Al la enhavo

Julia Isbrücker-Jaro 2020 - Invito al kunlaboro

de Turfalko, 2019-oktobro-19

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2019-oktobro-19 19:32:57

Julia Isbrücker-Jaro 2020
Invito al kunlaboro

2020 estos la 100a datreveno de la 12a Universala Kongreso en Hago (1920). Julia Isbrücker (kun-)organizis ĝin. La realigo de tiu kongreso pruvas, ke ankaŭ granda milito ne povas neniigi nian lingvon. Julia (kun-)fondis Internacian Esperanto-Instituton IEI kaj Universalan Ligon UL kaj (kun-)eldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj.

Sur la 100-Stela monero 2018 aperis viro: René de Saussure, la inventinto de la universala mono Spesmilo. Tial sur la 50-Stela aperu virino. 2020 mi planas eldoni arĝentan 50-Stelan moneron - simila al la Maria Theresia-Taler - por la honoro de Julia.

Mi jam kolektas materialon pri Julia. Ekzemple oni povas tiun materialon uzi por vikipedia artikolo. La ekzistanta artikolo pri Julia ĵus tradukiĝis en la persan.

La kolektita materialo aperos kaj en la formo de vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj kaj kiel broŝuro.

Bonvolu sendi al mi tekstojn kaj fotojn de kaj pri Julia. En la fina eldonaĵo via nomo estos menciita.

Salutas Walter Klag, esperanto@chello.at.

Reen al la supro