Al la enhavo

Plaĉi

de guyjohnston, 2008-marto-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-28 15:21:19

Karaj samideanoj,
deunue la verbo "plaĉi" estis prenita al la lingvo el la franca aŭ la rusa,itala aŭ de alie plu,ne estas grava.Kaj ĝi estis netransitiva kaj ne povis havi akuzativon.Poste pro la diversa verba regulareco en la naturaj lingvoj, ankaŭ pro la volo de la uzantoj paroli malpli longe la verbo "plaĉi" povis ricevi sian akuzativon.
Do, via bruado estas ega sed sensenco.Ĉar, se vi volas sekvi la regulojn terure,do, vi devas uzi la prepozicion kaj eviti akuzativon,ĉar tio estos laŭ la Fundamento.Sed se vi volas sekvi la novajn tendencojn kiuj laŭ mi estas tute favorable,do, vi uzu akuzativon ankaŭ. ridulo.gif

Jakrevedko (Montri la profilon) 2008-marto-28 18:19:15

Sekvu min:
- sekvu al mi (direkto)?
- sekvu post mi (voko)?

Libro plaĉas al mi
Libro kortuŝas min (ne tuŝas mia koron, sed kortuŝas!!!)
Diferencoj?

Kio estas bertilo? ilo por kio?

Jasminka (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:08:37

Jakrevedko:Kio estas bertilo? ilo por kio?
Pardonu, mi forgesis mencii, ke "Bertilo" estas Bertilo Wennergren, teamano de lernu! kaj membro de Akademio de Esperanto.

Notu bone: la forumoj de lernu! ne estas taŭga loko por ofendoj.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:09:13

Jakrevedko:Sekvu min:
- sekvu al mi (direkto)?
- sekvu post mi (voko)?

Libro plaĉas al mi
Libro kortuŝas min (ne tuŝas miaN koron, sed kortuŝas!!!)
Diferencoj?

Kio estas bertilo? ilo por kio?
Kiam vi anstataŭas prepozicion per akuzativo, vi povas igi la prepozicion prefikso:
alsekvu min
postsekvu min

ReVo:kortuŝi (tr) - Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun
Bertilo ne estas ilo, li estas homo; lia retejo estas http://bertilow.com

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:15:01

Jakrevedko:Kio estas bertilo? ilo por kio?
Mem vidu!

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:15:01

...

Jakrevedko (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:25:38

mi neniu ne volis ofendi, pardoni, mi ne trovis vorto bertilo en vortaro. mi pansas kio bertilo estas speciala ilo (bonkora).
ankorau fojo mi petas pardono ploro.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:28:39

Jakrevedko:mi neniu ne volis ofendi, pardoni, mi ne trovis vorto bertilo en vortaro. mi pansas kio bertilo estas ilo.
ankorau fojo mi petas pardono ploro.gif
Ŝajnas al mi, ke vi ne tralegis la antaŭajn paĝojn. Ĉar laŭ ili eblis facile kompreni, ke Bertilo estas homo. okulumo.gif

Jakrevedko (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:35:08

mi ankoraŭ malbone tralegas

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-28 19:48:08

sergejm:
Jakrevedko:Sekvu min:
- sekvu al mi (direkto)?
- sekvu post mi (voko)?

Libro plaĉas al mi
Libro kortuŝas min (ne tuŝas miaN koron, sed kortuŝas!!!)
Diferencoj?

Kio estas bertilo? ilo por kio?
Kiam vi anstataŭas prepozicion per akuzativo, vi povas igi la prepozicion prefikso:
alsekvu min
postsekvu min

ReVo:kortuŝi (tr) - Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun
Bertilo ne estas ilo, li estas homo; lia retejo estas http://bertilow.com
Hm tiel tre interesa..... mi povas diri:

tio plaĉas al mi -> tio alplaĉas min.

Reen al la supro