Al la enhavo

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

de Jxusteno, 2019-novembro-06

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-12 16:49:11

Viaj ekzemploj ne estas bonaj. Vi nepre konas la sekson de via instruisto kaj vi nepre konas la sekson de la nova prezidanto, se ĉi-lasta diris ion aĉegan.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-12 20:55:17

Zam_franca:Viaj ekzemploj ne estas bonaj. Vi nepre konas la sekson de via instruisto kaj vi nepre konas la sekson de la nova prezidanto, se ĉi-lasta diris ion aĉegan.
Ne temas pri tio, ĉu mi konas aŭ ne konas. La ideo estas, ke preskaŭ ĉiam sufiĉas diri "ri".
 
  • Oni elektis novan prezidenton en Ruritanio. En sia inaŭgura parolo ri diris…

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-12 22:09:09

Zam_franca:Mi pensas same tion, kion diris novatago. Tamen mi defendas ja la LGBT-rajtojn.
Vi konsentas kun la aĉa mokado de Novatago? Novatago ŝajnas implici, ke Esperanto estas nur lingvo por viroj kaj virinoj, kaj eĉ aŭdacas diri, ke alie pensantaj homoj foriru... Sed vi tamen defendas iel ies rajtojn?

Metsis:La plej simpla sistemo estas, ke oni nomas ĉiuj "ri" kaj "homo".
Tio solvas nur la pronoman problemon, sed ne la problemon pri parencoj:

"Mi ne havas fratojn kaj fratinojn, sed mi ja havas neduuman (...)on."
"Mi demandis al mia (...)o, ĉu ri ŝatus vojaĝi tien kun mi."

Kiel oni finu ĉi tiujn frazojn sen vorto kiel ekzemple "sibo", kiu estas menciita en la unua mesaĝo de ĉi tiu fadeno?

Zam_franca:Viaj ekzemploj ne estas bonaj. Vi nepre konas la sekson de via instruisto kaj vi nepre konas la sekson de la nova prezidanto, se ĉi-lasta diris ion aĉegan.
Eble oni ja scias la sekson de la persono, sed preferas prisilenti ĝin por protekti rian privatecon, ekzemple se estas malmultaj aŭ nur unu persono de iu sekso en la grupo. Aŭ eble la sekso de la persono estas neduuma, kaj tial oni uzas "ri".

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-13 10:29:18

novatago:You don't speak Esperanto, so I'm not speaking Esperanto to you.

To speak Esperanto it's not mandatory but it's mandatory to accept "la netuêbleco" of the grammar if you want to speak Esperanto. And some of the things in your proposal touch the grammar (indeed and as thousands of times explained). Read this https://tinyurl.com/netusheblecoestasbeno . So, as you aren't accepting that, just choose another artificial language and stop annoying Esperanto speakers. Lidepla fits for people like you or just speak English because you don't understand the target of Esperanto.

You can play with Esperanto grammar and vocabulary as much as you want, but don't call the result Esperanto.

Please leave room to those who want to do the right thing.

Esperanto has not such a problem, so it doesn't need solutions. Esperanto works and it have been working for 132 years now. So, don't touch what it's not broken.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Mi multe samopinias vin en ĉi tiu rilato. Ĉiu homo finfine devus deklari sian sekson.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-13 16:20:00

robinvdv:
Zam_franca:Mi pensas same tion, kion diris novatago. Tamen mi defendas ja la LGBT-rajtojn.
Vi konsentas kun la aĉa mokado de Novatago? Novatago ŝajnas implici, ke Esperanto estas nur lingvo por viroj kaj virinoj, kaj eĉ aŭdacas diri, ke alie pensantaj homoj foriru... Sed vi tamen defendas iel ies rajtojn?
To speak Esperanto it's not mandatory but it's mandatory to accept "la netuêbleco" of the grammar if you want to speak Esperanto. And some of the things in your proposal touch the grammar (indeed and as thousands of times explained). Read this https://tinyurl.com/netusheblecoestasbeno . So, as you aren't accepting that, just choose another artificial language and stop annoying Esperanto speakers. Lidepla fits for people like you or just speak English because you don't understand the target of Esperanto.

You can play with Esperanto grammar and vocabulary as much as you want, but don't call the result Esperanto.

Please leave room to those who want to do the right thing.

Esperanto has not such a problem, so it doesn't need solutions. Esperanto works and it have been working for 132 years now. So, don't touch what it's not broken
- laŭ mi "abajto" kaj "eŝo" ne estas esperantaj vortoj
- mi samopinias : Esperanto ne celas esti perfekta lingvo. Ŝajnas, laŭ mi, ke ĵusteno ne komprenis tion
- Esperanto funkciis bone ekde 1887. La "projekto" de ĵusteno povus komplikigi ĝian facilecon. Ne estas nur eta "ri"

Mi koleras, kiam iu deziras ŝanĝi preskaŭ la tutvortaron de Esperanto. Mi pensas, ke ne estas plibonigo, estas provo de perfektigo. Tiuj, kiuj volas, ke Esperanto iĝu tute perfektan, ne komprenis kion Esperanto celas, laŭ mi.

