Al la enhavo

Ene de frazo povas troviĝi alia frazo, kiu rolas en la ĉeffrazo kiel frazparto. Tian malĉefan frazon oni nomas subfrazo. Subfrazoj plej ofte ne havas rolmontrilon. Subfrazo normale komenciĝas per enkonduka vorteto, subjunkcio:

Aliaj subjunkcioj estas se, ĉar, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol kaj apenaŭ.

Ke

La subjunkcio ke ne vere montras ian signifon. Ĝi nur montras la komencon de subfrazo, kiu ne havas alian subjunkcion. Ke-frazo povas roli en multaj diversaj frazroloj. La frazrolon oni povas evidentigi, se oni anstataŭigas la ke-frazon per la tabelvorto tio. Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore, precipe kiam necesas indiki la frazrolon de la ke-frazo per prepozicio.

Ke-frazoj kiel subjekto, objekto aŭ adjekto

  • Okazis, ke la reĝino mortis.Tio okazis. - Okazis, ke la reĝino mortis. → Tio okazis.
  • Ŝajnas, ke pluvos.Tio ŝajnas. - Ŝajnas, ke pluvos. → Tio ŝajnas.
  • Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn.Tio estas vero. - Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn. → Tio estas vero.
  • Kompreneble, ke mi lin amas. - Kompreneble, ke mi lin amas.

    La predikato estas subkomprenata: Estas kompreneble, ke mi lin amas.Tio estas komprenebla. Kompreneble havas E-finaĵon, ĉar ĝi estas predikativa priskribo de subfrazo. Kiam oni ŝanĝas al tio, oni devas ŝanĝi al komprenebla.

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.Diru tion al la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. → Diru tion al la patro.
  • Mi volas ke vi tien iru.Mi volas tion. - Mi volas ke vi tien iru. → Mi volas tion.
  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.Se li scius tion... - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. → Se li scius tion...
  • Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.Subite li aŭdis tion. - Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. → Subite li aŭdis tion.
  • Mi pensas, ke ne.Mi pensas tion. - Mi pensas, ke ne. → Mi pensas tion.

    La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.

  • Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. = Li vekiĝis per skuado. - Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. = Li vekiĝis per skuado.
  • Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. = Tiam ŝi ekploris pro sia malbeleco. - Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. = Tiam ŝi ekploris pro sia malbeleco.
  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus. = ...sen brustobatado kaj ĝemado. - Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus. = ...sen brustobatado kaj ĝemado.
  • Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj. = Mi estas ĉi tie ne por alportado de manĝo al la loĝantoj. - Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj. = Mi estas ĉi tie ne por alportado de manĝo al la loĝantoj.

Se la prepozicio estas pri, oni normale forlasas ĝin (kaj la helpan tio):

  • Ili nin kulpigas, ke ni agas maljuste. = Ili nin kulpigas pri tio, ke... - Ili nin kulpigas, ke ni agas maljuste. = Ili nin kulpigas pri tio, ke...
  • Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. = Petu ŝin pri tio, ke... - Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. = Petu ŝin pri tio, ke...

La prepozicion por oni normale metas rekte antaŭ ke-frazo sen helpa tio. La plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankaŭ anstataŭ rekte antaŭ ke, kaj kelkfoje malgraŭ, krom kaj sen:

  • Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati. - Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati.
  • Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. - Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune.
  • Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon. - Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon.
  • Li klopodis daŭrigi, malgraŭ ke li estis tre laca. Malgraŭ (tio) ke = kvankam. - Li klopodis daŭrigi, malgraŭ ke li estis tre laca.
  • Mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon. - Mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.
  • Vi ne povas ĝin tuŝi, sen ke ĝi rompiĝus. - Vi ne povas ĝin tuŝi, sen ke ĝi rompiĝus.

Iafoje oni uzas simplan ke-frazon sen por anstataŭ por (tio) ke:

  • Ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. = ...kovris por ke li ne malvarmumu denove. - Ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. = ...kovris por ke li ne malvarmumu denove.
  • Tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. = ...por ke li manĝu ĉe ŝi. - Tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. = ...por ke li manĝu ĉe ŝi.

Nur por ke, malgraŭ ke, anstataŭ ke, krom ke kaj sen ke estas ĝenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraŭ frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj ĉiam altiĝas. Oni argumentis, kontraŭ ke ili ekloĝu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaŭ ke mi naskiĝis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Prefere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraŭ tio ke k.t.p. Anstataŭ antaŭ (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaŭ ol kaj post kiam. Anstataŭ pro ke oni uzu pro tio ke, tial keĉar.

Ke-frazoj kiel suplemento

Ofte ke-frazo rolas kiel suplemento, kiu klarigas la signifon de vorto.

  • De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la "Revuo". - De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la "Revuo".
  • Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. - Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos.
  • Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. - Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion.
  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. - Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.

