Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2020-januaro-09

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-12 18:09:26

vi deziras doni gravan sencon al sufikso kaj ne volas sciigi, ke vi komprenas, ke ĝi estus gravega reformo.
Uzante "-um-" kiel sekneŭtrigilon, vi tiel kreas novan apartan kategorion de la uzo de "-um-" kiu gravas ja : ĝi estus, laŭ vi, kvazaŭ ĉiusituacia ilo por seksneŭtrigi vortojn (laŭvorte).
Kial ni do ne ĉiu povus uzi normalan Esperanton? Ĉesu voli reformi ĉiun lingvon vi ek-konas!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 19:19:26

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-12 19:41:26

Mi opinias, ke mi sufiĉe nigrigis mian mesaĝon.

En la franca oni dirus, ke estas "dialogo inter surduloj".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 20:30:14

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-12 22:02:56

[
Jxusteno:
Zam_franca:Mi opinias, ke mi sufiĉe nigrigis mian mesaĝon.

En la franca oni dirus, ke estas "dialogo inter surduloj".
Ĉu mi ankaŭ nigrigu mian mesaĝon?
Kial vi do ne protestas kontraŭ uzado de la vorto kvaronumi en la senco de ≈mortige diskvaronigi?
Oni ja havas la rajton uzi la sufikson -um- en ajna signifo (krom la oficialaj kunmetaĵoj) laŭ ĝia laŭfundamenta sendifinitsignifeco.
Mi ne protestas kontraŭ tiu verbo ĉar ĝi ne kreas gramatikan sanĝegon. Universala seksneŭtrigilo estas gramatika funkcio kiu ne ekzistas en Esperanto.
Ja la uzo de "-um-" estas sufiĉe libera. Sed jen la PIV :
-um/.
I- Suf. sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la rad. estas malpreciza k ne esprimebla per alia suf.
La seksneŭtraleco ne estas esprimebla per alia sufikso. Sed ĉu la rilato al la radiko, ni diru, "patr-" estas neklara? Ne! Ĝi estas klara, afikso kiel "-in-" estus bezonata (reformistoj jam kreis unu), se oni ne povus diri "neduum-" anstataŭe.
Estas sufiĉe klara fakte, ĉar vi ne volas diri :
"Li estas lia patrumo. Tio estas, ke li estas ia patro por li". Ne! Kion vi volas diri estas preciza, ĉu ne?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-13 05:23:18

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-13 08:55:08

Jxusteno:(...) por ĉiuj kunmetaĵoj, ne trovantaj sin en la Fundamento, ĉiu Esperantisto povas mem elekti AJNAN (!) signifon por -um-, se tia signifo ne esprimeblas per alia afikso. Ĉu vi komprenas la signifon de la vorto "AJNA"?
Jes. En la Pola (mi pensas ke ankaŭ en aliaj slavaj lingvoj) ekzistas koncerna partikulo -kolwiek, kiun oni aldonas kiel sufikso al iuj pronomoj relativoj (en Esperanto al tabelvortoj), do ni havas:
ktokolwiek - kiu ajn
cokolwiek - kio ajn
gdziekolwiek - kie ajn
jakkolwiek - kiel ajn
...
Ĝi aldonas la signifon: fakultativo, negativa pritakso kaj malgraveco.
Alie ol Esperanto, en la Pola ĝi ne estas tiel universala kaj oni ne povas igi ĝin adjektivo, adverbo kaj nominativo.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-14 11:17:26

Jep, al ĉiuj demandaj vortoj oni povas aldoni partikulon tahansa en la finna:

      kio ajn – mikä tahansa
      kiu ajn – kuka/kumpi tahansa
      kia ajn – minkälainen tahansa
kies ajn – minkä/kenen tahansa
kie ajn – missä tahansa
kien ajn – minne tahansa
kiel ajn – miten tahansa
kiom ajn – kuinka paljon tahansa
kial ajn – miksi/mistä syystä tahansa
kiam ajn – milloin tahansa


Ĝi havas ankaŭ la senton de negativa pritakso aŭ malgraveco. Ĉar temas pri partikulo, la vorto ne fleksas.

Reen al la supro