Al la enhavo

Ora ĉeno por la hotelo

de Miland, 2008-majo-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-22 19:49:15

Junulino alvenas hotelon, kie ŝi intencas loĝi dum sep noktoj. Bedaŭrinde, ŝi ne havas multe da papermonon, sed ŝi havas oran ĉenon, unu el kies ĉeneroj sufiĉas por pagi ununokte. Estas juvelisto kiuj volas tranĉi la ĉenon. Kiom da ĉeneroj, minimume, devas la junulino tranĉigi?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-23 09:38:07

unu

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-majo-23 12:19:21

du
Kaj la junulino devus ricevi tri partojn:
parton kun unu ĉenero, parton kun du ĉeneroj, kaj parton kun kvar ĉeneroj.
Do ŝia pagado estus kia duumaĵo.

La unuan tagon, la junulino donus la unuan parton. La duan tagon, ŝi donus la parton kun du ĉeneroj kaj reprenus la unuan parton. La trian tagon, ŝi donus la unuan parton. La kvaran tagon, ŝi donus la lastan parton kaj reprenus la unuajn partojn. De la kvina tago al la sepa tago, ŝi donus kiel je la unuaj tri tagoj.

La respondo de Frankp estas unu, sed mi ne scias kiel la junulino pagus se ŝi tranĉigus nur unu ĉeneron.

Fakte, mi pensas ke la junulino povus pagi la tutan ĉenon je la lasta tago.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-23 12:54:14

Frankp:unu
Gratulon! Vi pravas. Do, vi gajnas la verdan stelon:

*

Detaloj:
La juvelisto tranĉas ĉeneron, tiel dividante la ĉeno en tri ĉenetojn havante respektive 1, 2 kaj 4 ĉeneroj. Uzante ĝin, kaj interŝanĝi ĉenetojn kiam necese, la junulino povas pagi nokte.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-23 13:01:03

黄鸡蛋:du
Kaj la junulino devus ricevi tri partojn...
Ne, vi devas tranĉi nur unu ĉeneron por dividi la ĉenon en tri partojn. Ĉu vi supozis ke la ĉeno, kvankam havante nur sep ĉenerojn, tamen estis fermita maŝo (kiun mi ne esprime postulis)?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-majo-24 08:50:17

Miland:
黄鸡蛋:du
Kaj la junulino devus ricevi tri partojn...
Ne, vi devas tranĉi nur unu ĉeneron por dividi la ĉenon en tri partojn. Ĉu vi supozis ke la ĉeno, kvankam havante nur sep ĉenerojn, tamen estis fermita maŝo (kiun mi ne esprime postulis)?
Jes, mi bedaŭrinde supozis tion.

Reen al la supro