Al la enhavo

Konjunktivo kaj Kondicionalo en la germana lingvo

de dukemasuya, 2009-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 06:26:36

Ĉu iu povas klarigi la germanan konjunktivon (germane - Konjunktiv) kaj la germanan kondicionalon (germane - Konditional)? Bonvolu uzi ekzemplojn! Tre aprezata! Dankon! sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 21:32:05

Pardonu, mi ne scias multon pri la germana gramatiko, oni ja lernas la gepatran lingvon kiel infaneto sen gramatiko.
Mi tamen provas klarigi:
Se vi iomete komprenas la germanan vi pli bone legu ĉi tie en la germana vikipedio pri konjunktivo kaj kondicionalo.
.
La germana konjunktivo estas unu el tri eblaj modoj de verbo, komparebla al la konjunktivo en Esperanto. Ekzistas du formoj, la konjuntivo 1 kaj konjunktivo 2.
.
La konjunktivo 1 oni plej ofte uzas en nerekta parolo. Oni formas ĝin de la infinitvo.
Ekzemplo por 1:
iri - li iras - li irus
gehen - er geht - er gehe

vi iras - vi irus
du gehst - du gehest
.
La konjunktivo 2 oni plej ofte uzas en kondiĉa propozicio. Oni formas ĝin de la preterito (pasinteco).
Ekzemplo por 2:
iri - li iris - li irus
gehen - er ging - er ginge
.
.
La germana kondicionalo (würde-Form) estas anstataŭa formo de la konjunktivo. Ĝi ne estas modo de la verbo, sed baziĝas sur la verbo "würde". Ĝi anstataŭas la konjunktivon 2 tie, kie tiu ŝajnas malnovstila aŭ tro afektita, aŭ kie la konjunktivo ne estas distingebla de la indikativo.
Ekzemplo:
iri - mi iras - mi irus
gehen - ich gehe - ich würde gehen
.
Kompreneble ĉio estas multe pli komplika, kun multaj neregulaj esceptoj. Mi nun denove komprenas kial mi tiom ŝatas Esperanton.

Reen al la supro