Al la enhavo

11-an de novembro – Nacia Tago de Sendependeco en Pollando

de StefKo, 2019-novembro-11

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-12 14:03:03

Kiel mi jam skribis, mi ĉerpas informaĵojn el divers-landaj kaj divers-lingvaj komunikiloj, inkluzive el polaj. Ĉu "pan" StefKo havas la saman eblecon?..
Ezemple, hodiaŭ Deutsche Welle komunikis al mi pri la hieraŭa "festa" marŝo de polaj naciistoj laŭ stratoj de Varsovio kun naziaj kaj anti-semitaj devizoj.
Ĉu tio veras aŭ la "kovardaj" germanoj kalumnias kontraŭ la "noblaj" poloj?

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-12 16:34:54

IgorSokoloff:Kiel mi jam skribis, mi ĉerpas informaĵojn el divers-landaj kaj divers-lingvaj komunikiloj, inkluzive el polaj. Ĉu "pan" StefKo havas la saman eblecon?..
Ezemple, hodiaŭ Deutsche Welle komunikis al mi pri la hieraŭa "festa" marŝo de polaj naciistoj laŭ stratoj de Varsovio kun naziaj kaj anti-semitaj devizoj.
Ĉu tio veras aŭ la "kovardaj" germanoj kalumnias kontraŭ la "noblaj" poloj?
Tiel mi skribis. Mi ĉerpas la informaĵoj el diversaj komunikiloj (el la rusaj - tre rare), ofte mi komparas ilin. Tio ne signifas ke, laŭ mi, la rusaj servas nur malveron. Iam mi konsentas ĝuste kun ilia opinio.
Rilate al dua rimarko - jes, vi pravas. Tio estas vero. Mi ne hezitas malbonon nomi malbono. En Pollando estas, malfeliĉe, ankaŭ tiaj grupoj kaj politikistoj apogantaj ilin (same kiel en Rusujo, Germanujo, k.t.p.).

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-12 17:52:07

Primitiva demagogio, "pan" StefKo... En Rusio, kaj des pli en la ĉefurbo, naziistoj kaj anti-semitoj ne marŝadas laŭ stratoj, kiel okazas en Pollando, Ukrainio kaj t.n. Baltaj ŝtatoj. Ĉe tio gravas, ke tiaj marŝoj estas permesitaj de aŭtoritatoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-12 20:23:59

Jes, danke al Putin', manifestantoj kun afiŝoj devas, se ili volas manifesti sen permeso, manifesti je 50 metroj unu de la aliaj!
Jen ekzemploj da putinaj leĝoj kiuj estas tre utila kontraŭ nazioj... Kaj aliuloj : https://www.fidh.org/fr/regions/europe-asie-centra...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-13 08:28:22

Kaj kio estas FIDH?.. Ankoraŭ unu okcidente kreita kaj oksidente financita organizaĵo, simila al "Human Rights Watch" kaj "Amnesty International", kiuj fakte estas politikaj instrumentoj de t.n. "okcidenta civilizacio", t.e. de la anglo-saksaj hegemonoj kaj iliaj unua-rangaj vasaloj el "G-7".
Kaj kio estas la ŝajne rus-devena aŭtoro de tiu supraĵa, diletanta artikoleto?.. Probable ankoraŭ unu "grant-eater" de Soros-fonduso... Mi tamen ne trovis la menciitajn ekzemplojn en tiu artikoleto.
Informiĝi pri "kvindek metroj" mi ankaŭ ne sukcesis, ĉar tiu sajto ne enlasas min, probable suspektante, ke mi estas "kremla trolo".
----------
Prigramatika rimarko:
Ne "unu el la aliaj", sed "unu de la aliaj".

