Więcej

Se al glavo ingo soifantas

od Miland, 5 marca 2008

Wpisy: 6

Język: Esperanto

Miland (Pokaż profil) 5 marca 2008, 14:16:21

Por glavo esti utila, ĝi devas esti tirebla el la ingo, kaj efektive estas malmulte da eblaj formoj por taŭgaj ingoj.
Unu, kompreneble, estas rekta linio. Alia estas parto de la arko de duon-cirklo, ekz la orienta sabro aŭ simitaro.
Sed estas nur unu cetera formo. Kio ĝi estas?

horsto (Pokaż profil) 5 marca 2008, 16:44:15

Eble mola ingo, kiu adaptiĝas al la formo de la glavo?

StephaSport (Pokaż profil) 5 marca 2008, 17:32:29

Miland:Por glavo esti utila, ĝi devas esti tirebla el la ingo, kaj efektive estas malmulte da eblaj formoj por taŭgaj ingoj.
Unu, kompreneble, estas rekta linio. Alia estas parto de la arko de duon-cirklo, ekz la orienta sabro aŭ simitaro.
Sed estas nur unu cetera formo. Kio ĝi estas?
Mi pensas ka ĝi estas la cilindra spiralo! okulumo.gif

Miland (Pokaż profil) 5 marca 2008, 18:49:31

StephaSport:Mi pensas ka ĝi estas la cilindra spiralo! okulumo.gif
Gratulon! Jes, la helico estas la formo, tri-dimensia spiralo. Kiel korktirilo!

Rao (Pokaż profil) 5 marca 2008, 19:26:02

En videoludoj, plej strangformaj glavoj elmetiĝis el sama ingo!

黄鸡蛋 (Pokaż profil) 6 marca 2008, 13:48:08

Rao:En videoludoj, plej strangformaj glavoj elmetiĝis el sama ingo!
Mi ludis multetajn videoludojn kaj komputilajn ludojn, sed mi neniam vidis tion...

Wróć do góry