    Multaj uzas kiam anstataŭ ke en ĉi tiaj frazoj. Ke estas normale pli taŭga, ĉar tia ĉi ke-frazo plej ofte ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.

  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj. - Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.
  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. - Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.
  • Ili enpakis tiom da libroj, ke ili ne povis ĉion porti. - Ili enpakis tiom da libroj, ke ili ne povis ĉion porti.
  • Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas. = ...kulpa pri tio, ke... - Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas. = ...kulpa pri tio, ke...
  • Ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita. = ...certa pri tio ke... - Ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita. = ...certa pri tio ke...
  • Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias! - Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!

    Ĉi tie la ke-frazo montras kaŭzon. Oni povus do anstataŭ ke uzi ĉar.

  • Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion ĉi. - Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion ĉi.

Ke-frazo kiel predikativo

Ke-frazo povas esti predikativa priskribo de substantiva frazparto:

  • La vero estas, ke mi amas vin. - La vero estas, ke mi amas vin.
  • La esenco de la sciigoj estis, ke al ili estas bone. - La esenco de la sciigoj estis, ke al ili estas bone.

Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo, sed preskaŭ nur en nerekta parolo:

  • Mi diras al vi, ŝi ricevos. = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos. - Mi diras al vi, ŝi ricevos. = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.
  • La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ malboniĝos. - La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ malboniĝos.

Demandaj subfrazoj

Se subfrazo estas demando, ĝi komenciĝas per ĉu aŭ per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj.

  • Diru, ĉu mi povos veni. - Diru, ĉu mi povos veni.

    La ĉu-demando estas objekto de diru.

  • Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝisĉu tio estis efektivaĵo. - Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.

    Estas du objektaj ĉu-demandoj ligitaj per .

  • Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. - Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi.

    La ĉu-demando estas objekto kun helpa tio.

  • Li provis, ĉu la pordo estas nefermita. - Li provis, ĉu la pordo estas nefermita.

    La ĉu-demando estas objekto de provis.

  • La tuta afero dependas de tio, ĉu ŝi venos aŭ ne. - La tuta afero dependas de tio, ĉu ŝi venos aŭ ne.

    La demando estas de-adjekto kun helpa tio.

  • Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. - Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa.

    La demando rolas kiel pri-adjekto. = Mi dubas pri tio, ĉu...

  • Li faris al mi la demandon, ĉu mi bone fartas. - Li faris al mi la demandon, ĉu mi bone fartas.

    La demando estas suplemento de la vorto demandon.

  • Mia sola demando al vi estas, ĉu vi amas min. - Mia sola demando al vi estas, ĉu vi amas min.

    La demando estas subjekta predikativo.

  • Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. - Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila.

    La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.

  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.

    La demando estas objekto de montris.

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis. - Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis.

    La demando estas objekto de scii.

  • Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie. - Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie.

    La demando estas objekto.

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias. - Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.

    La demando estas objekto kun helpa tio.

  • Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo. - Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.

    La demando estas pri-adjekto, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...

  • La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava. - La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.

    La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.

En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por ĉu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Ĉu montras demandon. Se montras kondiĉon. La signifodiferenco estas tre granda:

  • Morgaŭ li diros, ĉu li venos.Morgaŭ li diros "jes, mi venos" aŭ "ne, mi ne venos". - Morgaŭ li diros, ĉu li venos. ≈ Morgaŭ li diros "jes, mi venos" aŭ "ne, mi ne venos".

    La ĉu-demando estas objekto de diros. = Morgaŭ li diros la respondon al la demando, ĉu li venos.

  • Morgaŭ li diros, se li venos. = Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. - Morgaŭ li diros, se li venos. = Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos.

    La se-frazo estas kondiĉa adjekto.

Rilataj subfrazoj

Tabelvortoj je KI ankaŭ enkondukas subfrazojn sen demanda signifo. Ofte tia KI-vorto iel reprezentas aferon, kiu troviĝas ankaŭ en la ĉeffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, ĉar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la ĉeffrazo.

Rilata kiu

  • Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato. - Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato.

    La kiu-frazo estas epiteto de la vorto viron. La tuto estas kunigo de la du frazoj: Hieraŭ mi vidis viron. + La viro promenis sur la strato. La sama viro rolas en ambaŭ frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la viron. Oni povus anstataŭ kiu-frazo uzi participan epiteton: Hieraŭ mi vidis viron promenantan sur la strato.

  • La libroj, kiuj kuŝas tie, estas miaj. - La libroj, kiuj kuŝas tie, estas miaj. = La libroj estas miaj. + La libroj kuŝas tie. (= La libroj kuŝantaj tie estas miaj.)

    Oni uzas kiuj kun J-finaĵo, ĉar ĝi reprezentas pluralan vorton.