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-13 08:51:25

IgorSokoloff:Primitiva demagogio, "pan" StefKo... En Rusio, kaj des pli en la ĉefurbo, naziistoj kaj anti-semitoj ne marŝadas laŭ stratoj, kiel okazas en Pollando, Ukrainio kaj t.n. Baltaj ŝtatoj. Ĉe tio gravas, ke tiaj marŝoj estas permesitaj de aŭtoritatoj.
Legu atente! Mi nur skribis ke ekzistas kaj ne amase marŝas (sed ni vidas iafoje rusajn naciistojn marŝantajn sur stratoj de Moskvo. La pola propagando?). Ĉu en Rusujo ne ekzistas homoj, grupoj, havantaj naciismajn opiniojn?
Naziistoj? Ili estas malmultaj kaj kaze de identifikigo oni punas ilin!
Ĉar vi konas la polan, legu pri tia lasta afero: https://www.tvn24.pl/wiadomosci-z-kraju,3/urodziny...
En Pollando estas pli granda libero por manifesti tiajn opiniojn (sed ne naziajn kaj komunismajn). Povas esti ke tial ni pli ofte vidas ilin. Pola naciismo estas, plej multe, la naciismo kontraŭ islamanoj. Ĉu prave? Opinioj estas disigitaj.
Koncerne ukraina naciismo - mi jesas.
Koncerne la baltaj ŝtatoj - en Pollando ili ne estas bone konataj. Ni ne interesas pri ili same kiel rusoj (escepte de Litovujo).

Almetaĵo:
Simpatio/malsimpatio de poloj al araboj - 13%/65%, al judoj - 31%/33%, ukrainoj - 31%/41%, germanoj - 36%/34%..., ĉeĥoj - 56%/11% (pleje/malpleje)
Informfonto: cbos.pl

Evidente la malsimpatio ne egalas la naciismon!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-13 11:18:33

Ho ve, ankaŭ la indikita pola sajto ne enlasas min...
Citaĵo:
"...En Pollando estas pli granda libero por manifesti tiajn opiniojn (sed ne naziajn kaj komunismajn)..."
Nu, se la polaj komunistoj ne rajtas manifesti siajn opiniojn, sekve la pola socio ne estas reale libera. Interalie, ĉu Andrzej Piskorski daŭre troviĝas enprizone pro sia simpatio al Rusio?
Citaĵo:
"...Koncerne la baltaj ŝtatoj - en Pollando ili ne estas bone konataj. Ni ne interesas pri ili same kiel rusoj (escepte de Litovujo)..."
Verŝajne vi iom misskribis — ne "same kiel rusoj", sed "kiel rusoj". Ĉar multaj rusoj interesiĝas pri la situacio en la baltaj ŝtatoj, kie rezidas multe da t.n. ruslingvanoj, kies rajtoj oni konstante malrespektas.
Sed kial la poloj interesiĝas pri Litovio?.. Ĉu pro tio, ke en Pollando oni daŭre konsideras ĉi-landon kiel sia provinco, kaj litovojn kiel siaj "chłopoj"?
Ĉu haveblas ciferoj ankaŭ pri simpatio/antipatio rilate al la rusoj?

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-13 13:02:05

IgorSokoloff:Ho ve, ankaŭ la indikita pola sajto ne enlasas min...
Citaĵo:
"...En Pollando estas pli granda libero por manifesti tiajn opiniojn (sed ne naziajn kaj komunismajn)..."
Nu, se la polaj komunistoj ne rajtas manifesti siajn opiniojn, sekve la pola socio ne estas reale libera. Interalie, ĉu Andrzej Piskorski daŭre troviĝas enprizone pro sia simpatio al Rusio?
Citaĵo:
"...Koncerne la baltaj ŝtatoj - en Pollando ili ne estas bone konataj. Ni ne interesas pri ili same kiel rusoj (escepte de Litovujo)..."
Verŝajne vi iom misskribis — ne "same kiel rusoj", sed "kiel rusoj". Ĉar multaj rusoj interesiĝas pri la situacio en la baltaj ŝtatoj, kie rezidas multe da t.n. ruslingvanoj, kies rajtoj oni konstante malrespektas.
Sed kial la poloj interesiĝas pri Litovio?.. Ĉu pro tio, ke en Pollando oni daŭre konsideras ĉi-landon kiel sia provinco, kaj litovojn kiel siaj "chłopoj"?
Ĉu haveblas ciferoj ankaŭ pri simpatio/antipatio rilate al la rusoj?
"Koncerne la baltaj ŝtatoj" - jes mi konsentas kun vi kaj mi komprenas tion. Ni interesas same pri poloj loĝantaj en Vilno kaj apud Vilno.

