Al la enhavo

Vikipedia artikolo pri la nuntempa Financa Krizo de 2008

de cursbenicassim, 2008-oktobro-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-oktobro-14 21:29:05

Mi legis ĉe Klaku.net pri la kreado de artikolo en la vikipedio kiu studas la nunan situacion de la tutmondan kapitalisman krizon.

Tre rekomendinda artikolo!

Kronologio de la financa krizo

* junio 2007: du Hedgefonds de la Novjorka Investa Banko Bear Stearns faletas pro misaj spekuladoj en la usona nemoveblaĵa merkato.
* julio/aŭgusto 2007: la krizosignoj atingas Eŭropon: En Germanio krizo trafas la bankojn IKB, Sachsen LB, WestLB kaj BayernLB.
* septembro 2007: zorgemaj klientoj ŝturmas ejojn de la brita banko Northern Rock.
* oktobro 2007: La protito falegas ĉe la usona financa konzerno Citigroup. Post tio la grandaj financaj institutoj sciigas pri miliardaj amortizoj kaj grandaj malprofitoj.
* januaro 2008: La svisa grandbanko UBS anoncas por 2007 amortizon de pli ol 18 miliardoj da USD, pro la problemoj en la usona nemoveblaĵa sektoro. En aprilo aldoniĝas plusa sumo de 19 miliardoj.
* februaro 2008: La usona kongreso aprobas konjunkturan programon en sumo de 150 miliardoj da USD.
* marto 2008: Bear Stearns staras antaŭ kolapso kaj devas akcepti je premo de la usona Notbanko mizervendon al grandbanko J.P. Morgan Chase. La usona registaro donas garantiojn.
* julio 2008: La kalifornia hipoteka banko IndyMac kolapsas. La usonaj hipotekaj gigantoj Fannie Mae kaj Freddie Mac venas sub premo.
* septembro 2008: La usona registaro transprenas kontrolon ĉe Fannie Mae kaj Freddie Mac. La krizo de la investa banko Lehman Brothers iĝas akra. Ankaŭ aliaj financaj konzernoj kiel investa banko Merrill Lynch, la asekura giganto AIG aŭ la plej granda usnona sparkaso Washington Mutual.
* 15-an de septembro 2008: La "nigra lundo". Lehman Brothers devas anonci insolvencon, Merrill Lynch estis mizeraĉetita kaj AIG bezonas transiran krediton en sumo de miliardoj.
* 29-a de septembro: Usona Domo de Reprezantantoj rifuzas akcepton de financa savpakaĵo en valoro de 700 miliardoj da USD. Samtage en Eŭropo tri ŝtatoj aĉetas duonon (49%) de banko Fortis, brita ŝtato helpas al Bradford & Bingley, germana ŝtato al Hypo Real Estate.

Legu pli ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Usona_hipoteka_krizo

Reen al la supro