Al la enhavo

Kiujn vortarojn uzas vi?

de Damir, 2008-decembro-24

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Damir (Montri la profilon) 2008-decembro-24 04:42:57

Kiujn vortarojn? Mi uzas la Reta Vortaron, la vortaron de Lernu, Sonja's English-Esperanto Dictionary-on kiam mi serĉas malkutime uzatajn vortojn, kaj tre malofte mi uzas Traduku-on, kio estas multvorta tradukilo.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-24 14:29:32

lango.gif

Mi ankaŭ uzas "Reta Vortaro".

http://www.reta-vortaro.de/revo/

Kaj mi poiomete pligrandigas mian vortaron (E-ukraina):

http://www.ukrainio.org.ua/vortaro/

jawq81 (Montri la profilon) 2008-decembro-25 17:10:35

Mi ankaŭ uzas la 'Reta Vortaro' kaj la vortaro sur 'Lernu'. Sed mi ankaŭ uzas diversajn papero-vortarojn:
"Comprehensive English-Esperanto Dictionary", de Peter Benson
"Esperanto Dictionary (Eo-English, English-Eo)", de J. C. Wells (vidu http://www.amazon.com/)

Ankaŭ vi eble ŝatus "Being Colloquial in Esperanto", de David K. Jordan, kaj "Esperanto: Learning and Using the International Language", de David Richardson. Ĉi tiu libro havas Esperanto-English vortaron.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-25 19:04:29

Mi ofte uzas Butler (Esperanto-angla) kiam Wells ne sufiĉas. PIV 2005 estas la plej bona Esperanto-Esperanto vortaro, sed bedaŭrinde multekosta.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-26 16:26:11

Mi uzas REVO kaj Lernu. Por aliaj eksprimoj kiujn miskompreneblas per la supre menciitaj vortaroj, mi uzas PMEGO.

Sammondane,
Ĥod

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-14 11:34:13

CEED by Peter Benson

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-14 11:49:55

Mi uzas vortarojn de Bokarev kaj Ŝevĉenko por StarDict. Retajn vortarojn mi malofte vizitas.

Reen al la supro