Al la enhavo

Kion vi pensas pri enkonduko de novaj gente-neŭtralaj nomoj por ĉiuj landoj?

de Jxusteno, 2019-decembro-27

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:28:58

La katalunoj ne estas hispanoj.
Ne diru tion al la samideano Novatago...
Ni rimarku, ke vi ne skribis "la bretonoj ne estas francoj".

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:31:26

Zam_franca:
La katalunoj ne estas hispanoj.
Ne diru tion al la samideano Novatago...
Ni rimarku, ke vi ne skribis "la bretonoj ne estas francoj".
Mi volis ofendi neniun.

Tamen eble ni ne tute komprenas unu la alian ĉar miaimprese vi ne vidas gravan diferencon inter "etno" kaj "loĝado en iu regno", dum mi faras tian distingon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:35:18

Franco ne estas etno. Esti franco estas civitaneco.
Mi ja ne komprenas!! Uson' --> usonano --> Usono
Franc'--> franco --> Francujo


Unu el la du estus etno pli ol la alia, interalie pro la forta enmigrado en Usono?
Estadis ankaŭ forta enmigrado en Francujo!

Ja strangas!

Jen la realeco :
En Usono, same kiel en Francujo, estas pli-malpli lokaj lingvoj, diversaj devenoj de la loĝantoj, ktp...
Kaj ĉiu estas usonano aŭ franco!

Via rezonado estas nekomprenebla por mi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:38:24

Jxusteno:
Zam_franca:
La katalunoj ne estas hispanoj.
Ne diru tion al la samideano Novatago...
Ni rimarku, ke vi ne skribis "la bretonoj ne estas francoj".
Mi volis ofendi neniun.

Tamen eble ni ne tute komprenas unu la alian ĉar miaimprese vi ne vidas gravan diferencon inter "etno" kaj "loĝado en iu regno", dum mi faras tian distingon.
Jes, mi vidas tiun malsamecon, kaj esti franco ne estas esti ano de etno.

Vi certe ne komprenas, ke la reformo defendata de vi etnigas popolon kaj ŝanĝas simple ĝian nomon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:38:37

Laŭ mi, ekzistas ne tute klara aĵo kiun oni nomas "etna aparteno" kaj "loĝado en iu lando". Ekzemple, ĉiuj loĝantoj de Sovetunio estis Sovetunianoj, kvankam ili apartenis al diversaj etnoj: armenoj, baŝkiroj, belorusoj, ciganoj, ĉukĉoj, ĉuvaŝoj, germanoj, hebreoj, kazaĥoj, kirgizoj, litovoj, rusoj, ukrainoj k. t. p..
Ĉiuj loĝantoj de Francujo estas Francujanoj, kvankam ili apartenas al diversaj etnoj: francoj, bretonoj, hebreoj, ciganoj k. t. p..

Se mi ne eraras, vi uzas la vorton "franco" en la senco de "Francujano".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:45:29

Jxusteno:Laŭ mi, ekziztas ne tute klara aĵo kiun oni nomas "etna aparteno" kaj "loĝado en iu lando". Ekzemple, ĉiuj loĝantoj de Sovetunio estis Sovetunianoj, kvankam ili apartenis al diversaj etnoj: armenoj, baŝkiroj, belorusoj, ĉukĉoj, ĉuvaŝoj, germanoj, hebreoj, kazaĥoj, kirgizoj, litovoj, rusoj, ukrainoj k. t. p..
Jen la PIV pri "etno" :
Homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio k aliaj kulturaj tradicioj).
Mi ne estas konscia pri miaj malsamecoj kun, ni diru, miaj tuniz-devenaj samlandanoj, sciante ke eĉ se ili havas ankaŭ alian kulturon, kiun mi ne havas, ni havas komunan kulturon kaj komunan lingvon, tio estas la francaj kulturo kaj lingvo.
Ŝanĝu "tuniz-", skribu anstataŭe "senegal-", "vjetnam--", "angl-", ktp

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:47:29

Zam_franca:Franco ne estas etno.
Jen klariĝis niaj miskomprenoj! Vi uzas la vorton "franco" en la senco de "regnano de Francujo", dum mi uzas ĝin en pli "biologia"/"devena" signifo. Tio sama pri aliaj similaj vortoj.
Eble mia kompreno jam estas iom elmodiĝinta...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:47:39

Se mi ne eraras, vi uzas la vorton "franco" en la senco de "Francujano".
Jes ja, ĉar ne estas "franca etno" (krom en la rasista imago)

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:53:46

Zam_franca:
Se mi ne eraras, vi uzas la vorton "franco" en la senco de "Francujano".
Jes ja, ĉar ne estas "franca etno" (krom en la rasista imago)
Nun mi komprenas, dankon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-28 09:08:39

Ĉu vi komprenas, ke la nomo Francujo ne estas diskriminacia (kaj mi neniam aŭdis tion, tiom estas stranga), ĉar ĝi nur estas ligita kun la franca popolo, la franca civitanaro, kaj ne neekzistanta "etno"?

Historie estis multe da regionaj lingvoj, da lando-partoj aŭtonomaj, kaj la nuna teritorio (metropola) ne vere formiĝis maljunadate.
Ekzemple antaŭ la Revolucio (kiu okazis dum la jardeko 1789-1799), la urbo de Avignon ne estis parto de la franca Reĝlando), dum la regado de Napoleono III (li estris la landon inter 1848 kaj 1870, unuatempe kiel prezidento, due kiel imperiestro), la urbo de Nico, kaj siaj apudaĵoj, estis "donacita" de Sardio al Franca tiama Imperio.
Eĉ la "indiĝenaj uloj", de la imago de ksenofobioj, ne estas ununura entaro.

Ne multe sencas diri, ke "franca" estas etno, eĉ biologie.
Aŭ estis separitaj, tra la historio, homgrupoj, kiuj biologie formas etnojn, aŭ, pli verŝajne la loĝantaro estas nun tiom "miksita" biologie, ke ne plu sencas paroli pri "etnoj".

Plie, male de la usona sistemo, ne estas etnaj statistikoj en Francujo.

Reen al la supro