  • La domo, kiun vi aĉetis, estas malbona. - La domo, kiun vi aĉetis, estas malbona. = La domo estas malbona. + Vi aĉetis la domon. (= La domo aĉetita de vi estas malbona.)

    Oni uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi rolas kiel objekto en la subfrazo.

  • Mi vidis la filmojn, pri kiuj vi tiel multe rakontis. - Mi vidis la filmojn, pri kiuj vi tiel multe rakontis. = Mi vidis la filmojn. + Vi rakontis tiel multe pri la filmoj.

    Oni uzas pri antaŭ kiuj, ĉar ĝi rolas kiel pri-adjekto en la subfrazo.

  • Jen venas la verkisto, la librojn de kiu ĉiuj legas. - Jen venas la verkisto, la librojn de kiu ĉiuj legas. = Jen venas verkisto. + Ĉiuj legas la librojn de la verkisto.

    De kiu estas poseda suplemento de la librojn kaj devas stari post la librojn. Ordinare oni uzas kies anstataŭ de kiu: Jen venas la verkisto, kies librojn ĉiuj legas.

  • Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu. - Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
  • Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi! - Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi!
  • Mi vizitos tiujn amikojn, kiujn mi ekkonis dum la pasinta Universala Kongreso. - Mi vizitos tiujn amikojn, kiujn mi ekkonis dum la pasinta Universala Kongreso. = Mi vizitos tiujn amikojn. + Mi ekkonis tiujn amikojn dum...

    La aldona tiujn antaŭ amikojn plifortigas la rilaton al la posta rilata subfrazo.

  • Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon. - Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.
  • Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj. - Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj.

    Oni povus diri, ke substantivo estas subkomprenata: ...ekzistas ankaŭ tiaj kreskaĵoj, kiuj estas.... Oni povas ankaŭ uzi rilatan kia post tia, se temas klare pri eco.

  • Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas. - Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas.

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la ĉeffrazo, ĉar la signifo dependas de ambaŭ frazoj kune:

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. - Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. = Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon. + La plej bela arĝenta vazo estis en la loĝejo.

    La apartaj frazoj ne estas veraj. La kiu-frazo necesas por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arĝentan vazon.

Multaj ne metas komojn antaŭ kaj post kiu-frazoj, kiuj estas necesaj por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas ĉiam meti komojn.

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la koncerna vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto estas ĉiam tiu aŭ havas tiu antaŭ si:

  • Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn. = Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esperanto, mi rekomendas... - Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn. = Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esperanto, mi rekomendas...
  • Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. = Tiu, kiun malĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon. - Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. = Tiu, kiun malĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon.

Iafoje unu ĉefvorto havas pli ol unu rilatan kiu-frazon kiel epiteton. Normale oni por klareco almetas konjunkcion, ekz. kajsed: Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaŭ kiu-frazoj rilatas al la vorto viron. Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, sufiĉas meti kunligilon antaŭ la lasta kiu-frazo: Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Ĉiuj tri kiu-frazoj estas epiteto de la vorto afero.

Iafoje rilata kiu-frazo estas tre malforte ligita al la vorto, kies epiteto ĝi estas. Tia kiu-frazo simple daŭrigas la rakontadon. Oni same bone povus uzi apartan ĉeffrazon. Plurakonta kiu-frazo ĉiam staras en la fino de la ĉeffrazo:

  • Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro. = Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis... - Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro. = Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis...
  • Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis. = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis el ĝi. - Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis. = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis el ĝi.
  • Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja rememorigo. = Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis... - Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja rememorigo. = Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis...

Rilata kio

Rilata kio povas esti uzata kiel subjunkcio simile al rilata kiu. Oni uzas rilatan kio anstataŭ rilata kiu, se la subfrazo estas epiteto de tabelvorto je O:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata. = Mi volas, ke tio estu obeata. + Mi diris tion. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata. = Mi volas, ke tio estu obeata. + Mi diris tion.
  • Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. - Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.
  • La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn. - La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.
  • Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis. - Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.
  • Neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion. - Neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion.

    En tiaj ĉi okazoj, kiam post la tabelvorto je O sekvas adjektiva epiteto, oni ankaŭ povas uzi rilatan kiu: ...faris ion eminentan, kiu meritus mencion.

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

  • Redonu, kion vi prenis. = Redonu tion, kion vi prenis. - Redonu, kion vi prenis. = Redonu tion, kion vi prenis.
  • Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron. = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron. - Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron. = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron.

Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu, se la subfrazo estas epiteto de substantiveca adjektivo kun tre ĝenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la adjektivo. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

  • La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian. (≈ La sola io, kion mi deziras...) - La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian. (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)
  • La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson. - La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.
  • Okazis la plej bona, kion oni povus imagi. - Okazis la plej bona, kion oni povus imagi.

