Al la enhavo

Usono punos hongkongon cxar cxinio punis hongkongon. Batí la batatajn estás multe pli sekure!!

de cromañon, 2020-junio-17

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2020-junio-17 22:51:39

Usono punis hongkongon cxar cxinio punis hongkongon. Batí la batatajn estás multe pli sekure, tamen tio ne faras vin heroo!!

https://www.google.com/amp/s/amp.dw.com/es/trump-a...

Do mi min demandas, kion faris tiuj kompatindaj honkonganoj por ricevi samtempe senkompatan atakon de la du plej potencaj landoj en la mondo!?

cromañon (Montri la profilon) 2020-junio-17 23:03:12

La mesaĝo estas kaŝita.

cromañon (Montri la profilon) 2020-junio-22 22:34:13

La atakoj de usono kaj aliaj okcidentaj landoj kontraux la ekonomio de honkongo estas krima kaj hontiga misfaro!
UN kaj aliaj.initernaciaj organizoj devus defendi honkongon por eviti ke tiuj du landegoj detruos la liberecon kaj la ekonomion de la urbo. La mondo ne devas lasi solan honkongon antaux la minaco de tiuj su imperiegoj!!!. Nek cxinoj nek usonanoj, sed hongkonganoj!! Liberaj kaj prosperaj!!!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-23 12:08:45

Vi forgesis ion... Tion Usono faras kontraŭ la ĉina registaro, ne kontraŭ la honkonganoj. La kialo eble iom gravas... Plie, la honkongaj balotantoj estas plejparte por-demokratiaj, eĉ se ne ĉiuj povas baloti en Honkongo. Alivorte, ili ne subtenas la politikon de la ĉina registaro.

cromañon (Montri la profilon) 2020-junio-23 19:56:35

Zam_franca:Vi forgesis ion... Tion Usono faras kontraŭ la ĉina registaro, ne kontraŭ la honkonganoj. La kialo eble iom gravas... Plie, la honkongaj balotantoj estas plejparte por-demokratiaj, eĉ se ne ĉiuj povas baloti en Honkongo. Alivorte, ili ne subtenas la politikon de la ĉina registaro.
Mi Tute ne komprenas. Kial vi diras ke por defendi honkongon oni devas puni honkongon cxar tiamaniere oni punas cxinion?? Sonas freneze al mi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-24 08:51:49

cromañon:
Zam_franca:Vi forgesis ion... Tion Usono faras kontraŭ la ĉina registaro, ne kontraŭ la honkonganoj. La kialo eble iom gravas... Plie, la honkongaj balotantoj estas plejparte por-demokratiaj, eĉ se ne ĉiuj povas baloti en Honkongo. Alivorte, ili ne subtenas la politikon de la ĉina registaro.
Mi Tute ne komprenas. Kial vi diras ke por defendi honkongon oni devas puni honkongon cxar tiamaniere oni punas cxinion?? Sonas freneze al mi.
Honkongo estas grava ekonomia urbo por Ĉinujo. Estas (debatinda) maniero pruvi, ke la ĉina registaro ne povas fari ĉion en Honkongo sen konsekvencoj.

cromañon (Montri la profilon) 2020-junio-25 03:38:13

Zam_franca:
cromañon:Mi Tute ne komprenas. Kial vi diras ke por defendi honkongon oni devas puni honkongon cxar tiamaniere oni punas cxinion?? Sonas freneze al mi.
Honkongo estas grava ekonomia urbo por Ĉinujo. Estas (debatinda) maniero pruvi, ke la ĉina registaro ne povas fari ĉion en Honkongo sen konsekvencoj.
Cxu vi kredas je la morala supereco de la okcidentanoj, kaj ke ni rajtas disdoni minacojn kaj punojn al ali-rasaj popoloj tra la mondo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-25 07:51:49

cromañon:
Zam_franca:Honkongo estas grava ekonomia urbo por Ĉinujo. Estas (debatinda) maniero pruvi, ke la ĉina registaro ne povas fari ĉion en Honkongo sen konsekvencoj.
Cxu vi kredas je la morala supereco de la okcidentanoj, kaj ke ni rajtas disdoni minacojn kaj punojn al ali-rasaj popoloj tra la mondo?
Ne. Defendi homajn rajtojn diplomatie ne estas okcidenta. Japanujo ekzemple jam faris tion.

Homajn rajtojn ĉiuj landoj respektu, Usono, Rusujo kaj Ĉinujo estu ekzemplodonaj. Bedaŭrinde, tio ne okazas.

Mi neniam parolis pri rasoj. Vi inventas aferojn.

cromañon (Montri la profilon) 2020-julio-11 22:08:09

Zam_franca:
cromañon:Cxu vi kredas je la morala supereco de la okcidentanoj, kaj ke ni rajtas disdoni minacojn kaj punojn al ali-rasaj popoloj tra la mondo?
Ne. Defendi homajn rajtojn diplomatie ne estas okcidenta. Japanujo ekzemple jam faris tion.

Homajn rajtojn ĉiuj landoj respektu, Usono, Rusujo kaj Ĉinujo estu ekzemplodonaj. Bedaŭrinde, tio ne okazas.

Mi neniam parolis pri rasoj. Vi inventas aferojn.
Imagu ke vi estus patrino kaj alia virino sxtelus vian bebon, cxu vi akcepus ke via infano estus trancxita je du dounoj kaj ke oni donus al vi unu el la duonoj?
Ja, tiuj kiuj diras: ''Trancxu la bebon''!! estas falsaj patrinoj, banditoj kaj krimuloj!! Ecx se tion sentencus la regxo de la mondo!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-11 22:17:54

cromañon:
Zam_franca:Ne. Defendi homajn rajtojn diplomatie ne estas okcidenta. Japanujo ekzemple jam faris tion.

Homajn rajtojn ĉiuj landoj respektu, Usono, Rusujo kaj Ĉinujo estu ekzemplodonaj. Bedaŭrinde, tio ne okazas.

Mi neniam parolis pri rasoj. Vi inventas aferojn.
Imagu ke vi estus patrino kaj alia virino sxtelus vian bebon, cxu vi akcepus ke via infano estus trancxita je du dounoj kaj ke oni donus al vi unu el la duonoj?
Ne, mi preferus diri, ke mi preferus doni mian bebon al tiu virino se fari tion savus la vivon de mia bebo, kaj komprenante ke mi estas la vera patrino tiam la leĝa povo decidos ke mi povos rehavi mian (tutan!) bebon (mi konas tiun biblieron!!).

Ĉesante metaforumi, Honkongo estu ĉina en Ĉinujo kiu respektas homajn rajtojn senkiale, aŭ nur ĉar tiuj rajtoj respektendas!

Reen al la supro