Al la enhavo

La signifo de la vorto "Esperanto"

de Hydra98, 2019-junio-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Hydra98 (Montri la profilon) 2019-junio-13 10:14:02

Oni diras, ke la vorto "Esperanto" signifas "one who hopes" angle. Kial "one who hopes" ne estas "Esperulo" aŭ "Esperantulo". Mi tradukus "Esperanto" tiel "ongoing/continuous hope"...

Mi ankoraŭ lernas Esperanton, tial bonvolu forgesi (kaj korekti) miajn gramatikajn erarojn

sudanglo (Montri la profilon) 2019-junio-13 12:41:42

One doesn't say komencantulo for a beginner, as komencanto is already a person. So the 'ul' would be redundant. For the same reason one wouldn't say esperantulo (small 'e') for one who hopes.

An esperulo would I suppose be someone characterised by hope. (optimist ?)

As I recall it, in the early days the language didn't have a name. It was just la lingvo internacia. But Zamenhof signed himself as D-ro Esperanto. and this is how the language came to be referred to as Esperanto.

Hydra98 (Montri la profilon) 2019-junio-13 14:04:58

sudanglo:One doesn't say komencantulo for a beginner, as komencanto is already a person. So the 'ul' would be redundant. For the same reason one wouldn't say esperantulo (small 'e') for one who hopes.

An esperulo would I suppose be someone characterised by hope. (optimist ?)

As I recall it, in the early days the language didn't have a name. It was just la lingvo internacia. But Zamenhof signed himself as D-ro Esperanto. and this is how the language came to be referred to as Esperanto.
Thank you for the explanation!

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-junio-13 19:14:53

Unu el la bazaj kaj gravaj reguloj de Esperanto estas la principo de neceso kaj sufiĉo.
Sube troviĝas tro multe da literoj, sed necesas iom toleri kaj finfine tralegi la artikolon.
Do, jen:
La teksto de la fama principo, aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913) estas la jena:
"La Akademio rekomendas al la E-istaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en E.:
a) Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare la ideon reprezentotan de tiu vorto;
b) Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa."
Esplorante ĉi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evidente postulas la fikson de la gramatikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Nome, por scii, ke nobelo, najbaro jam klare elvokas la ideon de persono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (noblulo, proksimulo), oni devas scii ankaŭ, ke nobel, najbar estas substantivaj, nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Same, por signi ilon broso sufiĉas, dum oni devas diri kombilo, tio sekvas el la subst. karaktero de bros, kaj el la verba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la karakterfikso de l' radikoj pendas en la aero.
La dua principo, kiun, kontraŭ alia teksto de Saussure, oni akceptis laŭ la propono de Chefech, ne estas feliĉe konceptita, ĉar ĝi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kunteksto povas havi rolon en stilo poezia, sed en proza, precipe en scienca verko ĝia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomendinda.
La originala teksto de Saussure tekstas:
"b) Principo de sufiĉo: oni ne devas senutile ripeti dufoje la saman ideon en la sama vorto kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita."
En unu frazo oni povus resumi la P-on jene:
"Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita." (KALOCSAY)

resume: la sufikso -ant- kaj la finaĝo -o klare montras sen iuj aliaj vortopartoj, ke temas pri substantivo - persono aŭ objekto, kiu esperas en prezento.
la sufikso -ul-, kiu karakterizas homon, ĉikaze estas superflua, nenecesa.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-14 00:28:06

Ĉe radiko de adjektiva karaktero, ekz. blank-, por fari personon, necesas uzi -ulo: "blankulo", ĉar "blanko" estas eco esti blanka = "blankeco". En "blankeco" -ec- estas superflua.
Kvankam sufikso -ant- ankaŭ havas adjektivan karakteron, post ĝi -ul- estas superflua kaj -ec- estas necesa.
Do, "esperanto" estas ulo, kiu esperas, kaj "esperanteco" estas eco esperi.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-14 07:22:57

Mi komencas kliniĝi al la opinio, ke la teorioj de la vortfarado en E-o estas plejparte sensencaĵoj, kiujn oni poste inventis por defendi E-on kontraŭ Ido. Dum siaj komencaj jaroj Ido havis ŝancon venki E-on per allogi ties parolantoj, ĉar Ido estas pli proksima ol E-o al okcienteŭropaj hindoeŭropaj lingvoj, kies parolantoj formis tre grandan parton de la parolantoj de E-o. Kaj la advokatoj de Ido argumentis, ke E-o malhavas teorion pri vortfarado. Ĉi tial René de Saussure inventis tiujn teoriojn.

Feliĉe en praktiko la afero multfoje estas simpla.
  • "esperanto" estas iu aŭ io, kiu esperas
  • "blanka" signifas, ke iu aŭ io havas econ havi tiun koloron
  • "blanko" signifas la koloron mem aŭ iun aŭ ion, kiu havas tiun koloron
  • "blankeco" signifas econ de io blanka, vd. PIV-on : sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas (de Z)

Reen al la supro