Al la enhavo

ami / ŝati

de crescence, 2009-junio-10

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-10 13:38:06

Ĉu estas devige uzi la vorton "ŝati", anstataŭ la vorton "ami", kiam temas pri objekto kaj ne homo ?
Ĉu eblas diri :
Mi amas mian domon ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-10 13:53:59

Ne estas devige, sed uzo de ami por aĵoj iafoje povas havi signifon pli simila ol ŝati, speciale en la Zamenhofeca stilo de parolado.

ReVo havas la jenon:

Reta Vortaro:ami (ion) Volonte uzi tion: ami kafon, viandon; kiu amas honoron, amu laboron [3]; mono amas kalkulon [4]. VD:frandi.
Plue, eble interesos vin la jeno, el artikolo de Claude Piron:

Claude Piron:In Zamenhof's usage (1) and still in Waringhien's dictionaries (2), (3), the usual way to express the idea 'I like to sing' is mi amas kanti. The verb is the same as in 'I love you' (mi amas vin). Apparently, using the same word, as in Russian and French, to express a simple taste and a love feeling that may be extremely profound shocked a large part of the Esperanto community, which unconsciously reacted by differentiating the two concepts. Today ami covers only the semantic field of 'to love', the concept 'to like' being rendered by ŝati, which originally had a meaning closer to 'to appreciate' (4). This example illustrates both the influence and the pliancy of the substratum. The differentiation was limited at first to a part of the diaspora (5), but that part was the majority, and it eventually conquered even the speakers of Esperanto with French and Russian linguistic backgrounds, who gradually assimilated the distinction although it does not exist in their languages.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-10 15:50:51

Ĉu vi povas trovi tradukon de tiu teksto?

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-10 16:35:14

Rogir:Ĉu vi povas trovi tradukon de tiu teksto?
Jen la proksima franca traduko, se vi komprenas tiun lingvon : :

Zamenhof comme le dictionnaire Waringhien traduisent "J'aime chanter" par "Mi amas kanti". Le verbe est le même que dans "Je t'aime" (Mi amas vin). Apparemment, utiliser le même mot, comme en russe et en français, pour exprimer un simple goût et un sentiment d'amour; a sérieusement choqué une grande partie de la communauté espérantophone, qui a réagi en distinguant les 2 concepts. Aujourd'hui "ami" ne couvre que le champ sémantique de l'amour, le concept d'aimer est rendu par "ŝati", qui avait à l'origine un sens proche d' "apprécier". Cet exemple illustre à la fois la flexibilité et l'influence du substrat. La différenciation s'est d'abord limitée à une partie de la diaspora, mais cette partie est devenue la majorité, et elle a fini par conquérir même les locuteurs espérantistes français et russes qui peu à peu ont assimilé la distinction, bien qu'elle n'existe pas dans leurs langues.

Tio estas la opinio de Claude Piron, ne estas la opinio de Z.

maratonisto (Montri la profilon) 2009-junio-11 13:57:35

crescence:Ĉu estas devige uzi la vorton "ŝati", anstataŭ la vorton "ami", kiam temas pri objekto kaj ne homo ?
Ĉu eblas diri :
Mi amas mian domon ?
"Mi amas mian domon" ne estas ĝustaloka. Diru "Mi ŝatas mian domon".

Ne diru "Mi amas mian hundon" anstataŭ "Mi ŝatas mian hundon" rideto.gif .

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-11 14:23:51

Laŭ mi eblas, sed la signifo de ami estas pli forto ol de ŝati.

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-11 15:49:32

maratonisto:
"Mi amas mian domon" ne estas ĝustaloka. Diru "Mi ŝatas mian domon".

Ne diru "Mi amas mian hundon" anstataŭ "Mi ŝatas mian hundon" rideto.gif .
Ne estas la opinio de Zamenhof.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-junio-12 17:12:56

Mi provos traduki la tekston. okulumo.gif

Per la uzo de Zamenhof kaj ankoraŭ en la vortaroj de Waringhien, oni normale esprimas la ideon "I like to sing" kiel "mi amas kanti". La verbo estas la sama kiel en "I love you" (mi amas vin). Ŝajne, uzi la saman vorton, kiel en la rusa kaj en la franca, por esprimi simplan guston kaj amsenton kiu povus esti ege profunda ŝokis grandan parton de la esperanta komunumo, kiu sen rimarki tion reaktis per malsamigi la du konceptojn. Hodiaŭ, ami kovras nur la signifon de "to love", sed la koncepto "to like" estas esprimata per ŝati, kiu originale havis signifon pli proksiman al "to appreciate". Tiu ĉi ekzemplo vidatigas kaj la influon kaj la ŝanĝeblecon de la bazo. La malsamigo estis unue limita al parto de la diasporo, sed tiu parto estis la plej granda, kaj ĝi finfine konkeris eĉ la parolantojn de Esperanto kun francaj kaj rusaj lingva devenoj, kiuj iom post iom asmilis la malsamaĵon kvankam ĝi ne ekzistas en iliaj lingvoj.

(Mi ne garantiigas la korektecon de tiu teksto! Estas tre malfacile traduki tekston el unu "fremda" lingvo en alian "fremdan" lingvon - sed tio estas ekzakte tio, kion mi ĵus faris! Dankon al la lernu! vortaro kaj la leo.org german-angla vortaro okulumo.gif )

Reen al la supro