Więcej

kalkuloj

od Joffry, 7 lutego 2019

Wpisy: 29

Język: Esperanto

amigueo (Pokaż profil) 18 lutego 2019, 09:40:11

Metsis:
amigueo,
Kio signifas "on" en "2 on 3"? Se temas pri onoj, oni povas diri kiel mimoprobegal diris: du trionoj. Se la partoj de la racionala nombro ne estas entjeroj, oni devas uzi alian formon. Eble ekzistas aliaj, sed mi scias nur vorton "super": x/y ("ikso super ipso") [angle "over", svede "över", germane "über", finne "jaettuna"(=dividite per)]
Metsis,

"on" en "2 on 3" signifas hazarde kiel angle "over", svede "över", germane "über", finne "jaettuna".
sed ON estas soligo de afikso -on-, analoge: fia, aĉa, ino, aĵo, ujo, ulo, ano, eco ktp.

kvarono = on kvar = 1/4

amigueo (Pokaż profil) 18 lutego 2019, 09:56:54

plu pri "on kvar" = "kvarono".

fantazia analogio:

"minus tri" = "triminuso"
"ses minus tri" = "ses plus triminuso"

Kieas la salono?
Triminusa etaĝe.

amigueo (Pokaż profil) 18 lutego 2019, 10:12:22

pri "ordinala kvarono" aŭ ordinalono.


kiam oni uzas kvantojn por nomi elementojn kiuj aldoniĝas al serio, sed ne ĉe la fino de la serio sed hazarde interne, tiukaze, problemo de "ordinala kvarono" aŭ, pli prezice, "ordinal(a kvant)ono" aperas.


ĉu, en esperanto, "tri-kvaron-a" estas la ordinalo de "tri-kvarono"?

kelkfoje inter la tria etaĝo kaj la kvara estas intera etaĝo: la "trikomokvina" etaĝo.

Metsis (Pokaż profil) 18 lutego 2019, 13:39:59

mimoprobegal:
mi ne konsentas.
ekz. 3 2/5 estas tri kaj du kvinonoj (sen iu KOMO)
samtempe 3 2/5 = 3 4/10 = 3,4 do, tri kaj kvar dekonoj

en mia gepatra lingvo ( la rusa) ni diras 'tri plenaj du kvinonoj' aŭ 'tri plenaj kvar dekonoj'
ruse - "3 2/5 - три целых две пятых" или "3,4 - три целых четыре десятых"
Eblas, ke en la rusa oni diras tiel, sed en Esperanto ne. Vidu PMEG. La kialo estas simpla. Nur tre malmultaj frakcioj formas finan nombron. Kiel vi decimale prononcas la rezulton de 10/3?

sergejm (Pokaż profil) 18 lutego 2019, 16:33:57

tri, komo, tri ripetita - ĉu tiel?
ruse: три целых, три в периоде

Metsis (Pokaż profil) 18 lutego 2019, 21:11:47

sergejm:tri, komo, tri ripetita - ĉu tiel?
ruse: три целых, три в периоде
Mi ne scias, kiel oni elparolas senfinan nombron en E-o. "Tri ripetita" aŭ "ripetite" sonas taŭga. Mi dubas, ĉu eĉ ekzistas iu normo kiel elparoli. Plie notacioj varias de lando ĝis lando, tiel mi preskaŭ certas, ke ne ekzistas "oficiala Esperanta notacio por senfinaj, ripetaj nombroj" ridego.gif

amigueo (Pokaż profil) 20 lutego 2019, 19:33:00

Metsis:mi preskaŭ certas, ke ne ekzistas "oficiala Esperanta notacio por senfinaj, ripetaj nombroj" ridego.gif
nefinifoje tri = ĉiamkaj tri = serikaj tri = rozariaŭ tri

MiMalamasLaAnglan (Pokaż profil) 16 stycznia 2020, 17:40:09

(mi nunas parolprov' je l'Esperant')
amigueo, mi neniamas komprenpov' je via esperant' ĉaras parol' vi je sensencaĵar'.

Ĉu tio estas ĝusta Esperant'?

Zam_franca (Pokaż profil) 16 stycznia 2020, 19:23:00

MiMalamasLaAnglan:(mi nunas parolprov' je l'Esperant')
Saluton.
Kial do? Ĉu por amuzo?

Wróć do góry