Al la enhavo

Ĉu estas esperantisto en aŭ proksime al Sevilla, Hispanio?

de Nbomb3, 2006-novembro-07

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Nbomb3 (Montri la profilon) 2006-novembro-07 23:06:25

Bonan tagon al ĉiuj!

Mi vojaĝos al Hispanio post du monatoj, por studi ĉi tie dum kvar monatoj, kaj mi ŝatus koni esperantistojn en aŭ proksime al la urbo de Sevilla.

Se estus iu, kiu volas koni usonanan esperantiston, bonvolu konigi vin al mi! Skribu al mia retpoŝtadreso: nbomb3@gmail.com, aŭ al mia lernu!-a konto: Nbomb3.

Dankon pro viaj helpo kaj esperantumado!

Pacon,
Nejt

Kwekubo (Montri la profilon) 2006-novembro-08 11:57:34

Vi povus kontakti la Sevilan Esperanto-Asocion, per la retejo de la Andalucia Esperanto-Unuiĝo.

Nbomb3 (Montri la profilon) 2006-novembro-08 16:08:27

Kwekubo:Vi povus kontakti la Sevilan Esperanto-Asocion, per la retejo de la Andalucia Esperanto-Unuiĝo.
Daaaankegon!

Ĉi tiu informo estas ĝuste tio, kion mi serĉis! Dankon, Kwekubo!

el_edu (Montri la profilon) 2006-novembro-11 18:56:18

sal.gif

Mi loĝas en Dos Hermanas ("Du Fratinoj"), tre proksime al Sevilo. Fakte, mi laboras en Sevilo. Nuntempe mi plibonigas mian Esperanton per kurso de la Sevila Esperanto-Asocio rideto.gif

Nu, mia retpoŝta adreso estas: eiriarte (heliko) gmail (punkto) com

Ĝis!

Reen al la supro