"en Pollando oni daŭre konsideras ĉi-landon kiel sia provinco" - Poloj konsideras ĉi-landon kiel ESTINTA(!) provinco. Pollando kun Litovujo tra kelkaj jarcentoj estis en LIBERVOLA UNIO. Unua reĝo (kaj sekvaj) de tiu unio estis litovo! Ne sugestu al nesciantoj ke Pollando estis okupanto de Litovujo. Bedaŭrinde, en 1919 j., kiam oni establis limojn de la ŝtatoj post unu MM, estiĝis bataloj inter Pollando kaj novoformiĝanta litova ŝtato. Tio estas malhela karto de la historio de la multcentjaraj rilatoj pola-litovaj.

"la indikita pola sajto ne enlasas min" - Mi provis, ligilo funkcias.

Rilate al "ciferoj pri simpatio/antipatio rilate al la rusoj" - mi citis la informfonton. Vi menciis pri via kono de la pola - utiligu ĝin! Rimarku ankaŭ iliajn dinamismon. Mi aldonas, anticipe, ke kulpo estas ambaŭflanka, do pola ankaŭ.

Kara IgorSokolov, vi trovu por vi iun historiiston por diskutadi pri la historio (kaj plivastigu vian sciojn). Mi jam kelfoje skribis pri tio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-13 13:28:12

IgorSokoloff:Kaj kio estas FIDH?.. Ankoraŭ unu okcidente kreita kaj oksidente financita organizaĵo, simila al "Human Rights Watch" kaj "Amnesty International", kiuj fakte estas politikaj instrumentoj de t.n. "okcidenta civilizacio", t.e. de la anglo-saksaj hegemonoj kaj iliaj unua-rangaj vasaloj el "G-7".
Kaj kio estas la ŝajne rus-devena aŭtoro de tiu supraĵa, diletanta artikoleto?.. Probable ankoraŭ unu "grant-eater" de Soros-fonduso... Mi tamen ne trovis la menciitajn ekzemplojn en tiu artikoleto.
Informiĝi pri "kvindek metroj" mi ankaŭ ne sukcesis, ĉar tiu sajto ne enlasas min, probable suspektante, ke mi estas "kremla trolo".
Amnesty International estas okcidenta organizo, financita per NATO, kiu kritikas ankaŭ ekzemple... Francujon post la epizodo de la morto de iu junulo kiu falis en riveregon, pro policana interveno dum festo.

Jen la ligilo de la dokumento menciita en la artikolo : loisrussie_web_finalv4.pdf

Ĉu vi povus klarigi al mi kial la okcidentaj gazetoj, kiuj estas peonoj de NATO, volus, ke la rusoj ne legu siajn propagandajn artikolojn, kiuj mensogadas pri la situacio en Rusujo?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-13 14:11:01

Ankaŭ "cbos.pl" ne enlasas min, verŝajne ne dezirante havi gaston el "imperiema" Rusio.
Mi tamen senprobleme vizitas la sajtojn de Gazeta Wyborcza„ Solidarność, Dziennik, Gazeta Prawna, dum la paĝaro de Rzeczpospolita ankaŭ ne ovras por mi sian pordeton.
En la temo pri la Dua Mond-milito ankaŭ mi skribis kelke da vortoj koncerne nian diskutadon. Ĉi-foje mi provu esti pli ĝentila:
"Pan" Stefko, se vi ne kapablas gaje kaj senstreĉe polimiki, do sidu kviete en via "pola legom-ĝardeno" kaj ne ĵetu ŝtonetojn en la "rusan korton", t.e. detenu vin de negativaj mencioj pri Rusio/Sovetio kaj pri la rusoj/sovetianoj.

Reen al la supro