Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-05 12:03:08

Altebrilas:Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?
Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-februaro-05 13:29:12

- Doktoro, helpu! Mia edzino havas 40 jarojn, sed ŝi ankoraŭ kondutas sin kiel infano ...
- Ĉu vere? Bonvolu klarigi.
- Mi banas min, kuŝante en bankuvo, sed ŝi dronigas miajn anasetojn!
🐟🐬🐳

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-05 14:33:37

StefKo:
Altebrilas:Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?
Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".
Se iu viro estas sukinsyn, do, konsekvence, liaj fratoj estas psubracia.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-05 15:47:16

nornen:
StefKo:Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".
Se iu viro estas sukinsyn, do, konsekvence, liaj fratoj estas psubracia.
Jes. Tia vorto ekzistis en la malnova pola sed nun ne estas uzata. Nun iuj personoj, amikoj de hundoj, nomas sin ŝerce psubrat se tio havas alian signifon: brat psa do "frato de hundo". En pluralo oni uzadis prefere la formon psubraty.

PS.
Al ĉiuj interesataj pri uzado de la vorto "hundo" en diversaj diraĵoj - enrigardu https://lernu.net/forumo/temo/25025/3

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-05 16:08:05

Theodor Storm, antaŭe tre societema homo, post jaroj fariĝis unusilaba kaj paroladis en la kompanio de aliuloj nur tre malmulte. En societo, kies inviton li ne povis malakcepti, oni ekpriparolis proceson pro bigamio, kiu ŝokadis la urbeton Husum.

“Diru al mi, S-ro Storm,” demandis scivolema damo, “kio estas la plej grava puno pro bigamio?”

“Havi du bopatrinojn,” respondis Storm mallongvorte.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-06 11:28:17

- Kiom?
- Malmulte.
- Kaj se pli precize?
- Tre malmulte.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-06 13:59:44

Ĉestultuloj (придурки)
Pacientojn de stultula domo oni nomis stultuloj kaj kuracistojn ĉe ili ĉestultuloj.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-februaro-07 07:20:35

Hieraŭ en la drinkejo ĉino sidiĝis ĉe mia tablo kaj mi demandis lin:
- Ĉu vi praktikis kungfuon, aŭ iun alian orientan batalarton?
- Ĉu vi demandas ĉi tion, ĉar mi estas ĉino?
- Ne, ĉar vi drinkas mian bieron!
🦝🐼🐍

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-07 07:56:01

- Mi estas eminenta poeto!
- Mi neniam aŭdis pri vi!
- Vi povas legi miajn versojn sur necesejajn murojn!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-februaro-07 08:16:44

sergejm:- Mi estas eminenta poeto!
- Mi neniam aŭdis pri vi!
- Vi povas legi miajn versojn sur necesejajn murojn!
Kial ne pentristo? ridego.gif

Reen al la supro