Al la enhavo

Kiel mi povas ŝanĝi mian denaskan lingvon en mia profilo?

de Bronxio, 2020-junio-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-22 16:43:10

Saluton! En la preferoj, mi povas ŝanĝi la parolatajn lingvojn, sed ne la denaskan. Mi volas ŝanĝi la anglan per la hispana (mia denaska lingvo)

Dankon pro halti ĉi-tie!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-22 20:28:27

Bronxio:Saluton! En la preferoj, mi povas ŝanĝi la parolatajn lingvojn, sed ne la denaskan. Mi volas ŝanĝi la anglan per la hispana (mia denaska lingvo)

Dankon pro ĉesi ĉi tien! ^-^
Saluton!
Jen, miakrede, kial: vi uzas la anglalingvan version de la retpaĝo, ĉu ne? Se jes, tial uzu la hispanlingvan version por ŝanĝi.

Espereble tio povos helpi al vi.

Post-skribo:

Mi legis en via profilo, ke vi deziris, ke oni korektigu viajn erarajn frazojn.
Bonvolu diri "dankon pro ĉesigi (ĉi-)tion".

Ĝis baldaŭ en la forumo!

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-22 21:43:08

Ho, ĝi funksias! Mi antaŭ provis ĝin sed, mi ne scias kial, mi ne vidis ke ĝi funkciis. Dankon! ^-^

Zam_franca:
Mi legis en via profilo, ke vi deziris, ke oni korektigu viajn erarajn frazojn.
Bonvolu diri "dankon pro ĉesigi (ĉi-)tion".
Mi ne scias, ĉu tio, kion mi celis, ne estis komprenita. Mi volis esprimi mian dankemon por la leganto haltis ĉi tie (en ĉi tiu foruma temo). Ĉu "ĝesigi" ne signifas "interrompi", "fini"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-24 09:06:51

Mi nigrigas la senerarigojn:
Bronxio:Ho, ĝi funkcias! Mi antaŭ provis ĝin sed, mi ne scias kial, mi ne vidis ke ĝi funkciis. Dankon! ^-^

Zam_franca:Mi legis en via profilo, ke vi deziris, ke oni korektigu viajn erarajn frazojn.
Bonvolu diri "dankon pro ĉesigi (ĉi-)tion".
Mi ne scias, ĉu tio, kion mi celis, ne estis komprenita. Mi volis esprimi mian dankemon por la leganto haltis ĉi tie (en ĉi tiu foruma temo). Ĉu "ĉesigi" ne signifas "interrompi", "fini"?
"ĉesigi" (la bona skribmaniero, ne "ĝesigi") ja signifas "interrompi".
Mi ne komprenis, ke vi deziris "esprimi vian dankemon por la leganto haltinta ('kiu haltis' estas alia ebleco) ĉi tie".
La taŭga frazo do estus laŭ mi "Dankon pro halti ĉi-tie!".

Ĝis!

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-26 21:44:03

Ho, dankon! 👍 Mi redaktis ĝin.

Reen al la supro