Mi ne vidis klare, ke li ŝajnis implici ion aĉegan.

Mi ne konas lin. Malbonaj surprizoj estas okazeblaj. Eble iuj ĉi tie pensas, ke gesamseksulemoj estas ekstremistaj idiotoj. Sed mi ne esperas je tia malĝojigo.

Pri ri :
Mi pensas, ke mi povas elturniĝi sen uzi tiun vorton. "Tiu ulo", "Tiu", "ĉi lasta", ktp... Kaj "li aŭ ŝi" ne estas fato.
Por gehomoj kiuj ne sentas sin nek inaj nek malinaj, mi defendas ĉi-kaze "rin".

thyrolf (Montri la profilon) 2019-novembro-13 17:11:57

oni eventuale povus uzi: "geabato" aŭ "geedzo" ridulo.gif

Frano (Montri la profilon) 2019-novembro-13 18:20:44

Ardaj batalantoj por universala egaleco devas uzi nur la neŭtralan "Ĝi" por io ajn en nia Mondo (kaj ekster Ĝi). Ĉiuj aliaj rajtas uzi ankaŭ "Li-n" kaj "Ŝi-n" okulumo.gif
(La deksepa regulo de netuŝebla fundamento)

Carlo_Lambda (Montri la profilon) 2019-novembro-13 19:02:45

Sincere, mi ŝajnas legi multajn malamojn en viaj respondoj. Se mi havus problemon pri identigo kun mia genro aŭ se mi estus aktivulo LGBTQI +, mi estus tre tre vundita de viaj vortoj.

Ne plaĉas al ni aŭ al iu diri kiel uzi la lingvon, kiun ni parolas. Unue ni lernas la lingvon per ĉi tiuj reguloj kaj tiam liberaj al ĉiuj por fari tion, kion ĝi volas. Tiel longe kiel ni trudas nenion, ne estas problemoj.
Kaj se multaj esperantistoj uzas novajn vortojn aŭ regulojn, Si estos aldonitaj aŭ modifitaj en la vortaro kaj / aŭ la PMEG.

Sed bonvolu, ne ĝenu aŭ ataku homojn aŭ grupojn

Frano (Montri la profilon) 2019-novembro-13 20:31:51

Carlo_Lambda:Se mi havus problemon pri identigo kun mia genro aŭ se mi estus aktivulo LGBTQI + ...
Carlo_Lambda:Unue, oni ne konfuzu la gramatikajn genron kaj genron kun la biologia sekso
Genro estas kultura, sekso estas biologia. vortoj ne havas sekson kaj ne povas reproduktiĝi sen la helpo de homo.
Nu, tio ĝenas min, ke oni uzas la vorton "sekso" anstataŭ "genro" ĉar ĝi konfuzas ....
.
Kio estas "mia genro" ?

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-13 21:26:38

Carlo_Lambda:Unue, oni ne konfuzu la gramatikajn genron kaj genron kun la biologia sekso.
Precize. Gramatikaj genroj estas lingvaj kategorioj, sociaj genroj estas soci-kulturaj kategorioj, kaj seksoj estas biologiaj kategorioj. Ne estas, kaj miascie neniam estis, rektaj rilatoj inter ili. Kiom da sociaj genroj estas, neniu scias, kaj la nombro varias depende de la tempo, la kulturo, la socio kaj de la demanato. Kiom da gramatikaj genroj estas en Esperanto: tri.

Ĉar oni ne konfuzu tiujn tri malsamajn kategoriojn lingvajn, kulturajn kaj biologiajn, - oni nepre ne kreu pluajn lingvajn kategoriojn pro la kialo, ke estas pluaj soci-kulturaj kategorioj. Tio ja estus konfuzo.

Se mi parolas kun persono, kiu volas esti priparolata nek per "ŝi", nek per "li", nek per "ĝi", mi respektos tiun deziron, kaj nur uzos la personan nomon. Se la persono insistas, ke mi uzu "ri", "ŝli" aŭ "popokatepetlo", mi kredeble ne faros tion, ĉar -kiel vi tre ĝuste konstatis- "ne plaĉas al ni aŭ al iu diri kiel uzi la lingvon, kiun ni parolas."

Carlo_Lambda: mi estus tre tre vundita
Ŝajnas al mi, ke esti tre, tre vunditaj, estas nuntempe tre, tre grava parto de homa interagado. Eble la homaro konfrontu la gravajn problemojn, da kiuj ni havas sufiĉe, kaj ne ploru pri unua-mondaj problemetoj.

Reen al la supro