Al la enhavo

-iĝas = estas -anta

de Lorion, 2008-decembro-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Lorion (Montri la profilon) 2008-decembro-27 06:39:48

Ĉu estas diferenco inter "legiĝas" kaj "estas leganta"?
Ĉu la vorto "faligiĝas" faras sencon?

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-27 12:33:47

Lorion:Ĉu estas diferenco inter "legiĝas" kaj "estas leganta"?
"La libro legiĝas" similas al "La libro estas legata"
Uzi la pasivon se temas pri verboj (kaj legi ja estas verbo) estas la pli bona maniero esprimi tion. Vi tiam ankaŭ povas precize difini la tempon de la legado.
Lorion:Ĉu la vorto "faligiĝas" faras sencon?
Mi ne certas.
La arbo falas.

Oni faligas la arbon
estas la kutimaj uzadoj.
Eble
La arbo faligiĝas.
signifas
La arbo estas faligita (aŭ faligata).
Denove la pasivo certe estas la pli bona esprimmaniero.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-27 17:41:12

Mi forgesis mencii ke la pasivo nur eblas por transitivaj verboj, do ĉio kion mi diris nur validas por transitivaj verboj, sed legi kaj faligi ja estas transitivaj.
Por netransitivaj verboj oni povas uzi la -ixg- sufikson, ekzemple:
Li stariĝas.
Tamen tio ne tre plaĉas al mi, ĉu ne 'Li starantiĝas' (Li iĝas staranta) estus pli logika?
Al mi plej plaĉas uzi la prefikson ek-:
Li ekstaras.
ek- ja precize esprimas tion:
Li komencas stari.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-decembro-30 12:51:48

La verbformon "faligiĝas" mi ne rekomendas. Ĝi signifas "ekfaligas" aŭ "estas faligata". Pro tiu dubo oni pli bone uzu la pli klarajn esprimojn.

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-02 07:29:51

Mi scias ke, oni povas uzi "-iĝ" sole kun transitivaj verboj. Tamen, se oni havas la elekton, kiam oni uzas "-iĝ" kaj kiam oni uzas "estas + -ata"? Kiu estas la diferenco inter la du, kaj kiu estas preferata?

Por ekzemplo, ĉu ne la du frazoj "La bebo laviĝas" kaj "La bebo estas lavata" volas diri la saman aferon? Ili implicas ke, iu lavas la bebon (la bebo ne estas sufiĉe granda por lavi sin).

Plue, unu demando por kiu, tiu parolas lingvon kiu uzas pronominajn (refleksajn) verbojn: Kio estas la diferenco inter la "-iĝ" konstruo kaj la "verbo + sin" konstruo?

Por ekzemplo, en franca lingvo, oni povas diri "je me couche", aŭ en hispana lingvo, oni povas diri "me acuesto". Sed en Esperanto, ĉu oni povas diri "Mi enlitas", "Mi enlitigas min", "Mi enlitas min" aŭ "Mi enlitiĝas"? Simile, ĉu estas la diferenco inter "Mi nomiĝas" kaj "Mi nomas min"?

Dankon!

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-02 19:37:24

Ĉar laviĝi ofte signifas sin lavi, mi preferas 'la bebo estas lavata' sed la elekto ne gravas.

Mesaĝo povas tradukiĝi, sed neniam tradukas sin!

Kaj mi pensas ke la normale uzataj formoj estas 'mi enlitiĝas' kaj 'mi nomiĝas'. Ĉar aliaj nomas vin, vi nomas vin, do ne ĝustas indiki kiu nomas vin, nur ke vi nomiĝas.

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-februaro-04 02:12:11

eikored85:Tamen, se oni havas la elekton, kiam oni uzas "-iĝ" kaj kiam oni uzas "estas + -ata"? Kiu estas la diferenco inter la du, kaj kiu estas preferata?
IĜ-verboj kaj pasivaj verboj

IĜ-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago
:
[LISTO][/list]
  • Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aŭ kaŭzanto, sed oni ne mencias ŝin. Oni povus aldoni la patrinon en la formo de de-komplemento: Ŝi estas naskita de saĝulino.
  • Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaŭ povas aperi en tia ĉi frazo.
  • Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.
  • Li nomiĝas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, ĉu homoj uzas la nomon aŭ ne.
  • Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj legas tiun
  • Tiu libro legiĝas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas facile legebla.
Plue, unu demando por kiu, tiu parolas lingvon kiu uzas pronominajn (refleksajn) verbojn: Kio estas la diferenco inter la "-iĝ" konstruo kaj la "verbo + sin" konstruo? Por ekzemplo, en franca lingvo, oni povas diri "je me couche", aŭ en hispana lingvo, oni povas diri "me acuesto". Sed en Esperanto, ĉu oni povas diri "Mi enlitas", "Mi enlitigas min", "Mi enlitas min" aŭ "Mi enlitiĝas"? Simile, ĉu estas la diferenco inter "Mi nomiĝas" kaj "Mi nomas min"?
mortiĝi = fariĝi morta (senvole)
[LISTO]
Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente.[/list]Enlitiĝi = Kuŝiĝi en lito. La IĜ-verbo montras transiron al nova stato.
Enlitigi sin = agi tiel, ke oni mem estu kuŝiĝita.

Fonto.

Amike,

IM

Reen al la supro