Al la enhavo

“To fit”

de MiMalamasLaAnglan, 2020-julio-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-julio-11 15:14:00

Kiel oni tradukas esperanten la anglan vorton “to fit” (havi la ĝustan grandecon)?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-11 17:20:12

Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-julio-11 20:56:36

Zam_franca:Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?
Verŝajne, sed vi ne aspektas, kiel vi certas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-11 22:23:39

MiMalamasLaAnglan:
Zam_franca:Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?
Verŝajne, sed vi ne aspektas, kiel vi certas.
Mi certas, ke miaj proponoj povas funkcii, sed mi ne certas, ĉu ili estas la plej precizaj.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-julio-12 10:21:36

to fit - akomodiĝi (au laŭ necese akomodi)

Io povas taŭgi diversmaniere, dum akomod(iĝ)i fokusiĝas sur grandeca aŭ funkcia taŭgeco.

Mi entajpis 'La ŝuo akomodiĝas perfekte' en Google Translate. Ĝi redonis 'The shoe fits perfectly'.

'I can't fit more than 5 people in my car' - tion vi ne povus traduki per 'taŭgi'

sergejm (Montri la profilon) 2020-julio-12 12:08:42

Mi ne povas enigi pli ol 5 homojn en mian aŭton.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-12 18:03:07

Se temas pri vestoj kaj ŝuoj, uzeblas sekvaj kombinaĵoj:
esti laŭmezura; konveni laŭmezure (aŭ simple "konveni"); havi ĝustan mezuron; ĝustigi laŭmezure.
Koncerne al iu ejo/ujo eblas uzi "enlokigi/enlokiĝi".

Telperiën (Montri la profilon) 2020-julio-12 23:51:29

MiMalamasLaAnglan:Kiel oni tradukas esperanten la anglan vorton “to fit” (havi la ĝustan grandecon)?
"Pazi"
pazi (i.) 1 esti enmetebla en iu loko: en mia aŭto estas loko por vi, sed vi, dikulo, ne pazas en ĝi
2 esti trapasigebla tra iu loko: la sofo pazos en la pordo se vi tenos ĝin vertikala

Laŭ ĉi tiu Vortaro: http://vortaro.esperanto.org.br/ee_index.html

Mi ankaŭ jam aŭdis tiun vorton de lerta esperantisto. Sed mi tute ne trovas ĝin, ekster tiu ununura vortaro!
Verŝajne do la supraj sugestoj pli bone taŭgas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2020-julio-13 15:37:18

Laŭ la CEED:

fit, (have right size; go into, onto), (bone) sidi [int] (al, en), sidigi, sidigo (e.g.: this shirt fits me (well): ĉi tiu ĉemizo ~as al mi (bone); that blouse doesn't fit her well: tiu bluzo malbone ~as al ŝi; the screw fits in that hole: la ŝraŭbo ~as en tiu truo)...

Do... laŭ la CEED, sidi, eble kun (aŭ sen) alen kaj ankaŭ eble kun (aŭ sen) (mal)bone.

Metsis (Montri la profilon) 2020-julio-13 19:05:58

Strangajn vortojn oni proponas…

taŭgi
1 (io) Esti bona por io, uzebla por ia celo: ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado
Do, "Tiaj ŝuoj ne taŭgas por promenado"

2 Havi ian valoron, povi esti uzata: E. tute taŭgas praktike

3 (iu) Havi kapablon por io: ili estis enuigaj, neniu taŭgis por kompanio

akomodi
Alĝustigi ion, por ke ĝi povu taŭge funkcii: akomodi la rimedojn al la celo

akomodiĝi
"La ŝuoj akomodiĝis al liaj piedoj."

pazi
Tiu vorto estas nek en PIV nek en Reta Vortaro. Plie la vorto ne troveblas en Tekstaro.

…sed

Al mi la plej kompreneblaj esprimoj estas

"La ŝuoj havas ĝustan mezuron" aŭ "Ĉi tiu ĉemizo sidas al mi bone."

Notu:
sidi
6 (pp vesto) Havi, metite sur iu, bonan aŭ malbonan aspekton: la vestoj bonege sidas.

Reen al la supro