53:45

Ĝis nun pere de RSS eblas sekvi nur ĉefajn novaĵojn de lernu!, kiuj aperas en la ĉefpaĝo.

Kiel vi pensas, ĉu indas aldoni RSS-eblon ankaŭ por aliaj aferoj: tagovortoj, forum-mesaĝoj kaj simile? Ĉu vi uzus tion?

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-12 18:34:56

Mi uzus!

Charmina (Montri la profilon) 2007-novembro-12 19:06:08

Nu, eble jes, eble ne. demando.gif

Antaŭe mi uzis RSSn sur mia "Mia Yahoo!" paĝo, sed lastatempe mi ensalutas ĉe "Yahoo! Poŝtoj" anstataŭ ĉe "Mia Yahoo!", do mi ne ankoraŭ vidas la RSS-aĵojn tie. Eble mi uzus denove, estonte?

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-12 19:47:11

Kio estas RSS?

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-novembro-12 19:58:58

Mi ankaŭ ne scias, sed provu vikipedie:

Internacilingva Artikulo pri RSS

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 19:59:36

stefanspaul:Kio estas RSS?
Pli detale pri tio vi povas legi ĉi tie. RSS estas tre utila por sekvi novaĵojn en diversaj paĝaroj. Ĉiuj plej lastaj novaĵoj venas al via komputilo kaj vi ne devas ĉiun fojon kontroli, ĉu aperis io nova.

Sed por sekvi tion vi devas aŭ instali iun programon, kiu kapablas trakti RSS-aĵojn aŭ uzi iun retan programon, ekz. Google Reader. Se vi volas pli bone kompreni kiel la tuto funkcias, venu al netvibes.com. Tie vi senpage povos testi. Cetere tiu paĝaro estas tradukita al Esperanto. Se aperos demandoj, skribu.

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-12 22:54:45

Multan dankon pro vian detalan informojn.
Jes, RSS estus vere bonega. Mi certe uzus tion!

Keke (Montri la profilon) 2007-novembro-15 00:48:22

Mi certe uzus!

Reen al la supro