Al la enhavo

Pri landnomoj, civitanoj kaj etnaj grupoj

de Metsis, 2018-januaro-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-22 11:50:17

Estas multe da diskuto kontraŭ la Zamenhofa uzo de la finaĵo -ujo en nomoj por kelkaj landoj kaj oni nuntempe pliloke preferas la io-formon, ekz. Germanio anstataŭ Germanujo. Mi ĵus legis "Konciza klarigo pri la landonomoj" de Anna Löwenstein kaj ekpensis pri civitanoj kaj etnaj grupoj.

Do se landonomo estas Germanio, kiel nomiĝas la civitanoj de ĉi tiu lando kaj kiel nomiĝas la etnan grupo, kiu loĝas ekz-e en la najbara Ĉeĥio? Ĉu ni devas ĉiam diri "civitano de Germanio" aŭ ĉu "germanano" sufiĉas? Kaj "germano" ĉiam indikas la etnan grupon, ne necese loĝanta en Germanio?

Ĉu ĉi tiu estas problemo, kio plejparte koncernas nur eŭropajn landojn (vidu la kategorion 2 en la verko de Löwenstein)? Ekz-e en Afriko estas multaj landoj, en kiuj ekzistas neniun etnan grupon kun la nomo derivata de la landonomo. En la plejloĝantara lando sude de Saharo, Niĝerio ekzistas neniun etnan grupon "niĝerioj" sed haŭsoj, joruboj, igboj, fulboj ktp. Aŭ en Indonezio en Azio loĝas javaoj, sundoj kaj pli ol 300 etnaj grupoj (laŭ Vikipedio) sed ne "indonezioj".

Kiel ni povas distingi inter civitanecon kaj etnan grupon? Ĉu ni devus rezervi la finaĵon -ano por montri civitanon laŭ la kategorio 1 (pli granda ol la kategorio 2) inter la landonomoj?

sergejm (Montri la profilon) 2018-januaro-22 19:12:52

En Rusio ankaŭ estas multaj entaj grupoj, ne nur rusoj. Civitanojn de Rusio oni ĉi tie kuitme nomas 'россияне' - kiu havas samajn sufiksojn kiel 'rusianoj'. Sed eksterlande, kiel mi scias, oni ofte nomas 'rusoj' ('Russians') ĉiujn loĝantojn de Rusio kaj eĉ de inta USSR. Mi ne scias, ĉu estas vortoj por distingi francojn kaj francianoj, germanoj kaj germanianoj en la franca kaj germana lingvojn. Se ne, oni povas ne kompreni la distingon ekster Rusio.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 07:16:43

Ĉio kion diris sergejm.

Eble "Germanio" estas malbona ekzemplo. Ne estas etna grupo "germana". Kiam ni estas eksterlande, ni ja diras, ke ni estas "germanoj", ĉar ĝenerale eksterlandanoj ne scias pri la diversaj popoloj en Germanio: bavaroj, saksoj, prusoj, sveboj, ktp. Tamen kiam ene de Germanio, iu demandas al mi, kio mi estas, mi ĉiam diros "franko", kaj neniam "germano". Cetere, la vorto estus "germaniano" kaj ne "germanano".

Kaj "germano" kaj "gvatemalano" (civitaneco) estas tute malsamaj konceptoj kiel "franko" kaj "kekĉio" (etnoj).

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-23 13:19:58

nornen:Cetere, la vorto estus "germaniano" kaj ne "germanano".
nornen,

La regulo estas por landonomoj en la kategorio 2:
Löwenstein :La radiko esprimas la nomon de popolo. La nomo de la koncerna lando estas derivata de la radiko per aldono de la Fundamenta sufikso -uj-.
Germanujo apartenas al ĉi tiu grupo. Multaj homoj nuntempe opinias, ke oni ne povas kompreni landon kiel iu ujo por certa etna grupo kaj ĉi tial preferas la finaĵon "-io" anstataŭ "-ujo", alivorte "Germanio". Sed la radiko restas "german-", sen "-i-", do la "popolo" estas germanoj¹. Löwenstein rimarkas, ke la "popolo" signifas unuflanke gento aŭ etna grupo, aliflanke civitanoj.

Mia demando havas du partojn:
1) Kial ni ne povas cedi uzi "-ujo" kaj uzi nur "-io" kaj "-lando" por landoj en la kategorio 2? Ĉi tiu praktike okazas ĝuste nun.
2) Kial ne uzu la finaĵon "-ano" por montri civitanecon ankaŭ en la kategorio 2, kiel oni jam faras kun landoj en la kategorio 1? Kaj aliaj popolnomoj montras etnaj grupoj? Ekzemple Rusio → rusiano (civitano), ruso (ano de etna grupo), kiel sergejm proponis.

Notu, ke oni ne havas ĉi tiun problemon kun landonomoj en la kategorio 1². La plejparte de landonomoj apartenas al ĉi tiu grupo, ĉiuj en Oceanio, la Amerikoj kaj preskaŭ la tuta Afriko (especte Egiptio, Etiopio, Somalio). Nur en Azio ĉirkaŭ ⅓ kaj en Eŭropo ĉirkaŭ ⅔ de landoj apartenas al la kategorio 2.

¹: Mi kredas vin, ke bavaroj, saksoj, frankoj ktp. estas etnaj grupoj en Germanio. Sed laŭ Vikipedio en Kazaĥio ekzistas etna grupo "germanoj", kaj mi vetas, ke ili ne uzas pri ili mem nomoj kiel bavaroj, saksoj, frankoj. Eble mi eraras kaj Vikipedio havas falsan informon.
²: La Akademio listigas ses esceptoj, kiuj apartenas al la kategorio 1, sed havas la finaĵon "-lando". Por ĉi tiuj landoj la nomo de civitano kaj responda etna grupo estus tre facila: Pollando → pollandano, polo; Tajlando → tajlandano, tajo ktp.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 15:42:30

@metsis
mi nur riferis al "german'i'an'o'j" paralele al "rus'i'an'o'j" por esprimi civitecon "ano de germanio" kaj ne etnon "germano".

@sergejm
Mi ne scias, ĉu estas vortoj por distingi francojn kaj francianoj, germanoj kaj germanianoj en la franca kaj germana lingvojn. Se ne, oni povas ne kompreni la distingon ekster Rusio.
En la Hispana nur estas "ruso" kaj en la germana nur estas "Russe". Estas sciencaj terminoj kiel "Russländer", tamen neniu ekster akademio ilin uzas.
En Germanio, homoj kej ĉefe junuloj kiu naskiĝis kaj ekkreskis en la Eks-USSR, tamen nun vias en germanio, nomiĝas ilin mem "russaki". Tamen la plejparto el ili ne estas rusoj, tamen kazaĥoj.

sergejm (Montri la profilon) 2018-januaro-23 21:10:18

En Rusia Imperio estis multaj germanoj. Ili, mi pensas, ne dividis sin al bavaroj, saksoj ktp.
En USSR germanoj eĉ havis propran respublikon ĉe Volga. Sed dum Dua Mondmilito, oni malformis ĉi tiun respublikon kaj sendis la germanoj al Kazaĥio. Post disfalo de USSR multaj tiuj germanoj havis ebleco 'repatrujiĝi' al Germanio kaj certe kunprenis siajn familianojn.

Reen al la supro