Al la enhavo

Esperantidoj

de jan aleksan, 2008-junio-04

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-04 17:52:15

Saluton al ĉiuj,

Mi ne volas malfermi debaton pri reformoj de Esperanto. Simple, tiu temo interesiĝas min. Sube estas kelkaj Esperantidoj kiuj mi trovis interete. Ĝi havas sian propran retpaĝon:

Arlipo
Esperanto de DLT (Distribuita Lingvo-Tradukado)
Esperanto sen fleksio
Mondezo
Mondlango (Ulango)

Laŭ mi, Arlipo kaj Mondlango ne estas interesa, estas kvazaŭ alia lingvo kompare al Eo. La tri aliaj havas interesan ideon.

Aliaj trovebla ĉi-tie: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantidoj

Ĉu vi konas aliajn interesajn esperantidojn? Mi ne enmetis Ido ĉar ĉiuj konas.

ridulo.gif,

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-27 12:34:19

ankaŭ UTL (universal translation language) uzas Esperanton:

http://www.xente.mundo-r.com/utl/index.html

R2D2! (Montri la profilon) 2008-junio-28 20:12:36

jan aleksan:ankaŭ UTL (universal translation language) uzas Esperanton:

http://www.xente.mundo-r.com/utl/index.html
Mı ŝatas UTLa ıdeon prı relatıvoj: kjo, kjel, kjam, ktp. Eble mı uzos ĝın en mıa Eo.

—Ilhuıtemoc

sinjoro (Montri la profilon) 2008-julio-09 19:39:53

R2D2!:
Eble mı uzos ĝın en mıa Eo.
Aha, via Esperanto? Kiel ĝi diferencas kompare kun la mia - krom tio, ke super "i" vi ne uzas punktojn? ridulo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-09 19:55:47

sinjoro:Kiel ĝi diferencas kompare kun la mia - krom tio, ke super "i" vi ne uzas punktojn? ridulo.gif
Bona ideo, cetere. Al kio ili utilas? ridulo.gif Jen kroma ekzemplo de "supersigno" kiun oni povus forpreni!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-10 08:39:29

jen alia propono, kun pli gravajn ŝanĝojn:

http://ca.geocities.com/handydad/logantiu/index.ht...

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-10 14:54:49

Al kio ili utilas? ridulo.gif
Oni uzis ilin kiam la libroj estis skribataj per mano: la skribado de la monaĥoj estis tre malfacila por kompreni, kaj en tiu ĥaoso estis surmetata punkto sur la i-oj por iĝi ilin pli kompreneblaj.

Kaj ili alvenis ĝis ni...

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-10 15:33:58

Interese. Ŝajnas pli-malpli kiel la kialo je la inversa ordo de butonoj en virinaj vestaĵoj. Iam servistoj vestis virinojn, kaj tial la butonoj estis inversaj. Nun ne plu estas servistoj, sed butonoj restis tie.

joco (Montri la profilon) 2008-julio-28 20:30:07

mnlg:Interese. Ŝajnas pli-malpli kiel la kialo je la inversa ordo de butonoj en virinaj vestaĵoj. Iam servistoj vestis virinojn, kaj tial la butonoj estis inversaj. Nun ne plu estas servistoj, sed butonoj restis tie.
Se mi bone scias ankau aristokratoj estis vestita per la helpo de servistoj. Ĉu ili devis tamen mem butoni?

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-julio-29 07:12:44

Laŭ mi nun tiu estas vere stranga, ke homoj daŭras ŝanĝi Esperanton dum ke existas efektive bonega faraĵo kiel "Ido".
Do tiu ido existigis la simplecon,belsonecon kaj regulecon, kiujn deklaris pri ĝi-mem "Esperanto", sed verŝajne ne havas.
Tamen ne pensu min ofendulo kontraŭ Esperanto,do mi komprenas ĝian grandan rolon por la popularigo de lingvoj artifikaj.
La unua lingvo artifika,kion mi ekstudis, estis "Esperanton",sed ĝi tre rapide senreviĝis min kaj mi finis la studon.Kial,do, mi ĉesigis ĝin?....Ĉar mi klare ekvidis,ke multe da tiu,kiun "Esperanto" diras pri ĝi-mem, ne atingas la nivelon bezonatan en ĉiumonda helpanta lingvo.
"Idon" mi ekkonis multe pli malfrue kaj dekomence ne iĝis impresita far ĝi,ankaŭ ĉar mi prelegis tian opinion,ke la uloj, ke ĝin kreis,ne estis morale puraj ye "Esperanto" kaj ĉefe ye Zamenĥof.Poste mi ankaŭ ekkonis,ke la situacio ne estis tia simpla pri ĉio ĉi,kiel iaj uloj volas montri,sed tiu ne gravas nun por mi,ĉar:"Tiu,kiu reekmemoros la pasintecon,perdu lian okulon"-tiu estas rusa proverbo,ke volas diri:se ni volas vivi en paco kaj progresi,do, pardonu unu al aliu ĉiujn malbonajn farojn kaj eĉ ne ekmemoru ilin en viaj propraj pensoj.
Antaŭnelonge ye iom da tagoj mi ŝarĝis el la "Internet" la gramaron de "Ido",tralegis ĝin atenteme kaj admiris tiun lingvon pro sia klareco,reguleco,belfoneco,-komparante al "Esperanto".
Yes,se ni prenus ĉiun elementon aparte,do ni povas diri: tiu ne gravas,do,tiom kaj tiom da homoj uzas "Esperanton" dum tiom kaj tiom da jaroj.....
Sed mi suspektas,ke pli da homoj finis ilian konecon kun ĝi malreviĝitaj.Gloron al Survivintaj! ridulo.gif
Do, mia nuna elekto estas "Ido",ke okazas mirinde kaj surprize vera kandidado kun ĝiaj ĉiuj kvalitoj por esti la helpanta lingvo en la mondo.

P.S.
oni povas diri,ke la parolantoj en "Ido" ne atingas la nombron interesan por lerni ĝin.NU...tion ni povas ŝanĝi ni-mem kaj tute rapide...
Ankaŭ al tiuj Esperantistoj,kiuj volos respondi al mi pri la kvalitoj de "Ido", mi rekomendas lerni ĝin kaj poste fari tion.
Ankaŭ tiuj,kiuj interesiĝos pri "Ido",bonvolu kontaktiĝi kun mi ye ICQ:230702878 (ĉiatempe nevidebla,sed batu kaj se mi aktivas,respondos), aŭ - Messinger : taciturn_@mail.ru ,aŭ - mia e-mail:lordofmist@mail.ru

Reen al la supro