Al la enhavo

Unuliteraj vortoj en via lingvo

de StefKo, 2020-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 15:35:00

Saluton, Zamčik.
Pri unuliteraj vortoj en la franca lingvo ĉi-fadene povus rakonti iu reala či-foruma franculo.
Kaj vi mem prefere rakontu pri tielaj vortoj en via propra, "native" lingvo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 18:38:28

nornen:Ahoj, StefKo kaj Sergej M.

Kiam konsonanta prepozicio antaŭiras vorton, ĉu la prepozicio fariĝas parto de la unua silabo de la vorto? Tio estas, ĉu “к ранам” (al la vundoj) kaj “кранам” (dativo pluralo de krano) prononciĝas same? Ĉu “z tronami” (kun tronoj) kaj “stronami” (instrumentalo pluralo de paĝo) prononciĝas same?

Ĉu "w Tajlandii" prononciĝas kiel /ftaj.lan.di.i/ ?
"z tronami" oni prononcas "stronami" (kiel vi skribis)
"w Tajlandii" oni prononcas ftajlandji" (ne ftaj.lan.di.i)

Ĉiam kiam konsonanto senvoĉa sekvas voĉan tia unua senvoĉiĝas, do "w Rosji" oni prononcas "vrosji" sed "w Polsce - "fpolsce".

sergejm (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 19:23:59

Same en la rusa. Sed la lando nomiĝas Таиланд (таилант), в Таиланде (фтаиланд'е)

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 19:06:20

a = nedifinita artikolo
I = mi
o' = formo de "of" (de) ne tre ofta en skribo sed kutima en parolo: three of them [θɹiː ə ðɛm]; en la fiksita frazo "o' clock" oni devas skribi o' kaj ne of.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 10:28:53

Zam_franca:Jes.

a, kiu estas la verbo avoir ("havi") jenasituacie: "[ŝi/li/ri/ĝi] havas"

à, tre malsimpla vorto, kiu foje signifas "je", foje "en", foje aliaj aferoj... La difino de la franca Akademio

ô
, "ho" en la zamenhofa frazo "ho vi, granda fonto de l' amo kaj vero!"

y, ekstreme malsimpla vorto, kiu pli-mapli signifas "ĉi-tie"... La difino de la franca Akademio

O estas ankaŭ la nomo de franca ministro kiu zorgas pri ciferecaj teknologioj:

https://fr.wikipedia.org/wiki/C%C3%A9dric_O

Kaj mi kredas, ke mi diris ĉion pri unuliteraj vortoj en la franca (estus multege pli da direblaj aferoj pri duliteraj vortoj, ĉefe pri interjekcioj).
Ankaŭ estas elizioj kiel en esperanto:
c': ça, cela / tio
d': de / de
j': je / mi
l: le, la / la
m': me / min, al mi
n': ne / ne
s': se / si
t': te / vi, ci, al vi, al ci

O estas la nomo de franca ministro, kiu zorgas pri ciferecaj teknologioj:
https://fr.wikipedia.org/wiki/C%C3%A9dric_O

Reen al la supro