Se oni ja enmetas substantivon, ekz. afero, oni devas ĉiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiu okazis... Okazis la plej bona afero, kiun oni povus imagi.

Se la signifo de substantiveca adjektivo estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran substantivon, tiam oni uzu kiu:

  • Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero. - Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.
  • Ĉiu estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun ŝi vidis. - Ĉiu estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun ŝi vidis.

Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu ankaŭ por priskribi tutan frazon. Tiam kio reprezentas la ideon de la tuta frazo:

  • Li donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. - Li donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. = Li donadis multe da mono al la malriĉuloj. + Tio estis tre laŭdinda.

    Kio reprezentas la tutan frazon: Li donadis multe da mono al la malriĉuloj.

  • Ŝi havas ŝatokupon, kio estas bona. = Estas bone, ke ŝi havas ŝatokupon. - Ŝi havas ŝatokupon, kio estas bona. = Estas bone, ke ŝi havas ŝatokupon.

    Komparu kun: Ŝi havas ŝatokupon, kiu estas bona. = Ŝi havas bonan ŝatokupon.

  • La filmo estis tute teda, pro kio li foriris jam antaŭ la fino. = Ĉar la filmo estis tute teda, li foriris... - La filmo estis tute teda, pro kio li foriris jam antaŭ la fino. = Ĉar la filmo estis tute teda, li foriris...
  • Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. - Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.

    Ĉi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, aŭ havi oficon de kuriero.

Emfazaj frazturnoj kun rilata kiukio

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiukio:

  • Li decidas pri ĉi tiaj aferoj.Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj. - Li decidas pri ĉi tiaj aferoj. → Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj.

    La ĉeffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze.

  • Ni manĝas makaroniojn.Tio, kion ni manĝas, estas makaronioj.Estas makaronioj [tio], kion ni manĝas. - Ni manĝas makaroniojn. → Tio, kion ni manĝas, estas makaronioj. → Estas makaronioj [tio], kion ni manĝas.

    Forta emfazo je makaronioj.

Ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Pri ĉi tiaj aferoj decidas li. Makaroniojn ni manĝas.

Rilata kies

Rilata kies plej ofte montras posedon aŭ apartenon:

  • Jen venas la verkisto, kies librojn ĉiuj legas. - Jen venas la verkisto, kies librojn ĉiuj legas. = Jen venas verkisto. + Ĉiuj legas la librojn de tiu verkisto.

    La libroj apartenas al tiu verkisto (ĉar li verkis ilin).

  • La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta. - La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta. = La ĉambro estis sufiĉe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la ĉambro.

Rilata kies ankaŭ povas montri la sencan objekton aŭ subjekton de aga substantivo:

  • Ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. - Ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. = Ĝi estas ia ennovaĵo. + Oni devas konsiliĝi pri la akceptado aŭ neakceptado de tiu ennovaĵo.

    La suplemento de tiu ennovaĵo montras la sencan objekton de (ne)akceptado: Oni devas konsiliĝi, ĉu oni akceptu aŭ ne akceptu tiun ennovaĵon.

  • La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon. - La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon. = La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento.

    De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via patro mortis, ĉar la serpento mordis lin.

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da signifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aŭ senca subjekto. Kies ne povas signifi el kiu, al kiu, pri kiu aŭ simile: Venis grupo de junuloj, el kiuj du estis miaj filoj. Ne eblas: ...junuloj, kies du estis miaj filoj. Memstarigita frazo estas: Du el la junuloj estis miaj filoj. Temas pri apartigo de individuoj el grupo. Oni devas diri el la junuloj, ne de la junuloj. Tial kies ne eblas. Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respondecon pri iliaj agoj. Ne eblas: Nia asocio, kies ne apartenas... La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras aparteni de. Ne eblas do uzi kies.

Rilata kiam

Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas rilati al tempa esprimo en la ĉeffrazo aŭ al subkomprenata tiam:

  • Antaŭhieraŭ, kiam mi estis en la urbo, mi aĉetis novan robon. - Antaŭhieraŭ, kiam mi estis en la urbo, mi aĉetis novan robon. = Antaŭhieraŭ mi aĉetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.
  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.
  • Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn. - Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn. = Tiam oni havas multajn amikojn. + Tiam oni estas riĉa.
  • Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis. - Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis.

Rilata kiam-frazo povas havi tempan prepozicion antaŭ si. La prepozicio montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:

  • Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. = Post mallonga estado en la arbaro fariĝis nokto. - Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. = Post mallonga estado en la arbaro fariĝis nokto.
  • De kiam naskiĝis mia filino, mi estas kiel alia homo. = De la naskiĝo de mia filino mi estas kiel alia homo. - De kiam naskiĝis mia filino, mi estas kiel alia homo. = De la naskiĝo de mia filino mi estas kiel alia homo.
  • Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn. = ...post la naskiĝo de Set... - Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn. = ...post la naskiĝo de Set...

Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la prepozicio staru antaŭ tiam: Adam vivis, post tiam, kiam naskiĝis al li Set, 800 jarojn.

Ĉe demanda kiam estas alie. Prepozicio antaŭ demanda kiam montras la rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Ŝi demandis, ĝis kiam mi restos hejme. = Ŝi demandis, ĝis kiu tempo mi restos hejme.

Rilata kie

Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas rilati al loka esprimo en la ĉeffrazo aŭ al subkomprenata tie:

  • Mi volis resti tie, kie mi estis. - Mi volis resti tie, kie mi estis. = Mi volis resti tie. + Mi estis tie.
  • Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. - Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
  • Jen la loko, de kie venis la bruo. - Jen la loko, de kie venis la bruo. = Jen (estas) la loko. + De tiu loko venis la bruo.
  • Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. - Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron.

Anstataŭ rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), ĉe kiu(j), sur kio aŭ simile, precipe se la subfrazo estas epiteto de substantivo, kiu ne rolas kiel loka adjekto en la ĉeffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:

  • Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon. = ...longajn artikolojn pri mia afero, en kiuj estis... - Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon. = ...longajn artikolojn pri mia afero, en kiuj estis...

    La frazparto longajn artikolojn pri mia afero ne estas loka adjekto, sed objekto.

  • Ne troviĝas, kie sidi. = Ne troviĝas io, sur kio oni povus sidi. - Ne troviĝas, kie sidi. = Ne troviĝas io, sur kio oni povus sidi.

Rilata kia

Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas rilati al tia, tiaspecatiuspeca en la ĉeffrazo:

  • Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. - Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. = Ŝi ne estas tia. + Reĝino devas esti tia.
  • Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. - Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. = Tia oni vin taksas. + Tia oni vin vidas.
  • Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. - Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. = Regis tia frosto. + Tian froston ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro.
  • La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis. - La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.

Se rilata KI-frazo rilatas al substantivo kun tia, oni povas ankaŭ uzi rilatan kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu ŝajnas al Vi la plej bona.

Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:

  • Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide. - Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide.

    Oni parolas pri certa individua aŭto. Ĝi povas veturi tre rapide.

  • Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide. - Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide.

    Oni parolas pri speco de aŭto. Ĉiuj aŭtoj de tiu speco povas veturi tre rapide.

Sed en tiuj ĉi ekzemploj jam tiun kaj tian sufiĉe klare montras la distingon inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambaŭ subfrazoj. Pli ofte oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.

Uzu rilatan kia nur antaŭ frazo kun verbo. Antaŭ sola frazparto, aŭ grupo de frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo. Ne diru: ...urbojn kia Parizo.

Rilata kiel

Rilata kiel povas enkonduki manieran aŭ gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte tiel estas forlasita:

  • Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis. - Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.
  • Li komprenas predikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon. - Li komprenas predikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon.

Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon de la tuta frazo, simile al rilata kio: Ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono. = Ŝia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris. = Oni diris, ke ŝia beleco estas...

Rilata kiom

Rilata kiom povas enkonduki kvantan aŭ mezuran subfrazon. Rilata kiom-frazo rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte tiom estas forlasita:

  • Vi faris por nia afero tiom multe, kiom neniu alia ĝis nun faris. - Vi faris por nia afero tiom multe, kiom neniu alia ĝis nun faris. = Vi faris por nia afero tiom multe. + Neniu alia ĝis nun faris tiom.
  • Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi. - Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.
  • Ĉiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas. - Ĉiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas.

Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:

  • La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. - La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.

    Liaj fortoj estis limigitaj.

  • Unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris. - Unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris.

    Estis limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.

Rilata kial

Ankaŭ kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur kiel suplemento de substantivoj kiel kaŭzomotivo, kaj eĉ tiam nur tre malofte:

  • La efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas. - La efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas. = La efektiva kaŭzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne aliĝas al ni.

    Oni povas ankaŭ diri ...la kaŭzo, pro kiu ili ne aliĝas al ni... Pli ofte oni tamen uzas ke-frazon: ...la kaŭzo, ke ili ne aliĝas al ni...

Oni do ne uzas frazojn kiel: Ili foriris tial, kial mi foriris. Sed oni diras: Ili foriris pro la sama kaŭzo, kial mi foriris. Aŭ pli ofte: ...pro la sama kaŭzo, pro kiu mi foriris.

Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne ricevis vian leteron, pro kio mi ne respondis. Oni ankaŭ povas renversi la frazokonstruon, uzante ĉar: Ĉar mi ne ricevis vian leteron, mi ne respondis.

