Al la enhavo

Ĉu la vorto "ŝrank/um/i" taŭgas?

de Jxusteno, 2019-novembro-26

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-26 15:53:28

Al mi ŝajnas, ke Esperanta vorto "ŝrankumi" tre taŭgus en la senco de "kaŝi sian seksan/genran orientiĝon aŭ genran identiĝon". Vorto "el/ŝrank/um/iĝ/i" signifus "eliĝi el la ŝrankumo", "komuniki al iu sian seksan/genran orientiĝon aŭ genran identiĝon".

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-26 16:56:08

Ĉiu havas propran skeleton en la ŝranko. Se via skeleto estas via seksa orientiĝo - kaŝu ĝin en via ŝranko. Aliuloj povas voli kaŝi en sia ŝranko ion alian.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-26 17:28:38

Ĉi tio estas preskaŭa tradukprunto de la angla to come out of the closet.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-26 21:05:08

La ekzmploj el vortaro.net:

malkovriĝi
(...)
la plano de l’ junulo malkovriĝas
(...)
malkaŝi
(...)
kiu malkaŝas sekreton estas kiel kalumnianto
(...)

Do analogie: Malkaŝi sian seksan orientiĝon

ŝrankumi povas signifi disponi enhavon de sia ŝranko
elŝrankumiĝi/elŝrankiĝi(?) povas signifi la samon (kion vi priskribas) sed kiel metaforo

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-26 21:13:09

elŝrankiĝi - estas evento de anekdotoj, kie la amanto kaŝas sin enla ŝranko de la neatendite veninta edzo.

Reen al la supro