Al la enhavo

Balotado en Moldavio

de vincas, 2020-novembro-15

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-28 08:01:50

Estas tro da stultuloj kiuj ne komprenas la malsamecon inter kontraŭputinismo kaj kontraŭrus-ismo.

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-28 11:16:08

Zam_franca:Estas tro da stultuloj kiuj ne komprenas la malsamecon inter kontraŭputinismo kaj kontraŭrus-ismo.
Kial stultuloj? Ĉu vi scias pri la triunuo de la oficiala nacieco? Kritikado de ajna ĝia komponanto aŭtomate signifas kontraŭrusismon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-28 17:23:46

Estas kaj aĉuloj en okcidentaj landoj kiuj malamas Putinon kaj do ĉion kaj ĉiun rusan (aŭ kiuj malamas ĉion kaj ĉiun rusan kaj do malamas Putinon), kaj aĉuloj en Rusujo, reĝimpropagandistoj kies celoj estas komprenigi homojn ke fari iun ajn kritikon pri la rusa registaro estas malami Rusujon kaj rusojn.
Mi malamas Putinon, sed ne aŭtomate ĉiun ruson! Kaj mi interesiĝas pri Rusujo, se mi malamus ĝin mi subtenus Putinon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-28 18:41:09

Fakte, ĉi tiu malamo ekestis ĉirkaŭ mil jarojn antaŭ, kiam kristanismo dividiĝis je okcidenta kaj orienta.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-31 10:44:58

Mi ne kredas ke nun temas vere pri religio. Ukrainujo kaj Rusujo estas intermilitantaj, tamen ili ambaŭ estas plejparte ortodoksaj landoj. Jam de pluraj jarcentoj religio ne plu tiom gravas en eŭropa diplomatio.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-31 11:09:46

Jes, nun multaj estas ateistoj. Sed la fonto de malamo estas en religio, sed ankaŭ vera kaŭzo de divido de kristanoj estas kiu devas esti estro de kristanoj - ĉu Papo Roma aŭ Patriarĥo Konstantinopola.
Kaj mi ankaŭ memorigu al vi, ke nome en Ukrainio aperis Uniata Eklezio, estrata de Papo Roma, provo unuigi kristanojn, sed fakte tio estis etendigo de potenco de Papo.
kaj tio ekestis unu el fontoj de nuna malamo inter ukrainanoj kaj rusoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-31 14:52:24

Eble.
Sed ekzemple dum la napoleona epoko, katolika (Aŭstrujo), protestanta (Britujo), kaj ortodoska (Rusujo) landoj i.e. unuiĝis kontraŭ la pli-mapli katolika franca Imperio. Tio estis pli ol 200 jaroj antaŭe. Malamo pro religio daŭris inter popoloj, sed ĝi ne estis tiom grava malamkialo inter ŝtatestroj. Mi kredas ke la kialoj hodiaŭ de konflikto inter okcidentaj landoj kaj Rusujo estas ĉefe naciismaj kaj/aŭ ideologiaj antaŭ ĉio.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-31 17:51:44

Vi ne tro atenteme legis min - regilio estas/is nur rimedo por trompi ordinaran popolon, sed pro kutimo tia malamo daŭras plu. Sed sur nivelo de poteculo la kaŭzo estas kiu havos kontrolon de resurcoj. En Rusio estas multe da resurcoj - preskaŭ la tuta tabelo de Mendeleev.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-januaro-31 21:11:18

Ne ŝajnigu vin pli naivaj ol vi reale estas, karaj "okcidentaj" kamaradoj. Kaj ne indas alvoki la spiriton de Lazar Markovič. Lasu al la Majstro kuŝi trankvile.
Jes, antaŭ multaj jaroj Rusio kvazaŭ heredis la "okcidentan" malamon kontraŭ ortodoksa Bizantio, kiun katolikaj "fratuloj" fakte cedis al la "islama mondo". Se siatempe orgojlaj rusuloj konsentus vasaliĝi, ili eble meritus flanke de la "kolektiva okcisento" tiun indulgeman disdegnon, kiun jam delonge ĝuas grekoj, bulgaroj , rumanoj kaj aliaj "ortodoksaj" nacioj. Sed anstataŭ tio malobeemaj rusaj "barbaroj" konstante defiis al la "progresiva okcidenta civilizacio" kaj nuntempe aliance kun ruzaj činuloj aŭdacas eĉ reale minaci al la anglo-saksa hegemonio.
Evidente, ĝuste pro tio en la pseŭdo-liberaj okcidentaj "mass media" intensiĝis anti-rusia kaj anti-činia histerio, kaj ĝuste pro tio okcidentaj regantoj deklaras absurdajn sankciojn kaj aranĝas diversajn provokojn, inkluzive la čipajn "venenajn" spektaklojn, je kiuj ŝajne reale kredas divers-landaj nebul-mensuloj.
Kiel mi jam provis klarigi či-forume, Putin ne estas iu opereteca malica solulo, sed tute anstataŭebla "leader" de abundaj liaj samideanoj, kun kiu, rilate al eksterlanda politiko, lastatempe solidaras eĉ multaj liv-flankaj oponentoj, kritikantaj la nunan kvazaŭ kapitalisman rusian reĝimon.
Fakte, multaj rusianoj esperas, ke post Putin la "tronon" okupos eč pli senhezita kaj sentima estro, kiu almenaŭ nuligos la "piratecan" privatigon de la naturaj resursoj.
Kaj ni čiuj ankaŭ esperu, ke la neevitebla kolapso de la febliĝanta "anglo-saksa imperio" efektiviĝos sen seriozaj problemoj por la homaro.

Reen al la supro