Rilata kial-frazo ne montras mem kaŭzon aŭ motivon. La kaŭzon montras la vorto, al kiu la kial-frazo rilatas, kaj la vorteto kial reprezentas tiun kaŭzon en la subfrazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kaŭzon aŭ motivon, oni uzas precipe ĉar: Ili foriris, ĉar mi foriris. (Mia foriro estas la kaŭzo de ilia foriro.)

Forlaso de TI-vorto

Rilata KI-vorto ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo. Ofte oni povas subkompreni la TI-vorton sen ŝanĝi la signifon. Ne ekzistas absolutaj reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la frazo fariĝas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu — kiu, tio — kio, tiel — kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo.

  • Tiu, kiu havas forton, havas rajton.Kiu havas forton, havas rajton. - Tiu, kiu havas forton, havas rajton. → Kiu havas forton, havas rajton.
  • Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. = Tiu, kiu okupas sin... - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. = Tiu, kiu okupas sin...
  • Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi].Mi pagis, al kiu oni devis. - Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. → Mi pagis, al kiu oni devis.

Oni normale ne ellasas solan tiuntiujn: Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laŭdis. Ne diru: Mi finfine provis, kiujn vi tiom laŭdis.

Se tiu staras antaŭ substantivo kiel difinilo de ĝi, oni ne povas forlasi tiu sen ŝanĝi la signifon. Sed oni ofte povas ŝanĝi tiu al la sen grava signifoŝanĝo: Li ankoraŭ ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi.Li ankoraŭ ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraŭ ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiun li pruntis de mi. La signifo ŝanĝiĝus.

  • Tio, kio pasis, ne revenos.Kio pasis, ne revenos. - Tio, kio pasis, ne revenos. → Kio pasis, ne revenos.
  • Li tuj faris tion, kion mi volis.Li tuj faris, kion mi volis. - Li tuj faris tion, kion mi volis. → Li tuj faris, kion mi volis.

Se tio kaj kio havas prepozicion, oni prefere ne ellasu tio: Marta renkontiĝis kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj. Ne: Marta renkontiĝis, kun kio renkontiĝas...

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi: Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn.

Anstataŭ post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la prepozicion. En tiaj okazoj la prepozicio rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo: Post tiam, kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto.Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto.

Anstataŭ ĝis (tiam) kiam oni diru simple ĝis. Oni ankaŭ ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Ĝis kaj dum estas mem subjunkcioj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataŭ antaŭ tiam kiam oni normale uzas antaŭ ol.

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas konservi tie por emfazo: Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj.

Rilata kia-frazo ĉiam rilatas al tia en la ĉeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi: Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo.

Rilata kiel-frazo ĉiam rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiel: Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas.

Rilata kiom-frazo ĉiam rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiom: Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas.

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la ĉeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaŭ povas forlasi ties: Kies ĝi estas, ties ĝi restu.

Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la ĉeffrazo.

Ellaso de TI-vorto normale ne eblas, kiam la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aŭ kiam unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon:

  • Ne diru: Mi konas, kiu venis. Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: Ĝi estas besto, kian vi timas. Sed: Ĝi estas tia besto, kian vi timas.
  • Ne eblas: Ili loĝas, de kie mi venas. Oni devas diri: Ili loĝas tie, de kie mi venas. Ankaŭ ne eblas: Li devenas, kien mi iros. Necesas: Li devenas de tie, kien mi iros. Ankaŭ ne eblas forlasi tie, sed konservi prepozicion, kiu starus antaŭ tie. Ne diru: Li venas de kie mi loĝas. Diru: Li venas de tie, kie mi loĝas.

En kelkaj lingvoj eblas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne eblas en Esperanto. Ne diru: La viro, mi vidis, portis valizon. Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: Nun estas la horo, ŝi normale alvenas. Diru: Nun estas la horo, kiam ŝi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan prepozicion, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (eĉ en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Prepozicio devas stari antaŭ tiu frazparto, kies rolon ĝi montras. Ne diru: Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri. Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.

Se

Se = "sub la kondiĉo ke, kun la supozo ke, en la okazo ke". Se enkondukas subfrazon, kiu montras kondiĉon, supozon aŭ okazon:

  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. = En la okazo, ke li scius... - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. = En la okazo, ke li scius...

    Oni uzas kondicionalon, ĉar temas pri nura fantazio.

  • Se mi estus sana, mi estus feliĉa. = Sub la kondiĉo, ke mi estus sana... - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. = Sub la kondiĉo, ke mi estus sana...
  • Se li havas multe da mono, li verŝajne aĉetos aŭton. - Se li havas multe da mono, li verŝajne aĉetos aŭton.

    La AS-formo kaj OS-formo (indikativo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe.

  • Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaŭ multe da problemoj. - Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaŭ multe da problemoj.

    La AS-formoj montras, ke temas pri ĉiam valida principo.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. - Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

    Ankaŭ eblas uzi kondicionalon en ĉi tiaj frazoj. Ĉe estonta tempo ne eblas ĉiam fari striktan distingon inter fantazio kaj fakto, ĉar la estonteco ĉiam estas necerta.

Kiam se-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la ĉeffrazo por helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankaŭ uzi tiuokaze, tiaokaze aŭ simile: Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.

Iafoje tio en la ĉeffrazo reprezentas la ideon de antaŭa se-frazo: Se ŝi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke ŝi estas feliĉa. = Se ŝi havas multe da mono, la fakto, ke ŝi havas multe da mono, ne nepre signifas...

Se estas uzata ankaŭ en ĉeffrazo por esprimi fortan deziron, kiu verŝajne estas nerealigebla. La verbo havas ĉiam US-formon en tia frazo: Ho, se mi estus sola! Se mi ne havus infanon! = Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne eblas). Oni povas diri, ke vera ĉeffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola, tiam mi estus feliĉa! Oni povas uzi nur en deziraj se-frazoj por fortigi la deziran signifon: Ho, se mi nur estus sola! Ho, se mi nur povus esti tiu feliĉulo!

Ĉar

Ĉar = "pro tio ke". Ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon aŭ motivon:

  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. = Ke la tranĉilo estas akra, estas la kaŭzo, ke ĝi tranĉas bone. - La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. = Ke la tranĉilo estas akra, estas la kaŭzo, ke ĝi tranĉas bone.
  • Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon. - Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon.
  • Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.
  • Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. - Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato.

    La fakto, ke mia patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.

Se ĉar-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tial en la ĉeffrazo. Tial reprezentas la ideon de la ĉar-frazo: Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo". En la fino de la longa ĉar-frazo oni eble forgesis, ke ĝi komenciĝis per ĉar. Tial enkondukas la sekvon de la kaŭzo, kaj memorigas, ke temas pri kaŭzo. Kelkfoje oni uzas tial rekte antaŭ ĉar por emfazi: Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj. Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial ke = pro tio ke = ĉar: Tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga. La varianton pro tio ĉar oni tamen ne uzu.

Dum

Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio daŭras samtempe kun la ĉeffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la ĉeffrazo estas pli-malpli daŭraj, kaj daŭras dum pli-malpli la sama tempo:

  • Unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. - Unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis.

    La gardodeĵorado daŭris samtempe kiel la dormado.

  • Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos. - Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos.

Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la ĉeffrazo. Tiam la tempodaŭra signifo povas malfortiĝi kaj iafoje preskaŭ malaperi:

  • Dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. - Dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto.

    La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj daŭraj, estis forte kontrastaj unu al la alia.

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. - Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.

    La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la unufoja mensoginto okazis antaŭe), sed grava estas la kontrasto inter la unufoja mensogo kaj la ĉiama mensogado.

Dum estis komence nur subjunkcio. Poste dum fariĝis ankaŭ prepozicio: Dum la manĝado venas apetito.

Se ne ambaŭ agoj estas daŭraj, aŭ se oni ne volas aparte montri daŭrecon, oni uzas rilatan kiam. Tiam la du agoj eble estas samtempaj nur momente: Kiam mi venis al li, li dormis. Kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn. Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne uzu ambaŭ samtempe. Ne diru: Tio okazis, dum kiam mi loĝis en Romo. Diru ...dum mi loĝis en Romo, se temas pri longedaŭra okazado. Diru ...kiam mi loĝis en Romo, se estis mallongedaŭra okazaĵo, aŭ se la daŭreco ne gravas.

Ĝis

Ĝis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la ĉeffrazo. Kiam la ago de la ĝis-frazo komenciĝas, la ago de la ĉeffrazo finiĝas:

  • Ili persekutos vin, ĝis vi pereos. - Ili persekutos vin, ĝis vi pereos.

    Kiam vi pereos, finiĝos la persekutado.

  • Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. - Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro.

    Kiam ŝi venis al la granda arbaro, ĉesis la irado.

  • Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. - Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos.

Ĝis-frazo ĉiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: Mi restis, ĝis li dormis. Diru: Mi restis, ĝis li ekdormis. Aŭ: Mi restis, ĝis mi vidis, ke li dormas. Aŭ simile.

En tempa subfrazo estas superflue, eĉ evitinde, aldoni kiam post ĝis. Ne diru: Mi daŭrigos demandadi, ĝis kiam vi respondos. Diru simple: Mi daŭrigos demandadi, ĝis vi respondos. Ĝis estas mem subjunkcio, kaj ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, ĝis kiam estas tute normala: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie.

