Al la enhavo

Sporto en tempoj de la korona viruso

de Tram_Amiko, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-marto-17 05:25:09

Mi legis hieraŭ:
Estas elireja baro en Francujo.
La kialo estas la nova korona viruso.
En Germanujo ne estas elireja baro.
Sed la registaro diras al la homoj:
Bonvolu resti hejme.
Forlasu la domon nur pro laboro,
aŭ butikumado nutraĵo,
aŭ kiam iuj homoj povas bezoni vian helpon.
Mi ŝatus scii:
Kio estas pri sportoj eksteraj?
Ekzemple kurado?
Aŭ biciklado?
Aŭ iri promeni?
Ne en grupo, sed sole?
Ĉi tio estas permesita en Aŭstrio.
Estas ankaŭ elireja baro Aŭstrio.
Sed eksteraj solaj sportoj, ne estas malpermesataj.
Kiel estas reguligita en Francio?
Ĉu eksteraj solaj sportoj rajtas?
Aŭ ĉu la registaro malpermesas ankaŭ eksteraj solaj sportoj?

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-17 13:39:24

Bonega iniciato, dum en Brazilo estas vera katastrofo, ĉar nia "imperiestro" estas sufiĉe stulta, kaj ne kredas ke koronoviruso estas danĝera. Ve al mi!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-17 14:35:50

Tram_Amiko:Mi legis hieraŭ:
Estas elireja baro en Francujo.
La kialo estas la nova korona viruso.
En Germanujo ne estas elireja baro.
Sed la registaro diras al la homoj:
Bonvolu resti hejme.
Forlasu la domon nur pro laboro,
aŭ butikumado nutraĵo,
aŭ kiam iuj homoj povas bezoni vian helpon.
Mi ŝatus scii:
Kio estas pri sportoj eksteraj?
Ekzemple kurado?
Aŭ biciklado?
Aŭ iri promeni?
Ne en grupo, sed sole?
Ĉi tio estas permesita en Aŭstrio.
Estas ankaŭ elireja baro Aŭstrio.
Sed eksteraj solaj sportoj, ne estas malpermesataj.
Kiel estas reguligita en Francio?
Ĉu eksteraj solaj sportoj rajtas?
Aŭ ĉu la registaro malpermesas ankaŭ eksteraj solaj sportoj?
En Francujo, pri sporto, la kondiĉoj estas:
- sportumi sole
- sportumi apude sia hejmo
- ne sportumi tro longe

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-17 15:11:21

Zam_franca:En Francujo, pri sporto, la kondiĉoj estas:
- sportumi sole
- sportumi apude sia hejmo
- ne sportumi tro longe
Nun mi komprenas kial Maxime Vachier-Lagrave forkuris el Francujo en Jekaterinburgon okulumo.gif

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-marto-17 20:05:07

Dankon pro via informo, Zam_franca!
Ĉu vi povas promeni kun membroj de via familio?
Kompreneble, proksime al hejmo.
Kaj kompreneble ne tro longe.
Eble duonhoron aŭ tri kvaronojn de horo matene?
Kaj tiam denove vespere?

Mi aŭdis la novaĵojn hodiaŭ.
Mi timas, ke povus esti elireja baro en Germanio en kelkaj tagoj.
En Hispanio ankaŭ estas elireja baro en la tuta lando.
En Hispanio, la polico rigardas la stratojn per dronoj.
Ĝi ne estas bona disvolviĝo.
La franca prezidanto diras: Ni estas en milito kontraŭ la Krono-viruso.

Sed ni ne estas en milito de registaro aŭ polico kontraŭ loĝantaro.

alesh13 (Montri la profilon) 2020-marto-19 19:40:53

Oni povas promeni kun siaj kunhejmanoj.
Pri daŭro kaj distanco, laŭ mi, dependas de la loko. Kompreneble, en grandaj urboj estas multaj homoj, do oni devas sportumi aŭ simple aerumi malpli longe kaj malproksime. Sed kiam oni loĝas in eta urbeto, kiel mi, oni renkontas neniun sur la malgrandaj vojoj et oni povas resti ekstere tiom, kiom oni volas. Hodiaŭ, mia edzo bicikladis la tutan posttagmezon.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-marto-20 22:43:58

Multe dankon por via respondo, alesh13.
Mi estas iomete zorgoliberigita.
Hodiaŭ la federaciaj ŝtatoj Bavario, Baden-Virtembergo kaj Sarre anoncis la elireja baro. (Aŭ estas forlasi-malpermeson la pli ĝusta vorto?)
"Freŝa aero estas bona," diris la bavaria ĉefministro Söder. Subĉielaj sportoj kaj promenoj estas permesitaj. https://www.spiegel.de/politik/deutschland/coronav...
Nun germanujo havas la elirejan baron en 3 de 16 federaciaj ŝtatoj.

Mi logas en la federaciaj ŝtatoj Malsupra Saksio (Niedersachsen).
Ankoraŭ ne ekzistas elireja baro.
Sed bistroj kaj restoracioj devas fermiĝi je la 18:00.
Ĉiuj vestaĵoj kaj multaj aliaj butikoj estas fermitaj la tutan tagon.

Mi parolas iomete francan lingvon, pli aŭ mal pli.
Mi aŭdis la alparolon de macron a la nacio.
Cŭ li ne uzis la vorton milito "guerre" tro ofte?
Cŭ la uzo de la vorto milito "guerre" estis vere importa?
Jes li diris pri milito por la saniton. Sed li vere ofte uzis la vorton milito.
"Nous sommes en guerre, en guerre sanitaire, certes" https://www.elysee.fr/emmanuel-macron/2020/03/16/a...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-20 23:16:12

6-foje! Makrono uzis tiun vorton 6-foje! "Ni estas milite!!" ✴️⚔️

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-marto-21 23:32:49

Merkel diris mekredo vesperon en la televido pri la Corona kriso:
"Ekde la dua mondmilito ne plu estis defio por nia lando tiel grava por nia komuna solidareco."
Ŝi nur uzis unu foje la vorton milito en la kombino kun la dua mond...
https://www.bundesregierung.de/resource/blob/97523...

Ĉu Macron ankaŭ uzis la komparon kun la dua mondmilito?

@Zam_franca
Kaj ... pardonu, mi devas demandi, Zam_franca.
Mi ne parolas Esperanto tre bone.
Mi ne konas la francaj homoj vere tre bone.
Ĉu vian frazo, "6-foje! Makrono uzis tiun vorton 6-foje! "Ni estas milite!!", estas Ironio aŭ ne?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-marto-24 11:47:38

En Francio estas novaj limigoj pro la Krono-krizo.
Subĉielaj sportoj ekzemple biciklado nur rajtas dum unu horo ĉiutage.
Ĉu mi komprenas ĝuste? Ĉu vere okazas, ke subĉielaj sportoj rajtas nur unu horon ĉiutage?
Mi pensas, ke nur unu horo de subĉiela ekzercado ne sufiĉas.
Kaj ĉi tiu nova limigo ne multe helpas kontraŭ la Krono-viruso.

Reen al la supro