Al la enhavo

Ĉu "huskio" aŭ "haskio"?

de Espi, 2008-novembro-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2008-novembro-21 23:03:42

Saluton al ĉiuj,

kiel oni estu nomi la hundorason de sledohundoj (angle: Husky) en E-o?
Mi trovis en Vikipedio la terminon "huskio", sed mi ankaŭ aŭdis la opinion, ke estus pli bona "haskio", ĉar tiu termino estus konforma al la angla kaj tial al la internacia konata prononco.

Kiun terminon oni devus preferi?
Ĉu iu havas ideon?

Amike
Espi

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-22 07:12:40

Espi:Kiun terminon oni devus preferi?
Se mi neniam antaŭe trovis ĉi tiun fadenon, kaj bezonis traduki la vorton "Husky" (kaj ne konis la "oficialan" vorton), mi uzintus "huskio". Tial, tiu estas la termino kiun mi preferas.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-22 08:50:36

Espi:kiel oni estu nomi la hundorason de sledohundoj (angle: Husky) en E-o?
Surprize, PIV2005 havas nek "huskio" nek "haskio"! Eble anglismo.

Wells havas "tirhundo".
Benson havas "sledhundo".

Kie "huskio" aŭ "haskio" eldoniĝis, krom Vikipedio?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-22 17:10:23

Miland:Kie "huskio" aŭ "haskio" eldoniĝis, krom Vikipedio?
"Huskio" devenas el "Anglaranto", la internacia lingvo kiu metas "-o" ĉe la fino de ĉiuj anglaj substantivoj.

Ĉu vi ne konas tiun tre facilan lingvon? Ĝi enhavas multe (sed ne ĉiuj) da la samaj vortoj kiel Esperanto.

Ekzemple:

Samaj vortoj: birdo, rivero, ktp.
Malsamaj vortoj: parroto, mountaino, ktp.

ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-22 19:08:31

RiotNrrd:Ĉu vi ne konas tiun tre facilan lingvon?..
Mi ne enketis pri la deveno. Mia demando estis pri eldonitaj kuntekstoj. Se vi ne scias la respondon, lasu la demandon; ne necesas esti malĝentila. Eble iu alia scios.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-22 20:15:37

Miland:ne necesas esti malĝentila
Ĉu mia ŝerco estis malĝentila? Mi ne pensis tiel, tiam, kiam mi skribis ĝin. Sed, se vere, mi plenbedaŭre petas vian pardonon. Mia celo ne estis malĝentili.

Mi donas al mi mem la nigra stelo de honto.

*

Espi (Montri la profilon) 2008-novembro-23 19:40:51

Miland:Surprize, PIV2005 havas nek "huskio" nek "haskio"! Eble anglismo.

Wells havas "tirhundo".
Benson havas "sledhundo".

Kie "huskio" aŭ "haskio" eldoniĝis, krom Vikipedio?
Saluton,

kaj dankon pro la diskuteto.
"Tir-" aŭ "sledohundoj" ja estas supraj terminoj.
Kaj "huskio" estas unu speciala raso de tiuj.

Nun mi direktas min laŭ Vikipedio kaj uzos "huskio".

Amike
Espi

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-24 16:03:32

RiotNrrd: .. mi plenbedaŭre petas vian pardonon. Mia celo ne estis malĝentili..
Bone, mi akceptas vian pardonpeton, kaj ni lasu la aferon. Paco!

Reen al la supro