Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 17:00:46

Diri li pri persono de nekonata sekso estas sekvi la principon "masklo kiel normo".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 17:05:52

Jen iom da informo pri la sveda hen:
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Hen

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 17:37:09

Jxusteno:Diri li pri persono de nekonata sekso estas sekvi la principon "masklo kiel normo".
Diri ri pri persono de nekonata genro estas sekvi la principon "neduumulo kiel normo" (kiu ek-ekzistus). Mi jam klarigis kial.

Diri li pri persono de nekonata genro estas eble nepreciza, sed estas fundamenta kaj ne diskriminacia : nur estas gramatika afero, kaj kiu plie okazas en aliaj lingvoj, kiel la franca.

Sed kiel mi jam diris, "tiu homo" ktp eblas. Ili estas aliaj solvoj, pli klaraj kaj tute fundamentaj.

Ĉiuokaze, parolu Esperantume, sed ĉu vi komprenas, ke la Fina Benko atingeblus se ĉiuj el viaj provoj je krei genro-neŭtralan lingvon estus provoj je diskonigi Esperanton ridulo.gif?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-27 16:56:50

Zam_franca:Diri ri pri persono de nekonata genro estas sekvi la principon "neduumulo kiel normo" (kiu ek-ekzistus).
La pronomo ri, laŭ riismo, estas ankaŭ por paroli pri duumulo. Ekz. la ino ne volas ke ria spozo molestu rin, la iĉo ne volas ke la registaro militigu rin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-28 17:38:19

Zam_franca:Mi jam klarigis kial.
t.e. :
Paroli pri neduumuloj estas la ununura kazo por kiu oni devus viasisteme uzi nur "ri".
Mi fakte prifajfas ĉi-kaze pri tio, kion volas la "riismo". Tio ⬆️ ja estas fakto. Estas aliaj pronomoj por la duumuloj. Estas nur "ri" por la neduumuloj.

robinvdv (Montri la profilon) 2020-januaro-28 22:47:51

Neduumuloj kutime preferas priparoliĝi per genroneŭtralaj vortoj. Ĝuste tial multaj volas priparoliĝi per la pronomo "ri". La pronomo "ri" ankaŭ estas utila por persono, kiu ankoraŭ dubas aŭ ne certas pri sia genra identeco.

Insisti, ke "ri" estas neneŭtrala kaj specife indikas neduumecon, estas historia reviziismo. Ĝi proponiĝis en 1979 kiel neŭtrala pronomo kaj estas ŝatata de multaj neduumuloj kaj aliuloj ĝuste pro sia neŭtraleco.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-29 06:26:24

Insisti, ke "ri" estas neneŭtrala kaj specife indikas neduumecon, estas historia reviziismo. Ĝi proponiĝis en 1979 kiel neŭtrala pronomo kaj estas ŝatata de multaj neduumuloj kaj aliuloj ĝuste pro sia neŭtraleco.
Zam_franca:Paroli pri neduumuloj estas la ununura kazo por kiu oni devus viasisteme uzi nur "ri".
Mi fakte prifajfas ĉi-kaze pri tio, kion volas la "riismo". Tio ⬆️ ja estas fakto. Estas aliaj pronomoj por la duumuloj. Estas nur "ri" por la neduumuloj.
Nur por la neduumuloj (aŭ homoj kiuj sentas sin kvazaŭ neduumuloj) uzatas ĉiam "ri".

"Li" ankaŭ estas seksneŭtrala, laŭ la Zamenhofa uzo. Ĝia malbonaĵo estas nur tiu, kiun havas "ri".
La ĉefa malsameco estas, ke "li" estas oficiala.

Eblas diri "tiu homo", "tiu ĉi", " ĉi-lasta", ktp, se vi vere opinias, ke Esperanto estas seksista lingvo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-29 14:26:19

Zam_franca:Nur por la neduumuloj (aŭ homoj kiuj sentas sin kvazaŭ neduumuloj) uzatas ĉiam "ri".
Mi scias pri duumaj personoj, kiuj uzas la pronomon ri en la okazoj, kiam ies sekso estas nesciata aŭ malgrava. Ekzemple en similaj okazoj: ĉiu amas ordinare personon kiu estas simila al ri; neniu homo scias ĉu ri pluvivos ĝis la morgaŭo; iu forgesis sian ŝlosilon, mi ne scias ĉu ri revenos por preni ĝin; mi ne scias ĉu la homo, hieraŭ vidita de mi, estas iĉo, ino aŭ ipo.

Zam_franca:"Li" ankaŭ estas seksneŭtrala, laŭ la Zamenhofa uzo. Ĝia malbonaĵo estas nur tiu, kiun havas "ri".
La ĉefa malsameco estas, ke "li" estas oficiala.
La pronomo ri estas plene sekse kaj genre neŭtrala ĉar oni povas uzi ĝin ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas ino, sed oni ne povas uzi la pronomon li en tia okazo - tial la pronomo li ne estas plene sekse kaj genre neŭtrala.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-29 15:09:36

Jxusteno:
Zam_franca:Nur por la neduumuloj (aŭ homoj kiuj sentas sin kvazaŭ neduumuloj) uzatas ĉiam "ri".
Mi scias pri duumaj personoj, kiuj uzas la pronomon ri en la okazoj, kiam ies sekso estas nesciata aŭ malgrava. Ekzemple en similaj okazoj: ĉiu amas ordinare personon kiu estas simila al ri; neniu homo scias ĉu ri pluvivos ĝis la morgaŭo; iu forgesis sian ŝlosilon, mi ne scias ĉu ri revenos por preni ĝin; mi ne scias ĉu la homo, hieraŭ vidita de mi, estas iĉo, ino aŭ ipo.
Mi uzis la vorton "ĉiam". Tiu-kaze ja uzeblas "neniu homo scias ĉu li/ŝi pluvivos", "mi ne scias ĉu tiu (...homo) reveno".

Zam_franca:"Li" ankaŭ estas seksneŭtrala, laŭ la Zamenhofa uzo. Ĝia malbonaĵo estas nur tiu, kiun havas "ri".
La ĉefa malsameco estas, ke "li" estas oficiala.
Ĵusteno:La pronomo ri estas plene sekse kaj genre neŭtrala ĉar oni povas uzi ĝin ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas ino, sed oni ne povas uzi la pronomon li en tia okazo - tial la pronomo li ne estas plene sekse kaj genre neŭtrala.
Se la priparolata ulo estas ina, uzendas "ŝi", kiel en multege da aliaj lingvoj fakte.



"Li" direblas tri-kaze : kiam temas pri vira ulo, kiam temas pri nekonata ulo, aŭ kiam la genro ne dirindas iesaopinie.
Vi bonege konas tiun ĉi ekzemplon de zamenhofa diraĵo :
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon
Kvazaŭ tute kiel "ri" : kiam temas pri neduuma ulo, kiam temas pri nekonata ulo, aŭ kiam la genro ne dirindas iesaopinie.

La sola malsameco estas, ke unu el la du estas zamenhofa kaj oficiala.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-29 15:21:46

Pri skribaĵoj el viaprofile : Klaŭdo Pirono kreis nov-vortojn plezure kaj amuze, ne al cele "perfektigi" la lingvon. Li estis ja kvazaŭ plena kontraŭ-reformisto.
"neduum-sinjoro" aŭ "nebinar-sinjoro" (ĝisdatigo : mi eraris) estas faritaj de pivaj radikoj (kies difinoj ne parolas pri genro, sed iliaj tradukoj alilingven tamen temeblas pri genro).

Reen al la supro