Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto Vol.3

de Terurĉjo, 2008-februaro-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-03 19:29:16

Saluton!
Triafojon mi vizitas vian gastigeman forumon por ekscii, ĉu mi pravas?

Reta Vortaro.

studi (tr)

1. Science esplori: studi la proprecojn de iu substanco, iun vegetaĵon.
2. Diligente labori por akiri la posedon de ia scienco: studi fizikon, filozofion, ian specialan branĉon.

Aserto: esprimo "mi studas en (ĉe) universitato" estas eraro.

Pruvo: oni studas ION (fizikon, komputikon, eĉ flegismon) ie (ĉu en (ĉe) universitato, ĉu en (ĉe) instituto ĉu ie ajn, eĉ nenie - sen nomi lokon), sed oni ne povas simple studi ie.

Anstataŭ "Mi studas en (ĉe) univesitato" oni deras uzi "Mi lernas en (ĉe) universitato".

Ðankon.

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-03 20:06:49

Ankaŭ lerni estas transitiva verbo, sed en la Reta Vortaro troviĝas en la difino de lerni ĉisekvonta ekzemplo el la Fundamento: bonaj infanoj lernas diligente.

Tio al mi kredigas, ke ne nur ĉar verbo estas transitiva ĉiam necesas indiki la objekton. Se oni deziras sciigi, ke ies studado okazas (en|ĉe) universitato, sed ke laŭ oni ne gravas, kiun subjekton la studento studas, tiam ne endas ĝin indiki.

Ekzemple:
- Kion vi faras?
- Mi legas, sed se vi deziras babili, estu bonvena.
(Ne necesas mencii, kiu libro aŭ legaĵo estas legata).

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-februaro-04 01:54:36

Terurĉjo:Anstataŭ "Mi studas en (ĉe) univesitato" oni devas uzi "Mi lernas en (ĉe) universitato".

Ðankon.
Mi dirus "mi estas studanto de universitato".

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-04 03:45:55

Kaj "studi" kaj "lerni" estas transitivaj, sed tio ne signifas ke ili ĉiam bezonas objekton. En Esperanto, malsame kun aliaj eŭropaj lingvoj, eĉ transitivaj verboj povas ofte ne havi objektojn, se ili ne gravas. Tio estas "elipso".

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-04 07:41:34

"Mi studas en universitato" signifas "mi studas ion en universitato", "mi legas" - "mi legas ion".

Reen al la supro