Al la enhavo

Kvaranteno kaj Vikipedio

de baba79, 2020-marto-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

baba79 (Montri la profilon) 2020-marto-18 20:51:24

Saluton al ĉiuj,

Se iam vi estas enŝlosita hejme pro iu fama viruso, ne hezitu verki por Vikipedio! Multaj artikoloj bezonas kompletigon, poluradon aŭ eĉ ne ekzistas! Ne timu: lerni vikipediumi estas tiom facila, kiom lerni esperanton, kaj tiel, vi povas praktiki la lingvon, plibonigante unu el la plej gravaj esperantlingvaj retejoj.
Mia konsilo: verku pri tio, kio interesas vin! Ĉu vi ŝatas geografion? Verku pri via urbo, aŭ pri la loko de viaj lastaj ferioj! Ĉu vi ŝatas sporton? Verku pri via preferata sporto, aŭ pri la aparataro por praktiki ĝin! Ĉu vi ŝatas politikon? Verku pri la politikistoj aŭ pri la partioj vialandaj! Ĉu vi ŝatas muzikon? Verku pri via preferata artisto, aŭ pri via muzikilo!

Mi antaŭĝojas legi viajn kontribuaĵojn!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-marto-19 18:55:04

Bonegan ideon vi havas.

baba79 (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 13:26:40

Tralegante tiun-ĉi forumon, mi konstatas ke multaj anoj stulte perdas tempon kaj energion nutri trolojn.
Se vi deziras praktiki la lingvon skribe, vi prefere vikipediumu!
Vi povus tiel utile kaj inteligente praktiki, kaj transdoni viajn sciojn!

raffadalbo (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 20:11:52

Mi tute konsentas, kaj fakte mi aktive kontribuas al vikipedio (ne nur en tiu ĉi tempo, sed sendube pli multe nun).

Sed mi volas ankaŭ atentigi la esperantistojn pri Vikivojaĝo, kiu estas aparta sekcio ("projeckto") de vikipedio, rilata al la priskribo de vizitindaj lokoj. Ĝi estas oficiala en pluraj lingvoj, sed en Esperanto ĝi estas "en kovilo": kiam ĝi montros esti sufiĉe aktiva, ĝi povos iĝi oficiala. Do, mi invitas ĉiujn doni iom da tempo ankaŭ al Vikivojaĝo: https://incubator.wikimedia.org/Wy/eo/Ĉefpaĝo

Reen al la supro