Povas ŝajni strange, ke oni uzu ĝis kiam nur ĉe demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda ĝis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda ĝis kiam. La simileco estas nur ŝajna. Antaŭ nedemanda subfrazo ĝis rilatas al la tuta subfrazo: Mi daŭrigos demandadi, ĝis kiam vi respondos. = Mi daŭrigos demandadi ĝis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen ĝis rilatas nur al kiam: {5} = {6} Ĉe ĉi tia demanda subfrazo, kaj ĝis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Ĉe tempa ĝis-frazo kiam estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje eĉ kredigi, ke temas pri demando, kvankam tiel tute ne estas.

Iuj erare aldonas ne en ĝis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute malĝustan sencon. Oni diras ekz.: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn. La intencita senco estas, ke la ago "rifuzi kredi al viaj vortoj" ĉesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum anstataŭ ĝis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn. La ago "rifuzi kredi al viaj vortoj" daŭros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (ĝis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).

Ĝis estas dekomence ne nur subjunkcio, sed ankaŭ prepozicio: Post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo.

Kvankam

Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ nesufiĉan malhelpaĵon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la ĉeffrazan ideon:

  • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. - Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.

    Ŝi ja edziniĝis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne povis malhelpi tion.

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.

    Ni ja nomas ilin tolaĵo. La fakto, ke ili ne ĉiam estas el tolo, ne malhelpas tion.

Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen en la ĉeffrazo:

  • Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo. - Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.
  • Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton. = Kvankam li estis blinda kaj maljuna... - Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton. = Kvankam li estis blinda kaj maljuna...

Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam-frazon. Ne diru: Kvankam mi ne volis tion, sed mi faris. Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris. Aŭ: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.

Kvankam tre similas al malgraŭ. La diferenco estas, ke kvankam enkondukas subfrazon, dum malgraŭ estas prepozicio, kiu staras antaŭ substantiva frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis. = Ili rifuzis helpi malgraŭ mia petego.

Sed ankaŭ malgraŭ povas enkonduki subfrazon kun helpo de ketio ke: Ili rifuzis helpi malgraŭ (tio), ke mi petegis. La esprimo malgraŭ (tio) ke estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam. Ekzistas ankaŭ la eĉ pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kontraŭstaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Ankaŭ + se povas iafoje havi similan signifon. + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, eĉ se mi petegus.

Kvazaŭ

Kvazaŭ = "tiel kiel estus se". Kvazaŭ povas enkonduki subfrazon, kiu montras fantazian komparon:

  • Tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. = Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefianĉoj. - Tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. = Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefianĉoj.

    Ili ne estis gefianĉoj, sed ŝajnis tiel.

  • Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris. - Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris.
  • Estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. - Estas al mi kvazaŭ mi sonĝus.
  • Mi havas tian senton, kvazaŭ mi kisus mian patrinon! = Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon. - Mi havas tian senton, kvazaŭ mi kisus mian patrinon! = Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.

En tiaj kvazaŭ-frazoj oni uzu normale kondicionalon. Sed, se kvazaŭ-frazo iel redonas ies penson, tiam oni plej ofte uzu indikativon. Tiam temas pri nerekta parolo, en kiu oni ĉiam uzu la verboformon de la iama penso aŭ diro: Ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.

Kvazaŭ ofte rolas kiel adverbeca vorteto (kiu tute ne enkondukas subfrazon). Tiam oni normale uzas nur indikativon: Ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo.

Ol

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antaŭ tiu subfrazo estas la vorto antaŭ:

  • Antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. = Pli frue ol tiam, kiam li atingis... - Antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. = Pli frue ol tiam, kiam li atingis...
  • Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. = Mi ne manĝos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon. - Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. = Mi ne manĝos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.

Ol plej ofte montras komparojn kunlabore kun plialia. Ankaŭ en antaŭ ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj estas pli frua, do antaŭa. Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam. Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco.

Se la ĉeffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstataŭ subfrazo uzi antaŭ ol + infinitivon: Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero.

Apenaŭ

Apenaŭ plej ofte estas adverbeca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti subjunkcio de tempa subfrazo. Tiam apenaŭ signifas "tuj post kiam" aŭ "preskaŭ samtempe kiam". Tiaj apenaŭ-frazoj staras ĉiam antaŭ la ĉeffrazo:

  • Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" = Tuj post kiam ŝia patrino ŝin rimarkis (preskaŭ samtempe), ŝi kriis... - Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" = Tuj post kiam ŝia patrino ŝin rimarkis (preskaŭ samtempe), ŝi kriis...
  • Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro. - Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro.

Alternative oni povas uzi apenaŭ kiel adverbecan vorteton en ĉeffrazo: Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, kiam el la buŝo... La frazo kiam el la buŝo... estas nun tempa subfrazo.

Reen al la supro