Al la enhavo

Adjektivoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. Adjektivoj havas en Esperanto A-finaĵon:

  • longa - longa = havanta multe da longo
  • ruĝa - ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
  • bona - bona = karakterizata de bono
  • inteligenta - inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
  • homa - homa = rilata al homoj
  • malaperinta - malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis

Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas adjektivoj, sed en tiuj vortoj la A-finaĵo havas specialan signifon.

Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por pluralo, kaj akuzativa N-finaĵo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

longaj longan longajn
ruĝaj ruĝan ruĝajn
miaj mian miajn
sesaj sesan sesajn

Por komparado oni uzas adjektivojn kune kun la vortetoj pli kaj plej.

Uzo de adjektivoj

Adjektivoj estas uzataj precipe por priskribi substantivojn.

Epitetaj adjektivoj

Adjektivoj povas roli kiel epitetoj de substantivoj (rekte priskribantaj adjektivoj). Epitetaj adjektivoj staras plej ofte antaŭ la substantivo, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. Eĉ povas esti adjektivoj samtempe antaŭ kaj post la sama substantivo:

  • granda domo - granda domo
  • domo granda - domo granda
  • la tago longa - la tago longa
  • la longa tago - la longa tago
  • fama Franca verkisto - fama Franca verkisto
  • fama verkisto Franca - fama verkisto Franca
  • Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto) - Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto)

Epiteta adjektivo, kiu staras post sia substantivo, ofte estas emfazita.

Predikativaj adjektivoj

Adjektivo povas ankaŭ priskribi ion predikative, pere de verbo:

  • La domo estas granda. - La domo estas granda.

    Granda priskribas la substantivon domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj ĉi verkistoj iam iĝos famaj. Tiuj ĉi verkistoj iam iĝos famaj.

    Famaj priskribas la substantivon verkistoj pere de iĝos.

  • Mi farbis mian domon blanka. Mi farbis mian domon blanka.

    Blanka priskribas la substantivon domon pere de la verbo farbis.

Priskribado de aliaj vortoj

Adjektivoj estas uzataj ankaŭ por priskribi substantivecajn vortetojn, ekz. personajn pronomojn, ordinare predikative:

  • Mi estas feliĉa. - Mi estas feliĉa.
  • Tiu estas mia. - Tiu estas mia.
  • Tio estas bona. - Tio estas bona.
  • Ili fariĝis koleraj. - Ili fariĝis koleraj.
  • Ambaŭ ŝajnis dormantaj. Ambaŭ ŝajnis dormantaj.

Substantiveca uzo de adjektivoj

Kiam adjektivo rolas kiel epiteto de substantivo, oni iafoje forlasas la substantivon. Tiam la adjektivo kvazaŭ mem transprenas la rolon de substantivo. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu substantivo estu subkomprenata:

  • La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.

    La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.

  • Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon].

    Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon].

  • Tro malmultaj [homoj/aŭskultantoj] venis.

    Tro malmultaj [homoj/aŭskultantoj] venis.

  • Kelkaj [personoj] el ni alvenis malfrue.

    Kelkaj [personoj] el ni alvenis malfrue.

  • Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. (Aŭ: Ni ambaŭ volas la samon.)

    Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. (Aŭ: Ni ambaŭ volas la samon.)

  • Vi estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene.

    Vi estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene.

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano].

    Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano].

  • Estas nun la dua [horo].

    Estas nun la dua [horo].

  • Mi parolas la Francan [lingvon].

    Mi parolas la Francan [lingvon].

Adjektivecaj vortetoj

Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adjektivece en frazo, sed ili ne havas A-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je A, U kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj la numeraloj.

  • Tiun straton mi neniam vidis antaŭe.

    Tiun straton mi neniam vidis antaŭe.

  • Mi korektis ambaŭ erarojn.

    Mi korektis ambaŭ erarojn.

  • Tie loĝas du Hungaroj kaj tri Kanadanoj.

    Tie loĝas du Hungaroj kaj tri Kanadanoj.

Reen al la supro