Al la enhavo

Kial oni en Esperantujo malmulte parolas pri la eksterduumaj genroj 🏳️‍🌈?

de Jxusteno, 2019-decembro-03

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 20:17:45

Estas ja multe da diversegaj eksterduumaj genroj. Jen estas ekzemploj.
Rimarko: la difinoj povas esti neprecizaj kaj foje eĉ neĝustaj

nulgenro (angle: agender) - nula genro.

neŭtrogenro (angle: neutrois) - neŭtra genro.

profundgenro (angle: abimegender) - profunda genro.

etendgenro (angle: aethergender) - genro, sentanta sin larĝa, ordonanta, enspiranta kaj forta.

fremdgenro (angle: aliengender)- genro "sentanta sin eksterplanedeca".

arkaikgenro (angle: archaicgender) - antikveca kaj maljuneca genro.

nombrogenro (angle: arithmogender)- nombra genro;
ĝi povas varii de iuj nombroj, pozitivaj, negativaj, dekumaj, onoj, ktp.

stelgenro (angle: astergender) - genro rilata al stelo.

spacgenro (angle: astralgender) - genro, sentanta sin konektita al la spaco.

naturgenro (angle: biogender) - genro, iumaniere konektita al la naturo.

kaosgenro (chaosgender) - konfuza kaj konfuziga genro.

kolorgenro (angle: colorgender) - genro, asociata kun koloro(j).

kaŝgenro (angle: cryptogender) - kaŝita, neesprimebla genro.

seka nulgenro (angle: dryagender) - nulgenro kun pli da konekto al malplena arbaro.

tergenro (angle: earthgender) - genro, infliuta fare de la tero kaj/aŭ naturo, aŭ direktita disde tiuj.

miogenro (angle: egogender) - genro, sole bazita sur la mio.

ergenro (angle: elementgender) - genro, konsistanta el eroj, ligitaj unu kun la alia.

fajrogenro (angle: firegender) - fluida genro en konstatanta stato de neestingiĝanta ŝanĝo.

frostgenro (angle: frostgender) - genro, kiu estas tre malvarma kaj neĝa.

vetergenro (angle: genderflora) - genro, bazita sur vetero kaj atmosfero.

sungenro (angle: heliogender) - similas al nulgenro, sed kun nuanco de sento de varmo kaj nulgenreco.

akvogenro (angle: hydrogender) - genro, kies ecoj kompareblas kun ecoj de akvo.

brilgenro (angle: leukogender) - genro, kiu brilas hele kaj lume.

amgenro (angle: lovegender) - genro, difinita per amo al malbone traktataj aligenruloj kaj al propra genro.

spegulgenro (angle: mirrorgender) - genro, iĝanta identa al genro ĉirkaŭ ĝia havanto.

nomgenro (angle: namegender) - genro, kiu plej bone priskribeblas per ies nomo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-03 20:58:43

Nek en la franca nek en la angla (ktp) mi persone ekkonis tiom da genroj (mi preferas paroli pri seksaj orientoj). Por respondi al via demando fakte mi imagas, ke mi ne estas la sola kiu neniam aŭdis pri tiom da seksaj orientoj. "Akvogenro"????? Kio estas tio??? Iu akvemulo??? Iu kiu amegas akvon?? Senkulpigu min, sed mi pensas, ke mi ofendos neniun se mi diras, ke mi trovas tiun genron/naturan orienton amuza!!



Miaimage, eĉ kun ĉiuj ebelcoj, kiuj eblas laŭ mi (neduumulo kiu amas nur virinojn, neduumulo kiu amas nur neduumulojn, virino kiu amas nur virojn...) mi ja ne vidas kiel iu povus ami akvon!!




La seksa liberiĝo, kun la LGBT-movado, ktp estas pri sekso. Vi metis la LGBT-flagon. Oni klarigu al mi kiel iu povus sekse ami akvon!

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:04:28

Zam_franca:Nek en la franca nek en la angla (ktp) mi persone ekkonis tiom da genroj (mi preferas paroli pri seksaj orientoj). Por respondi al via demando fakte mi imagas, ke mi ne estas la sola kiu neniam aŭdis pri tiom da seksaj orientoj. "Akvogenro"????? Kio estas tio??? Iu akvemulo??? Iu kiu amegas akvon?? Senkulpigu min, sed mi pensas, ke mi ofendos neniun se mi diras, ke mi trovas tiun genron/naturan orienton amuza!!



Miaimage, eĉ kun ĉiuj ebelcoj, kiuj eblas laŭ mi (neduumulo kiu amas nur virinojn, neduumulo kiu amas nur neduumulojn, virino kiu amas nur virojn...) mi ja ne vidas kiel iu povus ami akvon!!




La seksa liberiĝo, kun la LGBT-movado, ktp estas pri sekso. Vi metis la LGBT-flagon. Oni klarigu al mi kiel iu povus sekse ami akvon!
GLAT+ estas "samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, neduumuloj (inkluzive eksterduumuloj) k. t. p.". Ekzistas seksa kaj genra orientiĝo (estas ja du malsamaj aferoj!) kaj genro. En mia antaŭa mesaĝo mi listigis kelkajn genrojn, sed ne seksajn orientiĝojn, nek genrajn orientiĝojn.
Kredeble ne ĉiuj akvogenruloj estas akvemuloj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:07:31

"akvogenro (angle: hydrogender) - genro, kies ecoj kompareblas kun ecoj de akvo." - tio ĉi estas genro, ne genra orientiĝo. Ja tute ne temas pri allogiĝo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:09:23

Tie ĉi estas pli da informo en la angla (eble vi povas uzi enretan tradukilon):
https://nonbinary.wiki/w/index.php?title=Xenogende...

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:15:55

Kaki zabavny hlapčik jest sej Žustenčik...

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:16:37

Fakte, la genroj, listigitaj de mi, estas ekzemploj de eksterduumaj genroj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:19:25

KatjaMcFlores:Kaki zabavny hlapčik jest sej Žustenčik...
Ĉu tio ĉi estas la rusa? Ekskuzu min, sed la lingvo de tiu ĉi fadeno estas Esperanto.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:25:53

Jxusteno:
KatjaMcFlores:Kaki zabavny hlapčik jest sej Žustenčik...
Ĉu tio ĉi estas la rusa? Ekskuzu min, sed la lingvo de tiu ĉi fadeno estas Esperanto.
Ĉi tio estas Interslava. Pri ĝi estas fadeno en Aliaj lingvoj.
Traduko: Kia amuza knabo estas ĉi tiu Ĵusteneto...

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:34:21

sergejm:
Jxusteno:
KatjaMcFlores:Kaki zabavny hlapčik jest sej Žustenčik...
Ĉu tio ĉi estas la rusa? Ekskuzu min, sed la lingvo de tiu ĉi fadeno estas Esperanto.
Ĉi tio estas Interslava. Pri ĝi estas fadeno en Aliaj lingvoj.
Traduko: Kia amuza knabo estas ĉi tiu Ĵusteneto...
Komprenite.
Kiel diri en la rusa "seka nulgenro" aŭ ekzemple "spegulgenro"? Ĉu en la rusa jam ekzistas terminoj por tiuj ĉi nocioj por uzi ilin ekzemple en dokumentoj?

Reen al la supro