Al la enhavo

Matematiko

de MiMalamasLaAnglan, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-januaro-14 18:37:18

Kiel oni priparolas matematikon Esperante? Kiujn vortojn oni uzas por aferoj kiel + - * kaj / ?

Kiel oni legas la kvadratan formulon, ekzemple?

Se ax² + bx + c = 0, tiam:

-b ± √(b² - 4ac)
----------------------
2a

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:27:15

Mi ne scias, sed se mi elparolu ĝin spontanee, mi dirus ion tiel:

Se a xo kvadrata plus bo xo kvadrata plus c egalas nul, do xo egalas minus bo plus minus (la) radiko de bo kvadrata minus kvar a co, ĉio dividite per du a.

Kiel oni diru: ∃x [∅∈x ∧ ∀y (y∈x → ⋃{y,{y}}∈x) ]

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:32:45

Ekzistas x, tia ke malplena aro estas ano de x kaj por ajna y se y estas ano de x tiam ...

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-14 20:07:29

sergejm:Ekzistas x, tia ke malplena aro estas ano de x kaj por ajna y se y estas ano de x tiam ...
...la kunigo de la aroj enhavantaj yon kaj la aron enhavantan yon, estas ano de xo?

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-15 10:19:30

MML,

Eble ĉi tiun malnovan fadenon interesigas vin, sed ignoru skribaĵojn de Amigueo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-15 15:38:35

Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-15 19:04:37

Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
La problemo kun "on" estas, ke ĝi ŝanĝas la legdirekton:

a / b = c
bo'one a egalas co
Laŭ mi pli konvene: a dividite (per) bo egalas co.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-15 19:18:08

Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
Miakomprene ne. Laŭ PIV -on estas sufikso, ne memstara vorto, kiu povus signifi operatoro. Estas kelkaj vortoj, en kiuj on funkcias kiel radiko – ono, oneco kaj onigi – sed neniu kun signifo de divido. La situacio por -obl estas la sama.

En tiu malnova fadeno estas kelkaj alternativoj por divido kaj multipliko. Notu, ke diversaj esprimoj havas diversajn fakojn de uzo: en vendejo, en klasĉambro de baza lernejo, en universitato…

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-15 19:18:37

Eble antaŭ ol priparoli la vortigon de aritmetikaj eldiroj, oni priparolu unue la vortigon de araj eldiroj, ĉar la aritmetiko (ekz Peano'a aritmetiko) baziĝas sur araj sistemoj (ekz ZF kaj ZFC).

Antaŭ ol priparoli la vortigon de araj eldiroj, oni priparolu la vortigon de logikaj eldiroj, ĉar la araj sistemoj (ekz ZF kaj ZFC) baziĝas sur unuaranga logiko.

Do, ni bezonas vortigojn por: ⊤, ⊥, ¬; ∧, ∨, →, ↔; ∀, ∃; (por nomi la plej kutimajn)

⊤: vero
⊥: malvero
¬: ne
A ∧ B: a kaj bo
A ∨ B: a aŭ bo
A → B: (jam) se a, sekve bo (mi uzas "sekve" anstataŭ "do", ĉar "do" estas ankaŭ la nomo de la litero D)
A ↔ B: a, se kaj nur se bo
∀a: por ĉiu a; por ĉia a, por ajna a
∃a: ekzistas a, ekzistas tia a

Ekz: Estu P eldiro pri a.
∀a(P) ↔ ¬∃a(¬P): por ĉiu A validas Po, se kaj nur se ne ekzistas tia A, ke ne validas Po.
∃a(P) ↔ ¬∀a(¬P): ekzistas tia A, ke validas Po, se kaj nur se ne por ĉiu A ne validas Po.

Taŭge?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-januaro-16 19:44:07

Metsis:
Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
Miakomprene ne. Laŭ PIV -on estas sufikso, ne memstara vorto, kiu povus signifi operatoro. Estas kelkaj vortoj, en kiuj on funkcias kiel radiko – ono, oneco kaj onigi – sed neniu kun signifo de divido. La situacio por -obl estas la sama.

En tiu malnova fadeno estas kelkaj alternativoj por divido kaj multipliko. Notu, ke diversaj esprimoj havas diversajn fakojn de uzo: en vendejo, en klasĉambro de baza lernejo, en universitato…
Ĉiuj sufiksoj povas esti memstaraj vortoj, ekzemple "ujo", "ege", "aĉa", ktp.

Reen al la supro