Al la enhavo

“SUPERRUZATO” anstataŭ PENDILO aŭ PENDIGITO (angle: HANGMAN)

de StefKo, 2019-majo-15

Mesaĝoj: 90

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-15 19:37:14

vidu: [https://en.wikipedia.org/wiki/Hangman_(game)])

Mi proponas vortludo kiun infanoj nomas „pendilo” aŭ “pendigito". “Pendilo” estas ludo por du personoj (A kaj B). Mia verianto estas sen desegni. Unua persono elpensas vorton kaj skribas tiom da substrekoj, kiom da literoj havas la vorto (kun la lasta litero), egz. A elpensis: “ESPERANTO” do A skribas: “_ _ _ _ _ _ _ _ O”. Persono B proponas iun literon. Se tiu litero ekzistas en la vorto, persono A skribas ĝin (unufoje, dufoje…). Se ne ekzistas – desegnas unuan elementon de pendilo. Poste – la duan literon k.t.p. La ludo finiĝas kiam persono A finigas desegni pendilon kun pendigito (skize) aŭ persono B divenas vorton.

Ni ne desegnados la pendilon sed skribados litero-post-litere la vorton, ekz. “SUPERRUZATO” (pro tio la temo “SUPERRUZATO" anstataŭ PENDILO).

Refoje, paŝoj:
1. A elpensas vorton kaj skribas substrekojn en sia poŝtaĵo, ekz. ESPERANTO, do A skribas: _ _ _ _ _ _ _ _ O (oni estu kun lasta litero!)
2. B skribas en sia poŝtaĵo sian literon ekz. K
3. A konstatas, ke litero K mankas en la vorto, do respondas „K - ne” kaj skribas literon S (el vorto SUPERRUZATO) en sia poŝtaĵo: S
4. B skribas sekvan literon – korektas sian poŝtaĵon alskribante sekvan literon, ekz. E
5. A konstatas, ke litero E estas en la vorto, do respondas „E - jes 2x” kaj skribas literon dufoje – korektas sian poŝtaĵon: E _ _ E _ _ _ _ _O
K.t.p….
Kiam persono A finigos vorton: SUPERRUZATO – venkos (la vorton li devas skribi en sia postaĵo), kiam persono B divenos lastan literon el vorto elpensita per A – li venkos.

Mi komencas. Kiu pruvos? Nur unu persono, do ĉiu sekva – rezignu la respondon (kaj komencu la novan ludon)!:

_ _ _ _ _ _ _ _ O

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-16 12:59:52

Neniu akceptos defion? Unu, unuan literon je komenco!

Vinisus (Montri la profilon) 2019-majo-16 13:32:54

Jes, bonega ludo!

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-16 14:32:25

Vinisus:Jes, bonega ludo!
Literon!

Vinisus (Montri la profilon) 2019-majo-19 10:31:15

nomata

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-19 13:13:02

Vinisus:nomata
Por kio tiu vorto?

Vinisus (Montri la profilon) 2019-majo-28 16:13:12

Kial ne?

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-09 21:32:12

Vinisus:Kial ne?
Ĉu vi tralegis atente mian enskribaĵon?
Oni devas skribi lastan literon de via vorto, do "A" antaŭita de _ _ _ _ _ , do tiel: _ _ _ _ _ A
La dua ludanto (ekz. mi) devas diveni vian vorton litero post litero.
Ekpensu duan vorton kaj skribu signojn _ kaj ĝian lastan literon.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-junio-09 22:45:53

Severa

- - - - - K

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-10 14:43:53

Vinisus:Severa

- - - - - K
T

Reen al la supro