Al la enhavo

R2-D2

de nornen, 2020-aprilo-26

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 14:56:30

Kiel oni prononcas la faman roboteton R2-D2 vialingve?

Germane: "R-zwo-D-zwo". Pli malpli esperante "er-cvo-de-cvo". IPA: /ˈɛr.tsvoː.ˌdeː.tsvoː/ aŭ /ˈɛɐ̯.tsvoː.ˌdeː.tsvoː/

Hispane: "Arturito". Pli malpli esperante "arturito". IPA: /ar.tu.ˈɾi.to/

France: "R-deux-D-deux". IPA: /ɛʁ.dø.ˈde.dø/

Finne: "R-kaks-D-kaks". IPA: /ˈær.kɑks.ˌdeː.kɑks/

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 20:52:05

Mi skribu tion pere de francaj vortoj. Aŭskultu ilin ĉe Guglo-traduko bonvole.
Air deux dé deux.

Air - - > aero, dé--> ĵetkubo

Tiun vortludon mi mem kreis por klarigi, ne miskomprenu!

Ja mi eklernu la internacian abocon! Mi fartas kiel azeno (simbolo de stulteco).

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 00:04:18

Dankon. Kie restas la akcento? Air deux deux? Air deuxdeux?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 05:44:09

nornen:Dankon. Kie restas la akcento? Air deux deux? Air deuxdeux?
Ho... en la franca la akcento ja estas mallaŭta. Mi dirus nur ĉe la "dé", sed honeste la akcento estas tiom negrava ke mi ne certas.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 07:15:11

Kutime oni prononcas per är-kaks dee-kaks laŭ la prononco de literoj kaj nombroj (la (nord)germana prononco estas tre simila) , sed en kelkaj malbonaj tradukoj oni uzis la tradukon artoo.

Reen al la supro