Al la enhavo

La sono de kalo estas la kalsono

de Koro_Kokoro, 2020-aprilo-16

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-16 12:47:04

"La sono de kalo estas la kalsono".

Saluton. Mi scias, ke la frazo estas sensencaĵo. Tamen ĉu estas pli multe da falsa kunmetaĵo?

Ĉion bonan.

Felis'.

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-17 21:07:33

La fenestro estas la estro de fenoj ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-18 10:00:34

Kalkano estas kano de kalo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 10:07:41

U-sono estas la bleko de la lupo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 10:14:22

kuraĝo estas la aĝo taŭga por kuri, kiam danĝero aperas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 10:17:04

karaoke estas karesvorto, kiun diras poligamo al edzino preferata post sep aliaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 10:23:50

Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo en tiu lando kaj la cetero de la korpo ekstere.

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 10:27:38

Altebrilas:U-sono estas la bleko de la lupo.
Usono estas 1/Uso ! lango.gif

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 16:22:59

Eraro estas aro da eroj

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 18:35:46

Aĝoj de homo - unu jam estis menciita:
Etaĝo - aĝo esti eta
Miraĝo - aĝo por miri
Kuraĝo - aĝo por kuri
Bandaĝo - aĝo por esti ano de bando
Vojaĝo - aĝo por esti survoje
Domaĝo - aĝo por esti dome
Vilaĝo - aĝo esti vila.
Masaĝo - aĝo esti maso.

Estas verso pri ili:
Diversaj aĝoj de l'homo, Raymond Schwartz

Reen al la supro