Al la enhavo

Kiel traduki Esperante "Faire partie de"?

de mononk, 2009-majo-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

mononk (Montri la profilon) 2009-majo-16 19:13:34

Saluton! Ĉe mia vortaro F-E/E-F, la aŭtoroj tradukas "faire partie de..." per "esti membro de..." Tiu ĉi traduko ne kontentigas min. Ĉu estas alia ? Anticipe dankon.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-majo-16 19:29:23

Mi dirus “esti parto de” aŭ “aparteni al”.

heliko (Montri la profilon) 2009-majo-16 19:46:37

faire partie de : aparteni al; partopreni en; aliĝi en; esti ero de.

en kiu frazo vi deziras ĝin traduki?
eble oni devas tute ŝanĝi la frazon.

cela fait partie de la vie.
tio kutime okazas ...

Tion ni ofte travivas...

mononk (Montri la profilon) 2009-majo-16 19:57:21

heliko:faire partie de : aparteni al; partopreni en; aliĝi en; esti ero de.

en kiu frazo vi deziras ĝin traduki?
eble oni devas tute ŝanĝi la frazon.

cela fait partie de la vie.
tio kutime okazas ...

Tion ni ofte travivas...
"Cela fait partie de la vie": tiun eblecon mi ne pripensis! La aliaj kontentigas min (krom eble: esti ero de) Amikajn salutojn.

mononk (Montri la profilon) 2009-majo-16 20:02:20

Mutusen:Mi dirus “esti parto de” aŭ “aparteni al”.
Bonvolu vidi mian respondon al nia samideano Heliko. Kaj akcepti miajn dankojn.

Dominique (Montri la profilon) 2009-majo-16 21:00:00

mononk:Saluton! Ĉe mia vortaro F-E/E-F, la aŭtoroj tradukas "faire partie de..." per "esti membro de..." Tiu ĉi traduko ne kontentigas min. Ĉu estas alia ? Anticipe dankon.
Pensu Esperante. Eblas krei verbon el la sufikso "-an". Ekz:

Mi anas la ŝakteamon.<br />
[fr] Je suis membre de lquipe dchecs.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-majo-16 21:58:11

Mi enaras...

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-16 22:21:19

"Mi estas ŝakteamano" estas iom pli kutima konstruo. Ankaŭ eblus "Mi ŝakteamanas"... Sed mi antaŭe ne renkontis la verbon "ani" memstare. Ĝi ja kompreneblas, sed al mi ne tiel plaĉas ĝi, speciale uzata kun akuzativon.

Reen al la supro